Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo Esperanto januaro 2004 › laste aperis

Revuo Esperanto

n-ro 1166 (1) - januaro 2004

LASTE APERIS

LA SUBAJN TITOLOJN MENDU ĈE LA LIBROSERVO DE UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Bv. atenti ke al ĉiuj netaj prezoj de libroj sendotaj al adresoj en Eŭropa Unio aldoniĝas 6%, al tiuj de diskoj, insignoj k.s. 19% pro la aldonvalora imposto. Al ĉiuj netaj prezoj aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 2,25 eŭroj). Antaŭdankon pro via mendo! Ĝisdata katalogo de haveblaj varoj estas ĉe http://www.uea.org/katalogo/.

8000 frazeologiaj esprimoj Esperantaj. Tralaborita kaj kompletigita eldono de la Domfabriko. A. Csiszár, K. Kalocsay. Budapest: KAL-ĈI Dokumentaro, 2003. 215p. 21cm. Ĉ. 1100 kapvortoj kun ties familio de vortkonstruoj, idiotismoj, parolturnoj ks; ordigita alfabete. € 30,30

Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj. Gaston Waringhien. Michel Duc Goninaz, enkonduko; Serge Sire, ilustraĵoj. En Esperanton trad. Georges Lagrange, Michel Duc Goninaz kaj la aŭtoro. Thaumiers: La Kancerkliniko, 2003. 32p. ISSN 0398 5822. 15cm. Ilus. Poemoj de G. Waringhien verkitaj origine en lingvoj aliaj ol Esperanto; enestas ankaŭ la originalaj versioj. Suplemento al La Kancerkliniko. € 4,50

Arbaro de Anykščiai, La. Anyksščių šilelis. Antanas Baranauskas. El la litova trad. Petras Čeliauskas. Kaunas: Varpas, 2003. 87p. ISBN 9955 9635 2 2. 22cm. Bind. Ilus. Du-lingva (E, litova) eldono de longa poemo, kies influo sur la litovan poezion daŭras ĝis la 20-a jc. € 9,00

English-Esperanto / Esperanto-English Mini-Dictionary. Edmund Grimley Evans. Barlaston: EAB, 2003. 64p. ISBN 0 902756 20 6. 15cm. Poŝvortareto por anglalingvanoj kun po ĉ. 2500 vortoj en ĉiu direkto. € 4,50

Esperanto fundamental. Marco Antônia Ferreira Teixeira. Florianópolis: La aŭtoro, 2003. 46p. 21cm. Konciza lernolibro de Esperanto por portugallingvanoj. € 3,60

Esperanto-slovena vortaro / Slovena- Esperanta vortaro. Aleksander Heřman, Zlatko Tišljar-Pajo. Maribor: E-societo, 1999. 111p. ISBN 961 6075 21 7. 21cm. Vortaro por komencantoj, kun ĉ. 5000 vortoj en ĉiu direkto. € 13,50

Gran Diccionario Español-Esperanto. Fernando de Diego. Santander: mga, 2003. 1279p. ISBN 84 920931 3 7. 25cm. Bind. Impona vortaro kun preskaŭ 51 mil kapvortoj. € 75,00

Horloĝo, La. Tomasz Chmielik. Svidniko: Libro-Mondo, 2003. 23p. 25cm. Rememoroj de judino saviĝinta el la Holokaŭsto helpe de esperantistoj. € 5,40

Koloroj de sopiro. Paulina Danutė Vidrinskienė. Marijampole: Piko valandana, 2003. 63p. ISBN 9986 875 81 1. 14cm. Ilus. 11 prozaĵetoj – kvazaŭa ĉielarko de la sopirkoloroj. € 3,00

Momento de malkovro. Atradimo akimirkos link / K migu poznanija. Gediminas Degėsys. Vilnius: Trys žvaigz˛dutės, 2003. 175p. ISBN 9955 545 63 6. 21cm. Trilingva (E, litova, rusa). Debutpoemaro de juna kaj sentema poeto. € 6,00

Sagao de Njal. El la islanda trad. Baldur Ragnarsson. Antverpeno: FEL, 2003. 357p. ISBN 90 77066 07 1. 21cm. La plej longa inter la “sagaoj de islandanoj” kaj, laŭ iuj, la plej elstara el arta, stila kaj psikologia vidpunktoj. € 18,90

Sankta Biblio, La. London: British and Foreign Bible Society, 2003. 925+225p. ISBN 0564 018082. 19cm. Plaste bindita. Nova, pli ampleksa Esperanta versio de la Biblio; la Malnova Testamento tradukita de L.L. Zamenhof; krom la du testamentojn, enhavas la Duakanonajn Librojn. € 21,00

Sentinelle, La 1926 1-5. Verkaro de E. Privat: Kolekto Artikoloj. E. Privat. Red. T. Chmielik, C. Gacond. La Chaux-de-Fonds/Svidniko: Arĥivaro Edmond Privat/Libro-Mondo, 1993. 227+10+57p. 28cm. Franclingva. 98 gazetartikoloj, politikaj, sociaj, diplomatiaj; kelkaj E-temaj. € 33,00

Sentinelle, La 1928 1-5. Verkaro de E. Privat: Kolekto Artikoloj. E. Privat. Red. T. Chmielik, C. Gacond. La Chauxde- Fonds/Svidniko: Arĥivaro Edmond Privat/Libro-Mondo, 1993. 270+10+62p. 28cm. Franclingva. 119 gazetartikoloj, precipe politikaj kaj sociaj. € 36,00

Sentinelle, La 1929 1-5. Verkaro de E. Privat: Kolekto Artikoloj. E. Privat. Red. T. Chmielik, C. Gacond. La Chauxde- Fonds/Svidniko: Arĥivaro Edmond Privat/Libro-Mondo, 1993. 325+10+69p. 30cm. Franclingva. 139 gazetartikoloj, politikaj, sociaj, diplomatiaj. € 40,80

Sentinelle, La 1930 1-5. Verkaro de E. Privat: Kolekto Artikoloj. E. Privat. Red. T. Chmielik, C. Gacond. La Chauxde- Fonds/Svidniko: Arĥivaro Edmond Privat/Libro-Mondo, 1993. 370+10+ 67p. 28cm. Franclingva. 142 gazet-artikoloj, politikaj, sociaj, diplomatiaj. € 48,00

Spiritul limbii esperanto s,i vraˇ jmaˇ s˛iile dintre confrat˛i. Ignat Florian Bociort. El Esperanto trad. la aŭtoro. Rotterdam: Bero, 2004. 18p. 21cm. Rumanlingva versio de la premiita eseo La spirito de Esperanto kaj la “samideanaj” malamikaĵoj. € 2,10

Veturu al piedpilklando! Jeronimas Laucius. Ilustris Atėnė Jasaitė. El la litova trad. Inita Tamošiŭnienė. Vilnius: Tri steletoj, 2003. 16p. ISBN 9955 454 59 8. 29cm. Kvazaŭmoko de la absurdo, kiun atingis la hodiaŭa sportado. Precipe, sed ne nur, por infanoj. € 4,50

Yumeiho Terapio. Sciencaj raportoj kaj klinikaj raportoj el la mondo (1987-2002). Red. Saionji Masayuki. Tokio: Internacia Instituto de Preventa Medicina Praktiko, 2003. 197p. 21cm. Kun komputila KD. Pli ol 30 raportoj pri uzo de Yumeiho-terapio en kuracado de diversaj sanproblemoj. € 15,00

Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/revuo/2004/laste.html