Novaĵoj el Esperantio
El UEA-vikio
Tie ĉi kolektiĝas novaĵoj el Esperantio aŭ pri temoj, kiuj eventuale interesas esperantistaron.
Eble aliaj Esperanto-organizaĵoj povas uzi tiun kolekton por membroinformiloj kaj volas pliriĉigi ĝin.
Rim.: Por redakti la vikion kaj aldoni novajn erojn oni bezonas ensaluti, uzante la salut- kaj pas-vortojn de la reta Jarlibro de UEA.
ATENTIGO: Bonvolu scii, ke la informoj estas skribitaj ĉefe por esperantistoj kiuj ne estas pleninformitaj membroj de UEA kaj ke koncizeco estas grava kondiĉo, do kelkaj eble opinias, ke la kontribuaĵoj estas malprecizaj kaj supraĵaj.
Rim.: Se Vi havas iajn demandojn kontaktu Uwe Stecher ([uve ŝteĥer], Vieno, Aŭstrio, punktor@live.at, FD), kiu ekde Januaro 2010 kolektadas novaĵojn kiuj aperas en la germania/aŭstria membro-gazeto "Esperanto aktuell" kiel artikolo "Esper@ntio" resp. "El la mondo". Por la artikolo li ĉefe uzas diversajn Yahoo- kaj Google-grupojn, sciigojn de esperantistoj, "Gazetaraj Komunikoj de UEA", retgazetojn - AŬ VIAN KONTRIBUAĴON!
