Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado

El UEA-vikio

Iri al: navigado, serĉi



  • 1-a cirkulero dissendita de Brian Barker

ĝenerale pri la Agado Esperanto-tago en 2012


Karaj informantoj,

espereble vi jam estas pensanta en via lando, en via loka grupo, kiel partopreni la agadojn de la jaro 2012, la 125-a jaro de Esperanto. Unu el tiuj agadoj estas la Esperanto-tago de la 26-a de julio 2012-a, kiam Esperanto solene festos sian 125-jariĝon. Tio ne nur estos okazo por Esperantistoj celebri, _sed ankaŭ estas grave ke ni uzu tiun tagon por informi_ la gazetaron, radion, televidon pri la Jubilea Jaro.

Necesas prepariĝi nun kaj informi ne-Esperantistajn ĵurnalistojn, televidon, radion ktp, ke dum la jaro 2012 ni celebros nian jubilean jaron. Ni komencu tiun agadon ĉi-decembre ; kulmino estos je la 26a Julio la eldon-tago de la “Unua Libro”

Necesas nomi tiun tagon “Esperanto-Tago” – komencu kompili la nomojn de ĵurnalistoj ktp jam nun.Simbolo ankaŭ jam haveblas do petu kopion de tio de Jubilea.Jaro.125@gmail.com <mailto:Jubilea.Jaro.125@gmail.com>

Pli da informoj pri la Esperanto-tago de la venonta jaro donos Brian Barker <jubilea.jaro.125@gmail.com> .



2-a cirkulero dissendita de Brian Barker
pri la maniero antaŭpretiĝi

Saluton al aktivuloj por Esperanto-Tago 2012.

Responde al Renato pri kiel prepari mi donos la jenajn koncizajn konsilojn.

1) Kontaktu ĵurnalistojn per poŝto. Komencu prepari kaj eltrovu adresojn de via nacia televido ktp, jam nun.

2) Kontaktu ĵurnalistojn ankaŭ rete. Tio ne kostas monon kaj rezultis en multaj radio kaj televidaj intervjuoj ĉe BBC en Britio ; vidu ekzemple http://www.youtube.com/watch?v=INCr1bV8kGk

3) Preparu specialan leterpaperon, en via nacia lingvo, por sendo al ĵurnalistoj ; beligu per la simbolo Esperanto-125. Mi povos sendi la simbolon - ne estas kopirajto - se vi kontaktos min per la retadreso jubilea.jaro.125@gmail.com.

4) Vidu ankaŭ http://uea.org/vikio/Dokumentoj_pri_la_2-a_Agado

5) Senhezite kontaktu min por pli preciza konsilo, se temas pri agado en via lando.

Amike salutas.

Brian.


Brian Barker Respondeculo pri Informado Esperanto-Tago 2012

Personaj iloj