Komunikoj al la gazetaro
El UEA-vikio
- reiru al 2-a Agado
Frazoj kaj esprimoj en Esperanto
Esperanto, la internacia lingvo, estas 125 jara en 2012. Jen kelkaj frazoj kaj esprimoj, kiuj povus esti utilaj al vi. (Esperanto, the international language, is 125 years young in 2012. Here are a few phrases and expressions which may help you.) Frazoj kaj esprimoj en Esperanto por anglalingvanoj:
Phrases and expressions in Esperanto (ekzemple por sendo al gazetoj)
Gazetara Komuniko 2011 11 12
en Esperanto versioj en aliaj lingvoj sube
Esperanto, la plej juna vivanta lingvo fariĝas 125 jara dum la jaro 2012. Esperanto estas la Internacia Lingvo kreita en Pollando in 1887, fare de D-ro Ludwig Zamenhof. Estas relative facile lerni ĝin; oni jam vaste rekonas ĝin kaj uzas ĝin oficiale.
Vaste uzata en Interreto kaj en turismo, ĝi ankaŭ posedas grandan originalan literaturon. Oni uzas ĝin ankaŭ por teatro, kino kaj muziko. Radio-stacioj en Brazilo, Ĉinio, Kubo kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Ĉina televido elsendas en Esperanto kaj multaj programoj estas rete atingeblaj.
Post mallonga periodo de nur 124 jaroj Esperanto listiĝas nun en la plej supraj 100 lingvoj, el 6 800 tutmonde. Ĝi estas la 27-a plej uzata lingvo en Vikipedio, kaj ĝi estas lingvelekto ĉe Google, Skype, Firefox, Ubuntu kaj Facebook.
La lingvo estas en ĉiutaga uzo tutmonde kun la plej gravaj kreskoregionoj en Azio kaj Afriko. Universala Esperanta-Asocio havas konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun Konsilio de Eŭropo. La kreskanta uzo de Esperanto vidiĝas kun elsendoj en la lingvo de Ĉina Televido kaj ĝia uzo por anoncado fare de brita entrepreno British Telecom. La Brita Registaro ankaŭ dungas esperanton-tradukistojn.
Denaskaj Esperanto-parolantoj (t.e. homoj kiuj utiligas la lingvon depost la naskiĝo) inkluzivas Mondan Ŝakan Ĉampionon Susan Polgár, Ulrich Brandenburg la novan germanan ambasadoron en Rusio kaj Nobel Premiito Daniel Bovet. Financisto George Soros lernis Esperanton kiel infano.
Esperanto fariĝas pli kaj pli populara. La nova ampleksa retejo kun kursoj kaj lerniloj http://www.lernu.net/ ricevas 125 000 trafojn tage kaj Esperantan Vikipedion atingas 400 000 trafojn tage.
* * *
TRADUKOJ ALILINGVEN
Rim: Por redakti la vikion kaj aldoni novajn erojn oni bezonas ensaluti, uzante la salut- kaj pas-vortojn de la reta Jarlibro de UEA.
ar: Komunikoj al la gazetaro - araba
be: [[]]
bg: Komunikoj al la gazetaro - bulgara
ca: [[]]
cs: Komunikoj al la gazetaro - ĉeĥa
da: Komunikoj al la gazetaro - dana
de: Komunikoj al la gazetaro - germana
el: [[]]
en: Komunikoj al la gazetaro - angla
es: Komunikoj al la gazetaro - hispana
fi: Komunikoj al la gazetaro - finna
fr: Komunikoj al la gazetaro - franca
he: Komunikoj al la gazetaro - hebrea
hu: Komuniko al la gazetaro - hungara
hy: Komuniko al la gazetaro - armena
it: Komunikoj al la gazetaro - itala
ml: Komunikoj al la gazetaro - malta
mr: [[]]
nd: Komuniko al la gazetaro - nederlanda
no: Komuniko al la gazetaro - norvega
pl: Komuniko al la gazetaro - pola
pt: Komuniko al la gazetaro - portugala
ru: Komuniko al la gazetaro -rumana
rusa: Komuniko al la gazetaro - rusa
sr: Komuniko al la gazetaro - serba
sŭ: Komuniko al la gazetaro - sŭahila
sv: Komuniko al la gazetaro - sveda
uk: [[]]
