Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝorevuo esperanto › jarkolekto 2003 › aprilo

Revuo Esperanto

n-ro 1158 (4) - aprilo 2003

Enhavlisto kaj du rete legeblaj artikoloj

 

FRONTPAĜE: La 15-an de marto 2003, okaze de la nacia festo, estis instalita en la centro de Budapeŝto solene lumigita flosponto, simbolanta la Ponton al Eŭropa Unio. Hungaraj esperantistoj eluzis la solenaĵon por atentigi pri alia, lingva ponto al Eŭropa Unio: Esperanto (legu pli sur la p. 92). Foto: Olivér Haszpra




Vi trovos...

tiun ĉi numeron en viaj leterkestoj en malfacilaj momentoj. La homaro denove ne trovis komunan lingvon por solvi la konfliktojn kaj anstataŭ dialogo eksonis - la kanonoj. Sur nia eterne militanta planedo do denove furiozas milito kaj vualas niajn revojn pri frata interkompreniĝo kaj paco. Bv. pardoni al via redaktoro ke li ne povis ne doni iom da loko al ĉi tiu temo sur la oficialaj paĝoj de la politike neŭtrala organizo. Por almenaŭ iom forgesigi vin pri la terura realo, vi trovos legaĵojn ankaŭ pri pli ĝojigaj temoj: iniciatoj de niaj gejunuloj, aktivaĵoj de francaj esperantistoj sur parlamenta nivelo, E-pioniro sur la aŭstra du-eŭra monero, historio de nia lingvo en Afriko, nia Delegita Reto, Gotenburgo, novaj E-libroj kaj aranĝoj de esperantistoj tra la mondo...

Stano Marĉek

Lasta ŝanĝo:
2003-04-06
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/revuo_apr2003.html