
Permesu al mi substreki la sekvan informon pri la ogioj kaj ilia lingvo: Ilia lingvo nomiĝas "ogiek". La singularo de "ogiek” estas "ogiot". "Ogiek" estas Nilo-ĥamida lingvo. Antaŭ iom da tempo verkantoj kaj precipe kenjanoj nomis la ogiojn malrespekte "dorobo". Tio estas vorto derivita el la lingvo masaja: "ildorobo" signifas malriĉulon senbrutan. La ogia lingvo havas kaj masajajn, kaj kalendajn vortojn, kvankam, kompreneble, estas granda malsameco inter la dialektoj, kulturoj kaj tradicioj. Ĝuste pro tiu simileco al la du ĉefaj komunumoj la ogioj nun riskas, ke ilia lingvo malaperos kun alarma rapideco. La ogioj estas malplimulto en la distriktoj, kie masajoj kaj kalendoj plimultas. Tiuj distriktoj estas Narok (masajoj/kipsigoj), Nakuru (kipsigoj), Nandi Hills (nandoj) kaj Monto Elgon (sabaotoj). Tie troviĝas masajoj, sed kiel minoritato. Krom la masajoj la aliaj tri parolas la kalendan, ili estas paŝtistoj kaj kamparanoj, dum la ogioj restas ĉasistoj kaj kolektas manĝaĵon. Nuntempe oni nomas ilin arbarloĝantoj. La asimilado de la ogioj okazas pro la sekvaj faktoroj:
1. La ŝtelado de tero fare de la riĉaj komunumoj, kiuj perforte (kaj kun la helpo de la registaro) eniris niajn teritoriojn. Tiuj komunumoj estas bone reprezentataj en la parlamento, sed neniuj ogioj estas reprezentataj dum la pasintaj 40 jaroj, post kiam Kenjo iĝis sendependa de la kolonia registaro. Estas superflue aldoni, ke la ogioj loĝas kiel rifuĝintoj en siaj propraj landoj hereditaj de siaj antaŭuloj.
2. La malapero de arbaroj. En Mau-arbaro, kie loĝas la plejmulto de la ogioj, ilin invadis agrikulturistoj. Tio negative influas la ogiojn, kiuj delonge ne intermiksis sin kun aliaj komunumoj. La komunumoj estas subtenataj de politike fortaj homoj, tial malaperas la arbaroj. Ili forhakas kaj bruligas arbojn, kaj aliaj homoj komencis kolekti lignon helpe de multnaciaj kompanioj, ekzemple: Timsales Amalgamated Company Limited, Raiply Company kaj Pan-Paper Company
3. Ankaŭ multaj intergentaj geedziĝoj ege malutilas al la riĉa ogia lingvo. En kelkaj areoj la lingvo ĉesis esti parolata kaj estas konsiderata kiel unu el la prahistoriaj lingvoj. Kiam ni vizitas iujn areojn, kelkaj niaj kunuloj-ogioj estas surprizataj pro tio, ke ni bonege mastras nian lingvon. Ili ĉiam diras: "Bonvolu instrui al ni nian lingvon!" kaj la demando estas: "Kiu instruis al vi nian lingvon?" Ni tre kompatas ilin, ĉar ili ne povas paroli nian lingvon, des pli ke oni devas uzi alian lingvon por interkomuniki kun ili. Alivorte, la lingvo estas identeco, kaj sen ĝi neniu povas identigi sin kun la aliaj.
4. Komplekso de malplivaloro, ĉar plejmulton de la ogiaj infanoj, kiuj sukcesas viziti lernejon, mokas aliaj lernejanoj pro la uzado de malsupera lingvo. Niaj infanoj estas konsiderataj necivilizitoj, parolantaj prahistorian lingvon, moke nomatan ŝtonepoka, ĉar ĝi estas dialekta kaj nepopulara.
La ogia popolo nombras proksimume 22.000 homojn. (Ĝis nun neniu censo donis informon pri la kvanto de la ogioj, ĉar neniu povis atingi ilin tiucele. En la nacia censo oni kategoriis la ogian lingvon inter "ceteraj", tio estas la malgrandaj kaj nekonataj komunumoj en Kenjo). En Kenjo ne estas lernejoj, kiuj povas akcepti por lerni la ogian lingvon kiel la gepatran, krom du, kie ĝin instruas la lernejestroj. Tiuj du lernejoj estas malbone administrataj pro la ekonomia situacio en Ogiujo.
La ogioj estas inter la plej malriĉaj en Kenjo pro la alta nivelo de analfabeteco kaj ilia vivmaniero: ĉasado kaj manĝaĵkolektado. Sed la registaro de Kenjo opinias, ke ne indas finance subteni tion. Ĝi malaprobas ĉasadon kaj malpermesas ĝin. La nivelo de analfabeteco inter la ogioj estas 98%, kaj 95% vivas sub la nivelo de malriĉeco. Tio signifas, ke ili enspezas malpli ol unu dolaron ĉiutage. Notinde estas, ke ĝis 1994 eĉ la tiel nomataj kleruloj nomis la ogiojn "Dorobo". Ĝuste post tio anoj de la civila ogia socio publike anoncis, ke ili sin nomas "kleruloj antropologaj", same kiel doktoro Corinne Kratz, kiu erare literumis "okiek" anstataŭ "ogiek". Tio havas alian signifon laŭ la ogia prononco. Sed ja doktoro Kratz faris sian disertacian esploradon por iĝi doktoro de filozofio en la fino de la 70-aj jaroj en la distrikto Narok!
La ogioj kiel etna komunumo nenion skribis en sia lingvo, eĉ neniuj dokumentoj estas tradukitaj en la ogian.
Nia adreso estas en la komenco de la letero, tio estas:
Daniel M. Kobei Evoluig-Programo de la Ogia Popolo P.O BOX 622-20500 NAROK KENYA Tel 254-50-23185/254-722 433 757 www.ogiek.org <opdp2001@yahoo.com>