Universala Esperanto-Asocio

UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Tiuj kiuj taksas neologismoj evitendaj povas skribi siajn argumentojn ĉi-tie. Tiuj kiuj favoras neologismojn, bonvolu klarigi kial. Bonvolu kontroli la signifon (ĉefe la kromsignifon) de la neologismoj. Restu plej neŭtrala eble.
Oni bezonas novajn vortojn por novaj aĵoj. Vidu listo (1). Por novaj fenomenoj nia lingvo montras sin plene vivikapabla, kaj tiuj novaj vortoj estas facile kaj vaste akceptitaj de la parolantaro.

Kio jam havas nomon, ne bezonas alian. Vidu listo (2). Vortoj kiel hida, turpa, ktp... estas duoblaĵoj, ili signifas aferojn, por kiuj jam ekzistas vortoj. Ili do devas batali kontraŭ jam hejmiĝantaj vortoj kaj tial multe malpli facile estas akceptitaj. Mi mem nur malmultajn el tiuj lastaj uzas, kaj eĉ tiujn nur ekstreme malofte kaj ne en kutima parolado.


eksteraj ligiloj pri tiu temo

[Mil kaj unu nenecesaj radikoj] [Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi] [LETERKESTO] [PV KAJ PIV de Anna Lowenstein ]


(1) Novaj aĵoj

Aidoso? babilejo? interreto? kompaktdisko? komputilo? lumdisko? musklako? muso? novaĵforumo? poŝtelefono? retmesaĝo? tezaŭro


(2) Duoblaĵoj

gelo greso hida kirko kompunda kraŝi kurta liva mava ŝtormo tempesto turpa
UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 1, 2003 2:57 pm (diferencoj)
Serĉu: