
B. P. 13169
LOME
Togolando
Tel.: (228) 227 2117
rete: esp.togo@cafe.tg
Organizas kursojn surlokajn kaj korespondajn precipe por la togolandaj esperantistoj; organizas seminariojn por kurs- kaj klub-gvidantoj; preparoj por la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.
INFORMOJ PRI TIETTI-INSTITUTO DE ESPERANTO EN TOGOLANDO
La landa asocio en Togolando havas diversajn sekciojn : pri junularo, instruado, realigo de mondonaj projektoj, katolikismo, ktp. TIETo estas la instrufako kaj samtempe ILEI-sekcio en la lando. Kiel ĝi naskiĝis, kion ĝi faras kaj faros ?
* Celoj, atingoj kaj estontaj planoj de TIETo
Jam multajn jarojn Esperanto travagas Togolandon. En preskaŭ ĉiuj urboj
de la lando, almenaŭ unu persono scias ion pri la lingvo. Ĝi estas
lernata, sed multaj personoj restas eternaj komencantoj, ĉar ili nenion
pri la utilo de la internacia lingvo scias. Aliaj personoj nun regas la
lingvon, sed pretervidas ties fundamentan ideon kaj scias nenion pri la
tutmonda movado. Necesas do informi ilin pri la Esperantista vivo. Tial ,
spertante miskomprenon inter Esperantistoj kaj notante kiel
Esperanto-kluboj glite glate funkcias en Togolando, kreiĝis TIETo, por
ke ĉiuj, Esperanto-amantoj, Esperantistoj, Esperanto-kluboj, ktp.
enprofundiĝu en la verdan mondon. La precipaj celoj de TIETo estas:
- Informi kaj eduki pri la movado Esperantista kaj per Esperanto pri temoj
eksterlingvaj, ekzemple vivokonceptoj, vegetarismo, intersteno,
parapsikologio, jogo, sanzorgo, ktp.
- Organizi kursojn diversgradajn.
- Organizi Esperanto-ekzamenojn naciajn kaj Internanciajn.
Nun ĉu TIETo vere funkcias?
TIETo estas integra parto de la landa asocio. Tial ĝiaj rimedoj estas limigitaj al tiuj, kiujn la landa asocio disponigas. Krome, la abono de OVo iom da mono donas al la instituto por ties funkciado. Nun, ĉu nur pri Esperanto-agado zorgas TIETo.
Pro Esperanto fondiĝis TIETo, kiu por kaj per Esperanto funkcias. Esperanto estas ne la oficiala lingvo en Togolando, kaj ofte lernado de fremda lingvo en Togolanda implicas vojadi al vivteno. Tial, krome Esperanto-agado TIETo ŝatus helpi al Togolandaj infanoj kaj junuloj lerni legi kaj skribi. Starigo de lernejoj nepre gravas. Necesas viziti Togolandajn klasĉambrojn por malkovri la mankon de lernejoj. En unu ĉambro estas pli ol cent junuloj, kaj multaj devas iri plurajn kilometrojn antaŭ ol atingi lernejojn plejparte el pajlplektaĵoj.Dum nepluva momento tiom sunas, ke en la klasoj estas varme (pli ol 35 gradoj), kaj dum plusezono la klasoj transformiĝas en riveretojn .Lernejojn bezonas la kompatindaj infanoj, kiuj ne mem elektis veni en tiun ĉi mondon. Ili estas helpendaj. TIETo ŝatus helpi kaj tial do klopodas havi propran lernejon, kiu funkciu laŭ la leĝoj kaj instruprogramoj en Togolando ; apude estu instruata ankaŭ Esperanto unue kiel ideologio, kaj poste kiel lingvo. Granda ambicio, ĉu ne ? Tamen, ankaŭ pacedukado okazos en la lernejo.
TIETo B.P. 13 169 Lome TOGO
E-poŝto : esp.togo@cafe.tg
http://www.tieto.fr.st/ .