Universala Esperanto-Asocio

UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

Nuntempe Fondaĵo Espero konsistas el tri branĉoj, sed origine la fondaĵo nur celis helpi viktimojn de militoj aŭ aliaj katastrofoj. La milito en Jugoslavio trafis multajn esperantistojn kaj la membroj de UEA sentis, ke ili ne povas resti indiferentaj antaŭ la malfeliĉo de la jugoslavaj samideanoj.

La preteco kontribui por la viktimoj estis grandega. Eĉ tiom, ke la fondaĵo povis helpi viktimojn ankaŭ en aliaj kontinentoj, precipe en Afriko. Malsanuloj kaj malsatantoj, viktimoj de sekeco aŭ de ŝtelado, ricevis monhelpon, kutime ne pli ol 100 ĝis 200 usonajn dolarojn.

La branĉo solidareco de fondaĵo Espero daŭrigas tiun tradicion.

La branĉo lernejoj por evoluo helpas lernejojn en la Tria Mondo, kie, apud la ĝenerxla programo, oni instruas ankaŭ Esperanton kaj edukadon al paco.

La branĉo lingvo de paco okupiĝas pri agadoj de esperantistoj en regionoj kie pro militoj kaj aliaj similaj streĉo-situacioj edukado al paco ŝajnas esenca.

Ni bezonas nun energian esperantiston kapablan labori internaciskale kaj trovi, motivi kaj kunlaborigi esperantistojn el multaj landoj kaj samtempe aranĝi donaco-kampanjojn por ĉi tiuj celoj, kaj eventuale aliaj decidotaj de la Komitato de UEA.

Por havi ideon pri tio, kion oni pensas en tiu rondo, bonvolu aliĝi al la Yahoo-listo <agado-espero@yahoogroups.com> kaj eventuale legi la materialojn en www.tejo.org/uea/agado_espero.

Bonvolu kontakti <renato.corsetti@virgilio.it> por pliaj informoj.


UEA-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita November 11, 2005 11:26 pm (diferencoj)
Serĉu: