Radioj El Tuluzo

El UEA-vikio

Iri al: navigado, serĉi

Radioj el Tuluzo - Francio
Esperanto magazino de Tuluzo ĉe radioj Canal Sud, FMR & Okcitanio


La priesperantaj radioprogramoj en Tuluzo daŭre funkcias !

Estis eksplodo de la studio de Radio FMR kiam okazis la gravega eksplodo de la fabriko AZF en Tuluzo la 21an de septembro de 2001. Sed tre rapide ĉiuj partoprenantoj rekonstruis ĝin en alian ejon, kaj la radioprogramoj interrompiĝis nur 3 tagojn.

En Tuluzo okazas kaj tio de jam pluraj jaroj esperanto-radioprogramoj en 3 radiostacioj. La unua okazis ĉe Radio FMR en 1989.

La radio-programoj konsistas el informoj pri esperanto, pri lingvaj problemoj en la franca, foje estas invititoj kiam esperantistoj venas en Tuluzo tiam ni parolas en esperanto kaj tradukas france.

Okazas esperanto-radio-kurso, ni prezentas informojn el la esperanto-gazetaro kaj foje ni dissendas fragmentojn de elsendoj de Pola radio. ni ankaŭ donas informojn pri la loka esperanto-vivo.

Kompreneble ni dissendas inter ĉiujn temoj pritraktitaj esperanto-muzikon. Kaj donas la plej freŝajn muzikajn novaĵojn kun dissendo de ricevitaj projektoj kaj demoj ĉe Vinilkosmo, do tio signifas ke tie eblas aŭskulti muzikojn de projektoj kiuj eĉ eble neniam aperos.


La radioprogramo titoliĝas "Esperanto-Magazino de Tuluzo" la tri programoj estas parte malsamaj.

Tagoj, Horaroj, Radio-stacioj, frekvencoj kaj adresoj jenas :

Radio CANAL SUD (Suda Kanalo), 92.2 MHZ Lunde de la 20a ĝis 21a laŭ loka tempo en La radioprogramo aŭskulteblas ankaŭ en interreto ĉe : http://www.tv-radio.com/new/fiche_clients2.php?station=canal_sud tra la retejo de canal sud : <http://www.canalsud.net> aŭ ankaŭ : <http://www.comfm.com>

CANAL SUD Esperanto-Magazino Redakcio, Kristina Vidotto 40 rue Alfred Duméril FR-31400 Toulouse Francio <canalsud@canalsud.net> Kristina <christine.vidotto@laposte.net>


Radio FMR, 81.1 MHZ

Merkrede de la 14a ĝis la 15a laŭ loka tempo en La radioprogramo ankoraŭ ne aŭskulteblas en interreto.

Radio FMR Esperanto-Magazino Redakcio, Floreal Martorell 9 Boulevard des Minimes FR-31500 Toulouse Francio fmr@radio-fmr.net Floreal Martorell eurokka@club-internet.fr


RADIO OCCITANIA, 98.3 MHZ Ĵaŭde de la 19a ĝis la 20a laŭ loka tempo en La radioprogramo aŭskulteblas ankaŭ en interreto ĉe : http://www.radio-occitania.com

Esperanto-Magazino Redakcio, Rikardo Cash RADIO OCCTANIA 60 rue Assalit FR-31500 Toulouse Okcitanio

Rikardo Cash <rcash@free.fr>


Personaj iloj