Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo Esperanto januaro 2004 › recenzo

Revuo Esperanto

n-ro 1166 (1) - januaro 2004

Libro por tralegi, relegi kaj diskuti

La migranta judo. August Vermeylen (1872-1945). El la nederlanda trad. Christian Declerk. Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 21p. ISBN 90 71205 90 8. 31cm. Prezo: € 8,40.

Konata temo (Ahasvero), malpli konata aŭtoro. Alloge mallonga novelo el antaŭ jarcento, pri homo kiu kaptis la rigardon de Kristo, restis kaptita kaj ne povas forgesi.

Kiu estis Vermeylen? Nenia enkonduka antaŭparolo, nur frazoj surdorse pri aŭtobiografia nuanco. Eble jes, por tiu kiu konas lian vivon. Temas pri spiritaj spertoj de iu ajn, kies penso turniĝas kiel pudelo kiu persekutas sian voston, al kiu ŝajnas, ke li trovu nur unu aferon, nur unu parolon por esti feliĉa; tamen nul homo tuttere al li tiun diri.

Ĉapitroj pri Jesuo, pri faloj kaj ekstazoj – kaj fine, post priskriboj de pejzaĝoj, eksteraj kaj internaj, iom da solidareco kun homoj (ciganoj, konstrulaboristoj, kelnerino), evidente la plej malfacila afero...

Ne aventuroj, sed mistika biografio, celanta universalon, malbanale.

Anstataŭ postparolo – glosaro kaj notoj. Glosaro el Piĉ kaj “NG” (Neologisma Glosaro?). Nur unu paĝon. Modela elekto laŭ mi: hilo, holmo, holino, kozo, mokra, sultra...

Ne timu: tiaj vortoj apenaŭ spicas la tekston. Mi eĉ sopiris pli da: se prato utilas anstataŭ herbejo, kion fari pri senarbejo? La tri montetoj supre rolas nur en listo, sen distingoj. La tradukisto rezistis la tenton ŝanĝi senmalica al ica! Nenio truda do, nur sugesto pri lingvaj eblecoj kiam oni (ĉiun duan paĝon) stumblas kontraŭ tia vorto, aŭ rimarkas duradikajn vortojn jen kun meza o, jen sen, jen kun streketo... Noktosvarmo, mur-dento, baraktfalas sur unu paĝo: nu, murpor eviti pensojn pri murdo, musko-kovrita evitas muson kaj kokon, post kiam meza o evitas duoblan k...

Do svarmoj da streketoj ie-tie forturnas la atenton for de neologismoj al (verŝajne neatingebla) neŭtrala stilo )nek okul- nek orelfrapa): ĉu pli grava por beletra verko ol novaj distingoj kaj konceptoj? Do: libro por tralegi (en unu-du horoj), relegi (por kapti pluajn mistikajn aludojn, precipe en la infera ĉapitro) kaj lingve diskuti – senfine!

Chris Long

Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/revuo/2004/migranta_judo.html