Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
El UEA-vikio
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE): (fond. 1910, kunlaboranta kun UEA ekde 1951, agnoskita de la Sankta Seĝo): Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 ROMA RM, Italio; telefono kaj fakso: +39 06 39 63 81 29. Retpoŝto: ikue@ikue.org. TTT-paĝoj: www.ikue.org. Membr.: 1300. Celo: Evangelizado; Eklezia unueco; homa interkompreno, frateco kaj paco, ekumenismo. IKUE aranĝas propran Kongreson, kiu ĉiun duan jaron estas ekumena, kunlabore kun KELI. Venontaj Kongresoj: IKUE'a, 2004 en Litovio, 2005 Ekumena en difinota loko. La organo de IKUE, "Espero Katolika" (6 n-roj jare), estas la plej malnova, daŭre aperanta, E-revuo. Ĝi havas 100 jarojn. Kompilis: Carlo Sarandrea, sekretario
