Radio Ĝangalo
El UEA-vikio
Radio Ĝangalo
Voĉlegataj noticoj el Ĝangalo Redakcio
http://gxangalo.com/modules/debaser
Ĝangalo nun atingas novan etaĝon en siaj servoj por la esperantistoj - dank' al la nova kanalo Aŭdvide, eblas aŭskulti muzikojn kaj noticojn, kaj spekti videojn plej diversajn. Por celebri la lanĉon de nova kanalo, gxangalo disponigas la unuan reklamon de Internacia Televido, faritan de la kanada entrepreno Esperanto-Antaŭen.
Sed ĝueblas la nova kanalo ne nur pro reklamoj por la baldaŭ lanĉota televidkanalo de la esperantistoj, sed ankaŭ pro humuraj kaj porinfanaj videoj, kaj pro la plej nova opcio ene de gxangalo - niaj membroj alkutimiĝos spekti antaŭfilmojn de la la lastaj holivudaĵoj. Per Aŭdvide, la esperanstistaro povas fiere aserti, ekster ajna dubo, ke ekzistas portalo interreta en Esperanto samnivela al iu ajn nacilingva portalo.
La spektado de videoj ene de gxangalo ankaŭ signas novan paŝon direkte al la establo de Internacia Televido. Fakte, la administracio de Projekto ITV uzos la kanalon Aŭdvide kiel provludejon por la estonta portalo de Internacia Televido.
Ĉar la vojo elektita de gxangalo favoras la starigon de interreta komunumo ĉirkaŭ la portalo, nur registritaj membroj havos aliron al la videoj. La registriĝo estas senpaga, kaj per ĝi oni povas ankaŭ profiti el aliaj servoj de la plej kompleta interreta portalo en Esperanto.
La programo uzata por la spektado de videoj ĉe Aŭdvide estas la mikrosofta Media Player, elŝutebla senkoste per ligilo en la kanalo. Por aŭskulti noticojn, paroladojn (inkluzive raraĵojn, kiel la voĉojn de L.L. Zamenhof kaj de Ivo Lapenna), intervjuojn kaj muzikojn, estas aliaj opcioj de ludiloj disponeblaj.
de gxangalo-redakcio.
- reiru al Radio-Stacioj
