Akademio Internacia De La Sciencoj

El UEA-vikio

Iri al: navigado, serĉi

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino estas universitateca institucio fondita en 1983. Ĝi ne estas Esperanto-asocio, sed uzas Esperanton kiel sian centran laborlingvon por ebligi sciencajn instruadon kaj esploradon kun laŭeble malplej da lingva diskriminacio.

AIS kunlaboras kun UEA pri organizo de AIS-IKU, komunaj sciencaj preleg-aranĝoj dum la Universalaj Kongresoj.

La retejo de AIS estas www.ais-sanmarino.org. Ĝia nuna (2007) prezidanto estas profesoro Helmar Frank.

Personaj iloj