Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo Esperanto januaro 2004 › la ĉi-jara kongreslando

Revuo Esperanto

n-ro 1166 (1) - januaro 2004

Ĉinio, la ĉi-jara kongreslando

Lastmomenta sciigo: Prezidanto de la Ĉina Popola Kongreso fariĝis Alta Protektanto de la 89-a UK! Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (la plej alta ŝtata organo de Ĉinio), kun plezuro akceptis inviton de LKK esti Alta Protektanto de la 89-a UK. De 1995 ĝis 2003 li estis vicĉefministro de Ĉinio kaj en 2003 elektita kiel prezidanto de la Ĉina Popola Kongreso.

Novjara Saluto el Ĉinio

Jam estas la nova jaro 2004, kiu havas apartan signifon por ĉinaj esperantistoj. Post 18 jaroj Universala Kongreso revenos al Ĉinio. Ĉe la sojlo de la nova jaro, kore salutas vin ĉinaj esperantistoj, kiuj deziras renkontiĝi kun vi en la Pekina UK en julio.

Esperantistoj estas homoj, kiuj amas amikecon kaj pacon kaj deziras kontaktiĝi kun la aliaj. En la Pekina UK, vi havos la unikan ŝancon renkonti pli multajn ĉinajn esperantistojn ol en ajna antaŭa UK, eĉ en la Pekina UK en 1986. Kaj vi vidos kia estas la ĉina movado, aŭdos kiel la ĉinoj parolas Esperanton.

Vi estos invitita viziti la oficejon de Ĉina Esperanto-Ligo, kiu en pli ol 50 jaroj servas al la ĉinaj kaj alilandaj samideanoj, la redakcion de El Popola Ĉinio, kiu papere eldonadis la revuon en 50 jaroj kaj nun daŭrigas la eldonadon en TTT-ejo, kaj la E-sekcion de Ĉina Radio Internacia, kiu festos 40- jaran jubileon de sia Esperantoelsendado en 2004.

Ĉinio estas lando kun vasta teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tie vivas 1,3 miliardoj da loĝantoj – 22% de la tuta loĝantaro de la mondo. La vivo de nunaj ĉinoj ne estas senproblema, tamen esperoplena.

Kongresi en Ĉinio donos al vi la eblon vidi diversajn aspektojn de la popola vivo, kiuj certe interesos vin. En la rapide progresanta Ĉinio tamen estas io, kio restas sama kiel antaŭ miloj kaj centoj da jaroj. La Granda Muro, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Domo kaj Arbaro de Konfuceo k.a.

La reve belaj naturaj pejzaĝoj superos vian imagon. Jam 29 lokoj de Ĉinio estis enskribitaj de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Nun preskaŭ ĉie en la mondo estas ĉinaj restoracioj, sed nur en Ĉinio vi povas ĝui la plej ĉinecajn bongustaĵojn kaj sperti la ĉinan gastronomian kulturon. Kompreneble en Ĉinio vi ankaŭ povos aprezi la orientan arton, kiel kaligrafio, papertondado, metiarto, pekina opero, Taijiquan (Tajĝiĉjuan) ktp.

Unuvorte ni havas cent motivojn por vin inviti, kaj ni kredas, ke vi ne bedaŭros pro la aliĝo al la Pekina UK.

Yu Tao
komitatano de UEA
Ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo

Preparoj por la 89-a UK en Pekino

Ĉinaj esperantistoj kaj E-organizoj aktive sin preparas por partopreni la Pekinan UK.

En Hubei-provinco oni organizis Kunloĝadon, al kiu aliĝis pli ol 80 esperantistoj el Huangshi, Wuhan kaj aliaj urboj. En du tagoj oni ekzercis sin pri Esperanta konversacio kaj la lingvonivelo.

Pri la aranĝo oni skribis en interreta forumo: Kelkdek partoprenantoj per Esperanto babilis kaj ŝercis, kio altiris multe da preterpasantoj en la ĝardeno.

Iuj el ili demandis: “Ĉu Esperanto estas facile lernebla? Kie ni povas ĝin lerni?” Instruistino de apuda infanĝardeno tuj sin anoncis por lerni la lingvon.

Kiam ĵurnalisto vidis la ĉinojn paroli nian lingvon, li ŝanĝis sian raportplanon kaj intervjuis la kunloĝantojn okaze de la 144-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

La Pekina Esperanto-Asocio organizis aktivadon kun la temo Ĉu vi scias Esperanton, en kiu ĝi per prelegoj kaj video-materialoj konigis al la aŭskultantoj la historion de Esperanto.

La Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune planas organizi simpozion pri Esperanto, okaze de la 144-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Ĉinoj lernas

Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio organizas diversnivelajn E-kursojn.

Similajn kursojn oni organizas en diversaj lokoj de Ĉinio. Esperanton oni lernas ankaŭ per interreto. El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/, http://www.chinareport.com.cn/) malfermis rubrikojn Ĉinan kaj Esperantan (http://www.chinareport.com.cn/uk2004/, http://www.espero.com.cn/uk2004), por doni informojn pri la kongreso. Krom tio ĝi havas subrubrikon speciale por komencantoj.

Pluraj provincaj E-asocioj malfermis rubrikon pri lernado de nia lingvo. La Jilin-a Esperanta Asocio faris sian retpaĝon (http://taijiquan.fajo.net), por prezenti kaj instrui Taijiquan. ĈEL kaj kelkaj lokaj E-organizoj eldonis E-librojn pri Esperanto: Vivo de Zamenhof kun pli ol 150 fotoj, Antikvaj Vidindaĵoj de Pekino kun pli ol 100 fotoj.

Ankaŭ la albumo Ĉina Esperanto-Movado kaj la libro Cent Jaroj de la Ĉina Esperanto-Movado estas en la eldonplano.

Ĉinaj gravuloj

Antaŭtagmeze de la 26-a de novembro 2003 Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo Amikoj de Esperanto, renkontiĝis kun Xu Jialu, vicprezidanto de la Ĉina Popola Kongreso.

Xu kaj Chai nun funkcias respektive kiel honora prezidanto kaj membro de la Honora Komitato de la 89-a UK.

Dum la interparolo Chai konigis al Xu la preparlaborojn de la Pekina UK. Xu ĝoje diris: Ja estas ekster mia atendo ke la kongreson povus ĉeesti tiom granda nombro da esperantistoj el tiom multaj landoj. Kiel amiko kaj subtenanto de Esperanto, mi volas fari ion por la kongreso.

Tuj post la renkontiĝo Chai komunikis la vortojn de Xu al LKKanoj kaj instigis pri mobilizo de ĉiuj fortoj, precipe junaj, al la preparaj laboroj.

La supra foto montras la renkontiĝon de s-roj Xu (meze) kaj Chai (la dekstra najbaro de Xu) kun Renato Corsetti kaj Lee Chong Yeong.

Chen Ji


La Malpermesita Urbo en Pekino


Ĉiela Altaro en Pekino


Potala-Palaco en Tibeto


Terakotaj militistoj


Ŝanhajo, la ĉinia havenurbo


Pejzaĝo de la Granda Muro
Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/revuo/2004/kongreslando.html