La Kalumeto - 9.4
El UEA-vikio
- revenu al Numeroj De La Revueto La Kalumeto
La Kalumeto
La bulteno de Projekto Indiĝenaj Popoloj
numero 09-4, oktobro-decembro 2009
Projekto Indiĝenaj Popoloj celas prezeti Esperanton al indiĝenaj popoloj tra la mondo kaj faciligi komunikadon inter indiĝenaj popoloj a u’ individuoj per la uzado de Esperanto.
Ni kredas ke indiĝenaj popoloj ofte trovas sin en similaj situacioj, ekzemple: perdo de terenoj, kutimoj, au’ mondoperceptoj. Ni plu kredas ke komunikado, per Esperanto au’ alimaniere, helpas indiĝenojn subteni unu la alian kaj pli bone disvolvi siajn kulturojn. PIP celas ankau’ informi esperantistojn pri la situacioj de indiĝenaj popoloj kaj pri kiel indiĝenaj popoloj kaj ne-indiĝenaj popoloj povas interagi.
La Kalumeto estas la kvaronjara bulteno de Projekto Indiĝenaj Popoloj (PIP). Ĝi pritraktas temojn de PIP kaj indiĝenaj popoloj kaj diskonigas erojn de la voĉaj, ceremoniaj , kaj skribaj esprimaĵoj de inidĝenaj kulturoj, grupoj, kaj unuopuloj.
Novaĵo pri Unesko kaj Esperanto
Ekzistas la ebleco ke Unesco plilongigos la Internacian Jaron de Lingvoj (2008) al Internacia Jardeko de Lingvoj (2012 ĝis 2021. Lau’ raporto en Esperanto-revuo, “(L)a Kultura Fako de Unesko estas nun pli ol antau’e premata por agi favore de lingvoj.”
La 18-an de Julio 2009, la Unesko-reprezentantoj s-ino Barbara Despiney kaj s-ro Francois La Jacomo, kaj la eminenta esperantisto d-ro Renato Corsetti vizitis Uneskon kaj parolis kun asista ĝenerala direktoro pri kulturo, s-ino Francoise Riviere kaj programspecialisto, Mauro Rosi.
(Esperanto-revuo,julio-au’gusto 2009)
Ritoj
S-ino Sobonfu SOME informas en la revuo World Pulse (Monda Pulso), somera-au’tuna numero 2009:
“Ĉio komenciĝas per ritoj. Ritoj pritemas sanigadon, agnoskadon de homoj kaj iliaj dotoj; ili permesas ke ni vidu au’ tuŝu la spiriton. Ni utiligas ritojn por honori kaj festeni infan-naskadon, infanojn, kaj komunikecon. Per tiuj simplaj praktikoj ni pli profunde komprenas la interrilatadon de la spirito, komunumeco, infanoj, kaj prauloj
--ni fine ekagnoskas la dotojn kiujn niaj infanoj povas doni al niaj komunumoj.
(S-ino Some estas ano de la Dagura-tribo. Ŝi naskiĝis en kaj loĝas en Burkina-Faso. Ŝi estas instruisto kaj verkisto.)
Nutrada nesufiĉeco: Kiaj estas ĝiaj rezultoj kaj ĝiaj solvoj?
Nutrada nesufiĉeco nun kreskas inter la malriĉuloj de la mondo. Verŝajne, neniu leganto de ĉi tiu bulteno povas kredi ke inter la “malriĉuloj” ne estas la plimulto da indiĝenoj.
Ni momente pripensu kio okazas je la lingvo kaj kulturo de indiĝena grupo kiam ĝiaj anoj suferas nutrician nesufiĉecon. Kio fakte okazas? Infanoj pli ofte mortas, ade malsanas, au’ havas malaltan intelegentecon. Inter la infanoj kiuj vivadas, ĉu eblas ke troviĝas multaj antau’enportantoj de la koncerna kulturo kaj lingvo? Se multaj plenkreskuloj el indiĝenaj kulturoj iras al urboj por loĝi kaj serĉi vivrimedojn, kio okazas? Ĉu ili solvas siajn problemojn de malriĉeco kaj nutricia nesufiĉeco kaj havas tempon kaj energion por pripensi sian originalan kulturon? Ofte iliaj penoj estas sensukcesaj.
S-ro Jose Miguel Insulsa, Ĝenerala Sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, diris en 2008: “En mondo de riĉeco, abundo, kaj senparalela scienca progreso, estas etike neakcepteble ke 25,000 homoj ĉiutage mortas pro sankondiĉoj rilatitaj je nutricia nesufiĉeco. Homoj suferas, kaj ĉi tiu krizo eventuale povos okazigi malantau’enigon de ekonomia evoluado, social progreso, kaj la plifortigado de demokracio.”
Unu flanko de la solvado de la nutrado-problemo temas pri krizo-helpo; alia flanko temas pri dau’ra evoluado de manĝaĵ-sekureco. Organizo de Amerikaj Ŝtatoj laboras por plibonigi la du flankojn de la manĝaĵ-sitacio. En la oktobra (2009) numero de Americas , revuo de OAS/OEA, La Artikolo ܐartnership For Life (“Partnerecoj Kiuj Subtenas Vivon”) Informis Signifoplene Pri La Nutricio-Situacioj En Regionoj De Ameriko. La Artikolo, Je Anglalingvaj Kaj Hispanlingvaj Versioj, Montras Kiel La Monda Manĝaĵ-Programo De Unuiĝintaj Nacioj, Kunlabore Kun La OAS/OEA, povas helpi tiujn kiuj deziras atingi la solvon de la nutrado-problemo kaj atentigas ke privataj firmaoj povas grave subteni la laboradon.
Tradiciaj kulturoj, pluraj el kiuj nun estas malfortaj, ne devas malaperi pro malsato, malriĉeco, kaj malsano dum ekzistas la kapabloj de Unuiĝintaj Nacioj, regionaj organizoj kiel Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, kaj la riĉeco de la mondo.
Noto muzika
Argentina kantado-duopo Charo Bogarin kaj Diego Perez prezentas la novan albumon “La Plegaria del Arbol Negro” (La Petego de la Nigra Arbo). En la albumo au’diĝas preĝoj de la toba-a indiĝena kulturo de Argentino. S-ino Bogarin kaj S-ro Perez konsistas la kantogrupon “Tonolec”. Ili havas dau’ran intereson pri la toba-a kulturo.
(Informoj el World Pulse (Monda Pulso), somero-au’tuno 2009).
Afrika monitorado de la Naturmedio por Dau’rigebla Disvolviĝo
De la 1-a ĝis la 4-a de decembro 2009, renkontiĝos en Kinŝasa, Demokrata Respubliko de Kongo forumo pri la naturmedio kaj dau’rigebla disvolviĝo.
La celo de la forumo estas interfunkciigi observosistemojn por la naturmedioj de Afriko, decidi kiel utiligi informojn por stimuli la ekonomiojn de afrikaj landoj kaj regionoj, kaj protekti la naturmedion.
Pro tio ke afrikaj landoj kaj regionoj havas diversnivelajn observado-kapablojn kaj agado-kapablojn, oni nun planas regionajn programojn. Ekzemple, la administrado de akvo-rimedoj efektiviĝos nur ĉe la Ekonomia kaj Mona Komunumo de Centra Afriko. Aliaj temoj estas:
---Administrado de agrikulturaj kaj naturmediaj rimedoj
---Malpliseverigado de dezertiĝo kaj degradiĝo de terenoj, kaj disvolviĝo de naturaj besto-loĝolokoj
---Administrado de mar-regionoj kaj marbordoj
---Administrado de plantkultivado kaj bestokreskigaj terenoj.
Kial la forumo menciindas en bulteno pri indiĝenaj popoloj? Lau’ mi, pro du kialoj:
---indiĝenaj popoloj malfacile supervivas la detruiĝon au’ grandegan ŝanĝadon de la “propra” tereno; tio kompreneble estas problemo se okazas ampleksa disvolviĝo sen konsiderado de specialaj sitacioj. Do, dau’rigebla disvolviĝo povas subteni indiĝenajn popolojn, sed ne necese faros tion.Oni prizorgu!
---inter 11 paĝoj da informoj pri la projektoj, programo-subtenoj, kaj similaĵoj, neniel menciiĝas indiĝenaj popoloj kaj siaj konoj pri la naturmedio.
Dokumentado kaj prezentado de alaska lingvo: la projekto DATA.
(Informoj de Unesko)
La lingvo dena’ina de Alasko estas unu el pluraj perdiĝintaj lingvoj de la indiĝenaj komunumoj de tiu vasta, norda, usona ŝtato.
La problemoj de la dena’ina lingvo estas senkuraĝige similaj al tiuj de multaj aliaj indiĝenaj lingvoj en Alasko kaj aliloke: gepatroj ne instruas la indĝenan lingvon al la gefiloj; la lingvo celas servi malmultajn personojn; tamen estas mult-dialekta; kaj la parolantoj loĝas je grandaj distancoj unu de alia.
Tamen, la sitacio havas ankau’ favorajn aspektojn: pluraj personoj kiuj scipovas la lingvon au’ sin identigas kun la kulturo, partoprenas au’ subtenas preservadon kaj lernadon de la lingvo; la lingvo havas skriboformon; uzado de komputeroj facilis pro la jama ekzisto de en-doma elektrosistemo; la universitato de la ŝtato Alasko kaj de la usona registaro mone subtenas la grandskalan laboron kiun postulas programo de arkivado, instruado, kaj havebligado de la lingvo.
La unua projektero de DATA estis la prezervado de la lingvo. Feliĉe, jam ekzistas dokumentado el la 1970-aj jaroj, kvankam ĝi estis nesufiĉe analizita au’ preservita. Tiun sitacion la dua klopodo uzis por starigi instru-programon por investigado kaj arkivado de lingvoj, celanta junajn lingvistojn kaj denaskajn scipovantojn de la lingvo.
La programo havis kvar celojn: starigi dena’inan komputer-paĝaron, starigi rete haveblan arkivon, ebligi prezentadon de lernomaterialoj samtempre videblaj kaj au’deblaj, lernigi kaj praktikigi komunumanojn kaj studentojn pri lingvistiko kaj pri la dokumentado kaj diĝitigado de lingvoj.Tiujn celojn oni ĝenerale atingis je 2006, lau’ la priskribo de Unesko; bedau’rinde neatingita estis rete havebla vortaro de la dene’ina. Ankau’ mankas grava afero por longtempa sukceso: pli da uzado de la dena’ina lingvo en familia vivado.
Grava lingvo-lernigilo ekster la DATA-projekto estas la ĉiu-somera (ekde 2003) Dena’ina Lingvo-Instituto, tri-semajna, somera lingvolerna programo. Por pli da informoj, kontaktu: Alaska Native Language Center / University of Alaska Fairbanks / P. O. Box 757680 / Fairbanks AL 99775 / U. S. A.
Ĉeestantaj au’ ne?
Kiam Mi Vendis Mian Animon
Surplaĝe, alfrontante
la duon-lumon el la klara ĉielo
kiam la suno subiras.
Fiksrigardante la Lummi-Golfeton,
Parolante al mi mem pri
Perditaj estontecoj
Kaj tio, kio estas.
Mi ridetas.
Mi ĉe-pojne ŝir-vundas la maldekstran antau’brakon.
Sangis sur malhelgrizan ŝtonon
Marakve malseka.
Mi manpremas kun nevidita viro.
Tiam mi hejmenpaŝas sur nigraj stratoj
Unu paŝo
Du paŝoj
Sur la nigraj rezervaciaj stratoj
Unu fantomo
Du fantomoj
Mi alparolas homojn kiujn vi ne vidas
li diras al mi pri miaj venontaj riĉaĵoj, antau’ ol
mi naskiĝos ĉe alia Rezervacio
kau’ze de mia sukcesa komerco. Senfina nokto.
Verkis (s-ro) Jake JOHNSON, Marborda Salish , Washington -ŝtato, Usono.
Koro de Batalanto
Jes, mi, indianino, denove ebrias,
kaj mia hararo pendas vizaĝkovre dum mi frontas
tiujn, kiuj akuzas min, la kuraciŝtoj, la luigantojn,
la blankuloj kun ilia “AA” atendantaj por savi min,
la solvendaĵoj, la manĝaĵoj kolektendaj,
infanoj manĝigotaj kaj ŝirmigotaj,
ĉio ci atendas min dum mi denove trinkas bieron
kaj toastas la nokton, tiom malhelan kaj ĵetitan
en apetion, kaj mi atendas la alvenon de la batelanto,
Li neniam estas ĉi tie kaj mi atendante solas,
do mi denove trinkas bieron kaj kiam mi turnas min
kaj rigardas min per spegulo, mi vidas la batalantinon, ŝi estas tie kun
koleraj okuloj kaj manoj,
kiuj mortigos kaj oferos por siaj infanoj,
ŝi konstruos per siaj propraj manoj,
ŝi sin turnos kaj ne plu atendos,
ĉar la batalanto ne alvenos,
ĉar la batalantino estas ĉi tie!!!
Verkis (s-ino) Elaine Gerard, Blackfeet indiana tribo, Usono
La Kruela Birdo
( Mito de la aranda-tribo el Australio)
El terurfaca rok-tavolo ili venis, unue virino, poste eliris alia virino, alia, kaj alia....Poste alvenis la unua viro, la dua, la tria, la kvara…. Kontrau’ la unua viro la aliaj viroj koleriĝis. (Ĉu li tro multe aprokimiĝis al la virinoj?) La viro kiu antaue’ estis la unua bruligis fajregon kaj aliaj viroj mortigcele indikis lin per siaj sorĉ-ostoj. La unuavica viro kuŝe etendis sian korpon sur la roktavolo kaj restis senmove dum du tagoj kaj noktoj; tiam li mortis. La aliaj viroj entombigis lin apud la roktavolo; la malgajegaj virinoj sidis au’ dancis dum la viroj dancis kaj akompane kriis, “Bau’, bau’, bau’.”
Sed la mortinto kavigis la teron ĉirkau’ si kaj atingis la terosurfacon. Lia frunto videbliĝis, poste lia tuta kapo, sed liaj ŝultroj ne povis eliri la terotruon. La virinoj ĉirkau’dancis lin.
Fluganta pigo vidis la faregon de la homoj. La birdo forte koleriĝis pro tio ke homo klopodis elteriĝi kaj tiel reviviĝi. La pigo rapide flugis al montopinto kie estis lanco. Portinta la lancon, la pigro atingis la lokon kie la viro klopodis elteriĝi. Rompinte la inan dancocirklon, la pigro lancmortigis la viron kaj piedbategis la grundon por ke la viro ne plu povu movi sin denove se li revivigis sin. La pigo diris, “Restu ĉiam en la tero. Ne klopodu denove eltombigi vin.”
Tiam la viroj kaj virinoj ĉiuj birdiĝis kaj forflugis. Dum ili flugis, ili plore kriis pro la senviveco de sia antau’a kunulo. Ankau’ la pigo forflugis al sia hejmp kaj neniam plu vizitis la grandan roktavolon.
(La aranda-tribanoj rakontas la miton de la viro kaj la pigo por klarigi kial individua, postmorta vivo ne ekzistas.)
(El Essential Sacred Writings from around the World (Esencaj Sanktaj Tekstoj el la Tuta Mondo) de Mircea Eleade.)
Doni Honoron
(La poemo temas pri la indiĝena lingvo kiun la verkintino lernas kaj celebras.)
Mi sentas vin en mia sango,
en miaj ostoj, miaj internaĵoj, miaj dentoj.
Vi leviĝas ĉirkau’ mi,
revenas kiel amanto.
Mia korbo, portu min.
Mia oceano, banu min.
Mi estas via kolibrio,
vi estas kor-floro.
Mi sentas vin en mia kapo,
miaj manoj, miaj piedoj.
Mi dancas ĉe la klifo de la mondo.
Mi sentas vin en mia spino,
mia gorĝo, mia utero.
Vi estas rivero, mi estas pluvo.
Vere, vere,
vere, vere.
Mia lingvo, nia lingvo,
vivosospiro.
Verkis en la ĉumaŝa lingvo s-ino Debora Miranda, indianino de la ĉumaŝa tribo, Usono. S-ino Miranda estas denaska parolanto de la angla; ŝi helpas pri la rekonstruado de sia indiĝena lingvo baze je historiaj fontoj ĉe universitatoj.
La Kuniklo Kiu Laboris sed Ne Sukcesis
(Rakonto de la seminola grupo de indianoj el Usono)
Estis iam kuniklo kiu emis pasigi sian liberan tempon kun kelkaj indianaj pliaĝuloj. La kuniklo diris al la pliaĝuloj ke li deziras edziĝi kun virino. Li petis ke la pliaĝuloj instruu lin lau’ la homa saĝo por prepari sin por edziĝo kun homo.
La pliaĝuloj diris al la kuniklo ke li devas mortigi serpenton, mortigi aligatoron kaj detranĉi ĝian voston, kaj faligi arbon per nur kvar hakoj. Kiam la kuniko finos siajn taskojn la pliaĝuloj instruos lin pri saĝo.
La kuniklo iris al loko kie estis aligatoro. Li diris al la aligatoro, “Iu bezonas vin por povi fari ion, do, venu kun mi.” Dum ili kune promenis, la kuniklo prenis branĉon kaj penis mortbati la aligatoron per ĝi, sed la aligatoro eskapis al sia akvejo.
Post tiu malsukceso, la kuniklo serĉis alian ruzon per kiu mortigi la aligatoron. Li hazarde renkontis sciuron, kaj tiumomente havis ideon. Li demandis al la sciuro ĉu li povos prunte preni lian felon. Baldau’ la sciuro portis tre grandan kuniklo-felon, kaj la kuniklo portis sciuro-felon preskau’ senspirige malgrandan.
La kuniklo, kiu aspektis kiel (iom stranga) sciuro suprengrimpis arbon apud la akvejo de la aligatoro kaj faligis en la akvon arbofloretojn. La aligatoro petis al la kuniko ke li ne plu faru tion. Li diris ke antau’ unu tago li havis tre malagrablan problemon kun alia besto, kaj ne plu deziras havi problemojn kun iu ajn. La kvazau’-sciuro demandis pri la besto kiu kau’zis al la aligatoro la problemon, kaj la aligatoro diris ke la kuniklo faris al li tion.
La kuniklo sugestis al la aligatoro ke ili trovu la problem-farinton. La aligatoro eliris sian akvejon kaj la du bestoj kune promenis. Dum ili promenis, la kuniklo demandis al la aligatoro liajn “mortopunktojn”. La aligatoro diris tion al la kuniklo, kaj rapide la kuniklo bategis tiujn korpopartojn ĉe la aligatoro. La aligatoro mortis. La kuniklo dehakis la vostegon de la mortinta besto kaj per granda laboro portis ĝin al la
pliaĝuloj. La pliaĝuloj akceptis la voston de la aligatoro, kaj memorigis al la kunuklo ke li devis mortigi serpenton.
La kuniklo trovis en la arbaro grandan serpenton. Li diris al la serpento ke li kaj aliaj bestoj priparolis lin; kelkaj opiniis la serpenton tre longa, sed kelkaj ne. La kuniklo petis al la serpento ke li longigu kaj rigidigu sian korpon por ke la kuniklo mezuru ĝin. Kiam la serpento sensuspekte agis lau’ la peto de la kuniklo, la lerta besto ekmortigis la serpenton.
La kuniklo malfacilege portis la korpon de la serpento al la pliaĝuloj kaj petis ke ili komencu sian instruadon, por ke li iĝu saĝulo kaj povu edziĝi kun la de li ŝatata virino.
La pliaĝuloj diris al la kuniklo ke li jam estis saĝulo. La kuniklo respondis, “Mi deziras ke vi instruu min, ne ke vi nur diru al mi ke mi jam estas saĝa.” Pro kolero kaj senkontentiĝo li foriris, kaj li kaj lia amatino neniam geedziĝis.
(El The Book of Elders (La Libro de Pliaĝuloj), verkis Sandy JOHNSON, Usono.)
Ĉiujn tradukojn al Esperanto faris la redaktoro.
PIP sendas nacilingvajn resumojn de La Kalumeto al diversaj universitatoj, UNo-fakoj, neregistaraj organizoj, kaj aliaj organizoj kiuj celas apogi indiĝenajn popolojn. Estas necese trovi personojn kiuj povas traduki la resumojn en diversajn lingvojn. Se vi povos helpi pri tio, bonvole anoncu vin!
Se vi havas au’ volas prepari artikolon, recenzon, tradukon, au’ similaĵon por aperigo en la bulteno, au’ se vi volas komenti pri io kiu jam aperis, bonvole kontaktu:
(s-ro) Erik FELKER
ejfelker@dslextreme.com
414 E. Cedar Ave., Apt. 11
Burbank , CA 91501
U.S.A. (Usono)
