Movado Sen Nomo

El UEA-vikio

Iri al: navigado, serĉi

1. Kio estas Movado sen Nomo

MsN serĉas la solvon de homaj problemoj en la kultivado de la plej neglektata kaj la plej neevoluinta parto de la homo: la homa koro! Ĝi volas - estigi solidarecon inter ĉiuj homoj, grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, de kiu ajn raso, deveno aŭ religio ; - forigi la izolitecon de homoj, redoni al ili la eble perditan kuraĝon, helpi al ili denove ekkredi je la vivo, la propraj eblecoj, la amo, la homo ; - pledi por pli da amo, paco, toleremo, justeco kaj respekto por ĉio vivanta kaj defendi ĝin. Msn kredas, ke en ĉiu homo troviĝas bonecoj. Tiujn bonecojn ni malkovru ! Ni ekserĉu la koron sub la vestoj de ĉiu homo. Tiun koron ni volas « tuŝi » (vivigi) kaj, kune kun tiu homo, ni serĉos novajn eblecojn, vivoĝojon, vivstilon !


2. Kiel agadas MsN

- Per dissendado de « levilkartoj » : ĉiu tria monato aperas slogano kune kun mallonga, konciza klarigo, kiun oni pendigu en bone videbla loko, kiujn ni dissendas al ĉiuj personoj, kiuj anoncas sian deziron por ricevadi ilin. Ili alportas homecan mesaĝon, kiu alvokas al nova vivstilo. Ili inspiru homojn por kunlabori por alia pli bona mondo unuavice per la flego de la propra koro. - Unu aŭ du fojojn en la jaro ni aldonas Novaĵleteron, kiu enhavas ricevitajn reagojn. Por ŝpari afrankon, ni intencas estonte dissendi ĝin rete. - Per eldono de libroj de Phil Bosmans. « Ŝanco por Feliĉo » estas senpage akirebla je simpla peto (kontribuo por la sendokostoj bonvenas). « Donace al vi » estas havebla por 7,00 euroj en la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo (Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen – rigardu ankaŭ en la retpaĝoj de FEL : http://www.esperanto.be. La libroj enhavas vitaminojn por la koro, liveras ideojn, sugestas kaj inspiras pri la kulturo de la koro. - Per helpo de homoj en mizero. Ĉar MsN interesiĝas pri la tuta homo, ĝi ne nur volas helpi per inspiraj pensoj, sed ankaŭ foje zorgi pri la materiaj bezonoj. Ĉar la eblecoj estas minimumaj, tia helpo estas foje nur simbola, por montri solidarecon al homo en mizera situacio.

3. Kiel aliĝi

Sufiĉas sendi nomon kaj adreson (+ retadreson !) kaj vi ricevados senpage la levilkartojn ĉiun trian monaton. Ni ne petas kotizon, ĉar ni volas ekskludi neniun. La plimulto de la ricevintoj troviĝas en landoj, de kie ne eblas sendi kontribuon. MsN fakte vivas nur dank’al spontaneaj donacoj. Ni petas al tiuj, kiuj povas, por partopreni en la kostoj laŭ siaj eblecoj kaj bontrovo. Pageblecoj : - UEA-konto mosn-q - meti monbileton en koverto - FEL-konto mosn-q - enloĝantoj de Europa Unio povas ĝiri kontrau enlanda tarifo al bankkonto 979-6087766-51/IBAN BE75 9796 0877 6651/BIC ARSPBE 22


4. Kontaktoj

- Movado sen Nomo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen - tel. : +32/3-234.34.00 aŭ +32/3-440.30.92 - ivo@fel.esperanto.be - http://www.movado-sen-nomo.org/

Personaj iloj