Malagasujo
El UEA-vikio
'lernejo Anglikana Kolegio Albert Rakoto Ratsimamanga '
Kontaktu tra: Fidilalao Henriel <fidilalao@yahoo.fr>
Klopodante diskonigi nian lingvon en la distrikto de Ambohidrapeto, 7km nordokcidente de la chefurbo Antananarivo, kie mi loghas, mi intencas starigi tie novan Esperanto-klubon, kies nomo estas Itaosy Esperanto-Klubo (I.E.K.). Mi ekkontaktis la direktoron de iu apuda privata lernejo, la Anglikana Kolegio Albert Rakoto Ratsimamanga (nomo de iu fama sciencisto nia) (ALARR) kaj de li petis okazigi tie Esperanto-kurson kaj aliajn klubagadojn. Permeson oficialan kaj ech senpagan disponigon de ties lernochambro mi akiris kun la surpriziga deziro de tiu juna kolegiestro ankaù eklerni la lingvon. Intertempe, informojn kaj precizigojn pri Esperanto li petis de mi. Ni ambaù interkonsentis ke, krom gelernantoj de la Anglikana Kolegio, invitindas ankaù aliaj homoj --- almenaù finlernintoj de la mezgrada klaso --- kiuj shatus enklubighi en IEKon. La klubrenkontigho okazos chiun merkredon kaj sabaton posttagmeze kaj tio, ekde la venonta septembro. Ni jam lanchis informkampajnon tiurilate.
Malfacila estas la konkurenco inter privataj lernejo chi tie, tial li kredas ke aldono de Esperanto kiel kromaj (ekster la oficiala programero) lernobjektoj provizos al lia lernejo ian atuton char, ghis nun, neniu akceptis tiun lingvon en sia edukejo. Kutime, privataj lernejo allogas gepatrojn per aldono de kromajho kiel fremdaj lingvoj (la itala, la germana, la hispana), komputilado, muziko, danco, karateo aù naghado... Kara samideano, mi kredas je la kapableco de Esperanto rilatigi homojn cele al intershangho kaj interhelpo precipe en tiu epoko de la tutmondigho. ALARR estas relative malgranda lernejo kun proks. 500 gelernantoj disdividitaj en dekon da sekcioj, t.e. elementa, meza kaj abiturienta niveloj.
Mi deziras helpi ALARR serchi aliajn lernejojn -- kia ajn la nivelo ! --- en Eùropo/ Azio/ Ameriko por partneri/kunlabori/intershanghi kaj ech ghemelighi kun ghi. Tio alportos bonon certe al tiu kolegio sed ankaù taùgan diskonigon pri nia Esperanto.
- reiru al Unuopaj Lernejoj Por Evoluo
