Kiel Redakti Paĝon
El UEA-vikio
Ĉi tiu paĝo estas por vikiaj komencantoj. Ankaŭ ekzistas Kiel Redakti Paĝon Por Spertuloj.
Estas tre facile redakti vikian paĝon. Simple alklaku ligilon "Redaktu la paĝon", kiu troviĝas malsupre de ĉiu paĝo. Tiam vi ricevas novan paĝon, en kiu estas kampo por redakti la tekston.
Tajpu viajn aldonojn/ŝanĝojn kaj elektu poste "Konservu ŝanĝojn". Por certeco estas bone unue elekti "Antaŭrigardu" por kontroli, kaj nur poste elekti "Konservu ŝanĝojn".
Se vi volas testi kaj lerni, kiel oni redaktas, vi povas fari tion en la Testejo.
Simplaĵoj
| Ligo al la paĝo Oftaj Demandoj. (Por krei novan paĝon: skribu la nomon de via nova artikolo kun du rektaj krampoj ambaŭflanke, registru per "Antaŭrigardu", kaj poste alklaku la hiperligon kiun vi tiel kreis. Por pli da detaloj, vidu la paĝon Kiel Krei Paĝon, Kaj La Paĝon Nomoj De Titoloj, por ekscii, kiel oni bone elektas nomon de artikolo.) |
Ligo al la paĝo [[Oftaj Demandoj]]. |
| Sama loko, malsama nomo: Legu oftajn Demandojn. |
Sama loko, malsama nomo: Legu [[Oftaj Demandoj|oftajn Demandojn]] |
| Por ligo al aliaj paĝoj, enmetu ties URL-on: http://www.tejo.org/. |
Por ligo al aliaj paĝoj, enmetu ties URL-on: http://www.tejo.org. |
| emfazete (kutime kursive),
emfaze (kutime grase),
emfazege (kutime kursive kaj grase). |
''emfazete (kutime kursive)'', '''emfaze (kutime grase)''', '''''emfazege (kutime kursive kaj grase)'''''. '''F''' = ''m'' '''a'''. |
| Esperantaj literoj: (vidu X-Sistemon) ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ Se vi volas efektivan X-on post iu el tiuj literoj skribu duoblan X-on:
|
ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ Fiat lux! FIAT LUXx! |
Vi ankaŭ povas legi Kiel Krei Paĝon Kaj Kiel Redakti Paĝon Por Spertuloj.
