DEFENDO DE UNUOPAJ LINGVOJ
El UEA-vikio
Nia propono estas apogi movadojn kiuj respektas ĉies lingvajn rajtojn, kaj agadas en la defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj kontraŭ la troa influo de iu invadema eksterlanda potenco.
Tiel ni pli klare montros al la mondo ke Esperanto apogas la lingvajn rajtojn, ke ĝi ne estas minaco al aliaj lingvoj, forigante la plej kutiman antaŭjuĝon kontraŭ Esperanto; la infanecan kredon ke Esperanto volas anstataŭi ĉiujn lingvojn de la mondo.
Per tiu rilato ni ankaŭ volas montri la utilecon de Esperanto, kiel neŭtrala, respektema, internacia komunikilo.
reiru al Lingvaj Homaj Rajtoj
