Radio Esperanto
El UEA-vikio
Radio Esperanto estas tuttaga muzika radiostacio, projekto de s-ro Tony Freeman, kiu dissendas muzikon diversspecan kun vortoj en Esperanto, 24 horojn de ĉiu tago. Oni povas aŭskulti ĝin ĉe
http://www.radio-esperanto.com/
Per la TTT-paĝo oni povas legi la tekston dum oni aŭskultas; oni ankaŭ
povas havigi al si informojn, kie kaj kiel aĉeti la diskojn, de kiuj venas
la muziko. Laŭ mia sperto (ĉe Vindozo) oni bezonas la plej novan version
de Winamp por aŭskulti la muzikon; kaj povas esti, ke oni bezonos ankaŭ
specialan flikaĵon (pri kiu oni trovos ligilon sur la paĝo).
Fakte, temas pri tre utila radiostacio, kiu povas funkcie fone dum oni
faras alian laboron ĉe la komputilo.
- reiru al Radio-Stacioj
