Internacilingva - Elementa
El UEA-vikio
La kurso en ĉi tiu nivelo enhavas kaj gramatikajn elementojn kaj kulturajn elementojn.
Por sekvi kurson iom pli progresintan, bonvolu klaki ĉe http://www.esperanto.org/gerda/ kaj vi trovos kurson sekveblan rekte en Esperanto aŭ en kelkaj naciaj lingvoj.
Por lerni pri la kulturo en la internacia lingvo Esperanto, bonvolu akiri ĉe via libroservo la libron de
Pierre Janton, Esperanto: lingvo-literaturo-movado
aŭ de
William Auld, La fenomeno Esperanto
aŭ de
Nikolao Gudskov, Epitomo de esperantologio
Se vi ne scias, kiel mendi ilin, bonvolu klaki sur http://www.uea.org kaj poste serĉi la librokatalogon aŭ rekte skribi al Libroservo ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg, 176 NL-3015 BJ Rotterdam Nederlando.
Informoj pri ĉi tiu nivelo kaj pri la tuta ekzamensistemo de ILEI/UEA estas haveblaj ĉe: http://www.edukado.net/ekzilei.jsp
Specimenoj (testoj kaj taskoj) de la UEA/ILEI internaciaj ekzamenoj en ĉi tiu kaj en la alia nivelo, kiuj povas helpi al la kandidatoj, pretiĝantaj por tiuj ekzamenoj, estas troveblaj ĉe: http://www.edukado.net/lt_chiuj.jsp
