Eŭropa Esperanto-Unio
El UEA-vikio
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas kupola organizaĵo de la esperantistaj Landaj Asocioj de la landoj, kiuj estas membroj de Eŭropa Unio. Ĝia statuto estis aprobita dum la tria Eŭrop-Unia Kongreso en Stutgarto en 1997. Ĉefe EEU agas tra kaj kun la skipo en la Brusela Komunikad-centro (BKC). La multlingva hejmpaĝo de EEU estas http://lingvo.org/.
