Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo Esperanto februaro 2004 › malferme

Revuo Esperanto

n-ro 1167 (2) - februaro 2004

Kongresoj kaj tradicioj

Anna Löwenstein

En la unua tago, Dio kreis la Inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitatkunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn…

Anna LowensteinMerkredo dum la Universala Kongreso estas la ekskursa tago. Ĉiuj scias tion. Aŭ preskaŭ ĉiuj. Pasintjare venis al Gotenburgo nova kongresano el nia loka Esperanto-grupo. Ĉar neniu avertis lin pri la paŭzo meze de la kongresa semajno, li ne mendis ekskurson por tiu tago kaj malkovris kun malagrabla surprizo, ke en la merkredo okazas nenio. Li ja venis al Svedujo, pagis la hotelon ankaŭ por tiu tago, kaj nun ne sciis kion fari.

Poste li demandis min, iom kolere, kial la ekskursa tago ne okazas fine de la kongreso. Mia respondo tekstis pli-malpli: Nu, mi ne scias, la ekskursoj ĉiam okazas merkrede… nu, do, ĉar simple estas tiel.

Pripensante la aferon poste, mi opiniis, ke tamen li pravas. Mi mem ĉiam trovas tiun interrompon de la kongresaj laboroj sufiĉe ĝena. Se oni ne ekskursas, oni apenaŭ scias, kiel pasigi tiun tagon.

Oni aldoniĝas al la rondo de tiuj kiuj vagas sencele ekster la fermita kongresejo kiel perditaj animoj, al kiuj oni neis la eniron en la paradizon. Sed neniam venis al mi la ideo, ke io estus farebla pri tio: simple mi akceptis la regulon – merkrede, ekskurso – kiel neŝanĝeblan manifestiĝon de la Dia volo.

Sed nun mi ekdemandas min: Ĉu efektive ne estus pli oportune, se la ekskursa tago okazus en la fina sabato? Tiel oni forigus tiun ĝenan interrompon meze de la semajno. Sabate, tiuj kiuj dezirus, povus rekte iri hejmen, aliaj povus ĉeesti tagajn ekskursojn aŭ tuj komenci la postkongresajn aranĝojn. (Alternative, la postkongresaj aranĝoj povus kiel ĉiam komenciĝi dimanĉe, tiel ke turismemuloj havus eblecon ĝui apartan ekskurson dum la sabato.) Tio ankaŭ havus la avantaĝon aldoni plian duonan tagon al la kongreso. La Fermo evidente okazus vendrede posttagmeze, do la vendreda mateno estus disponebla por pli da kunvenoj, estrarkunsidoj, kaj la aliaj aranĝoj per kiuj kongresanoj kutimas amuzi sin.

Universala Kongreso: chu ni iras ghustan vojon?Ekestus la demando, kio okazus en la vendreda vespero post la Fermo. Tiu povus esti la okazo por la bankedo kaj balo, kiuj tiam provizus la kongresan semajnon per agrabla distra fino. Cetere, estus disponebla unu plia vespero – sed ne maltrankviliĝu: por tiu kroma vespero mi havas proponon, kiun mi priskribos sube.

Nu bone, eble la ekskursa tago ne datiĝas de la ekesto de la mondo, sed se ne tiam, kiam komenciĝis tiu kutimo? Ĉu eventuale jam dum la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro? Tio tute ne surprizus min. Kiom da aferoj ni faras dum niaj kongresoj ne ĉar ili estas aparte oportunaj sed simple pro tradicio? Estas tiom da aranĝoj, kiuj okazas tutsimple ĉar ili ĉiam okazas: la Solena Inaŭguro, la Kongresa Universitato, la Internacia Arta Vespero, la bankedo… Se ni nun okazigus la unuan Esperanto-kongreson anstataŭ la 89-an, ĉu ni nepre decidus fari la aferojn precize tiel? Eble jes – sed eble ni tamen decidus organizi ilin alimaniere.

Kaj cetere, pri tiu bankedo… Lastatempe mi aŭdis komenton, ke ĝi estas tre multekosta kaj elitisma aranĝo, kiun multaj kongresanoj ne havas la eblon ĉeesti. Eble oni povus pensi pri io malpli pretenda kaj pli populara, kiun ĉiuj kongresanoj rajtus ĉeesti per prezento de bileto, kiun ili ricevus kune kun la kongresaj dokumentoj. Tio iom altigus la bazan kotizon, sed eble ne tiom, se temus pri amasa aranĝo – kaj cetere, ni ja ĉiuj devas manĝi, ĉu ne? Kaj kion diri pri la kongresejo mem? Ni ĉiam elektas tre luksajn kaj imponajn centrojn, kiuj donas bonan impreson al la ekstera publiko. Tio estas tre agrabla – sed mi neniam konstatis, ĝis kiu grado tio kontribuas al la alteco de la kotizo. Kiel membro de la LKK por la estonta kongreso en Florenco, 2006, mi estis ŝokita pro la malkovro ke la kongresejo (laŭ oferto ankoraŭ prinegocata) kostos proksimume 175 000 eŭrojn. Tio signifas, ke se ĉeestos, ni diru, 2 500 kongresanoj, la unuaj 70 eŭroj de ĉiu kotizo estus destinitaj nur por pagi la kongresejon – eĉ antaŭ ol konsideri aliajn kostojn.

Estas vere, ke por kelkaj el ni tio estas relative malgranda sumo kompare kun la kosto de la vojaĝo, la restado ktp. Sed estas aliaj kongresanoj, kiuj apenaŭ sukcesas kovri tiujn aliajn kostojn, kaj por kiuj la tre alta kotizo estas la fina bato. Ne estas surprize, ke en Gotenburgo estis signifa nombro da homoj kiuj provis ĉiamaniere eniri senpage.

Tio portas nin al pli ĝenerala demando pri la celo de la kongresoj. Mi povas pensi pri pluraj ebloj:

  1. Taŭge prezenti la Esperantomovadon al la ekstera mondo;
  2. Ebligi kontaktojn inter aktivuloj;
  3. Doni al kiel eble plej granda nombro da esperantistoj la eblon partopreni en internacia kunveno;
  4. Plifortigi la financojn de la koncerna nacia asocio kaj de UEA.

Ĉiuj estas gravaj kompreneble, kaj iugrade ĉiuj okazas samtempe. Sed mi mem supozas, ke la tria celo estas la plej grava, sekvata de la dua. Se la ĉefa celo efektive estus ebligi al la plej granda nombro da esperantistoj partopreni, tio signifas ke oni devus zorgi, ke la kotizo kaj la restadkostoj ne estu tro altaj.

Alivorte, la organizantoj zorgu, ke krom la pli luksaj hoteloj estu ankaŭ multaj meznivelaj kaj malmultekostaj, krom junulargastejoj kaj amasloĝejoj – kaj eble necesus serĉi malpli pompajn kongresejojn.

Universitata kunvenejo ekzemple verŝajne kostus malpli ol vera kongrescentro, kaj samtempe substrekus niajn kulturajn kaj edukajn celojn.

Sed supre mi promesis proponi novan manieron pasigi unu el la kongresaj vesperoj. Denove mi estas inspirita de mia amiko el la loka klubo en Frascati, kiu plendis, ke li ne ricevis ĝeneralan bildon pri la stato de la movado. Mi proponas, ke unu el la vesperoj estu dediĉata al Movada Foiro. Ĝi funkcius jene: Tra la kongresejo, prefere en unu granda halo, se tio eblos, oni disponigu amason da tabloj, kie asocioj kaj instancoj povus prezenti sian agadon. Ĉiu landa asocio, ĉiu faka asocio, ĉiu movada kaj kultura instanco, ĉiu eldonejo ricevu tablon, kie ili montros ekzemple siajn afiŝojn, siajn informfoliojn, siajn eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile. Tie ili ankaŭ rajtus vendi aŭ senpage disdoni materialojn (evidente necesus tamen eviti konkurencon kun la libroservo): ne nepre nur esperantaĵojn, sed ankaŭ tipajn produktaĵojn aŭ manĝetaĵojn de la propra lando. Dume okazus neformala koncerto de Esperantaj kantistoj kaj grupoj. Tiel dum la vespero oni povus vagi de tablo al tablo, vidi kion oni faras en diversaj anguloj de la mondo, informiĝi pri novaj projektoj, babili kun la ekspoziciantoj, aŭskulti Esperantan muzikon, kaj espereble samtempe gustumeti naciajn specialaĵojn. La celo estus prezenti kiel eble plej vastan panoramon de la Esperanta agado; tial eĉ nealiĝintaj asocioj rajtus senpage partopreni. Eventuale tiu povus esti malfermita vespero, kiam ankaŭ la ekstera publiko rajtus eniri por viziti la ekspoziciojn kaj la libroservon.

Kaj por fini, mi revenos al mia ĉi-supra demando: se vi persone nun aranĝus la tut-unuan Esperanto-kongreson, kiel vi organizus la aferon? Ĉu ĝi okazus en luksa kongresejo aŭ malmultekoste en lernejo? Kion vi metus en la programon? Kion vi retenus el la tradicia programo, kion vi ŝanĝus, kion vi entute forigus? Sed ne rezervu tiujn pensojn por vi mem – sendu viajn ideojn al la revuo!

Lasta ŝanĝo:
2004-02-16
Adreso:
http://uea.org/revuo/2004/februaro/malferme.html