Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › marto › malferme

Nia diligenta kolegaro

Doron Modan

Impresoj el volontula deĵorado en la CO de UEA

Doron ModanVolontuli por UEA en ties Centra Oficejo estis mia malnova revo. Antaŭ ses jaroj oni proponis al mi kandidatiĝi kiel TEJO-volontulo, sed min interesis la pli ĝenerala bildo pri nia asocio. Lastsomere mi sukcesis vojaĝi Roterdamon. Alveninte el Israelo, kie busoj ne subite eksplodas, kaj kie ĉe kafejoj ne staras gardistoj, mi komence trovis Roterdamon preskaŭ stranga… Sed al trankvila etoso oni ja alkutimiĝas rapide.

Mia rekta labordonanto kaj amiko estis Simo Milojević, kiu instrukciis min kiel kompili la komputilan katalogon de brokantaĵoj. Sed laboro en la CO neniel signifas fari unusolan aferon. Mi vizitadis la poŝtoficejon, portis librojn en la stokejon, enarkivigis, trovis petatajn informerojn en la biblioteko, eĉ verkis recenzon por Esperanto… Mia laboro ne estis unika. Ĉies laboro en la CO estas multfaceta, kaj oni volonte helpas unu la alian. Trevor liveras sian ekzemplon, helpante en krizaj horoj pri simplaj taskoj, kiuj certe ne estas parto de la direktora laboro.

Nekredeblan multegon eblis lerni dum la laboro, sed la spiriton de la movado eblis ekhavi dum la mitologiaj kafopaŭzoj je 10:30 kaj 16:00 (precize, neniam unu minuton antaŭe aŭ poste!). Dum la trinkado oni parolas pri ĉio ajn.

Sendube tiuj paŭzoj forte kontribuas al la hejma, harmonia etoso de la loko. La neoftaj okazoj kiam oni tuŝis la movadon en interparoloj, estis interesegaj. Per iom da imago, eblus similigi al si la rilatojn inter UEA kaj TEJO al klasikaj rilatoj de patro kaj filo: la filo postulas helpon de la patro, sed rifuzas aŭskulti liajn kondiĉojn kaj konsilojn. La rilatoj inter la Estraro kaj la CO estas kiel inter la klasikaj supera mastro kaj laboristoj. La mastro havas klarajn ideojn pri la laboro, sed senteblas la neceso, ke li eklernu la surlokajn faktojn, eĉ laborante kun la laboristoj dum kelkaj plenaj tagoj.

Dum miaj taskoj mi relernis pri kelkaj servoj de UEA, pri kiuj mi estis nur parte konscia. UEA ofertas bonegajn servojn, sed ĝi estas tro modesta. Ĉu multaj scias, ekzemple, ke la CO eldonas la revuojn Informilo Por Interlingvistoj kaj Familia Esperanto, interesegajn por preskaŭ ĉiu esperantisto (malgraŭ la neallogaj nomoj), sed tamen abonas ilin mirinde malmultaj? Ke kontraŭ fiksita monsumo eblas ricevi fotokopiojn el amaso da E-revuoj, eĉ raraj aŭ malnovegaj? Ke eblas aĉeti trezorajn brokantajn librojn, jam delonge elĉerpiĝintajn? Kaj eĉ, kioma procentaĵo el la membraro uzas sian UEA-konton kun ties avantaĝoj? Nu, ĉio ĉi aperas en la Jarlibro, sed oni devus aktive informi pri la servoj, precipe al neaktivaj membroj, kaj al nemembroj.

La fakto, ke la ŝildeto ĉe la enirejo al la centro de Esperantujo, indikanta Universala Esperanto-Asocio estas mirige eta, apenaŭ rimarkebla, aspektas simptomo pri la nedezirinda modesteco de UEA.

La domo mem estas jam preskaŭ kaduka. Konstruita en 1887, samjare kun Esperanto, ĝi suferas de problemoj.

Unu matenon mi ellitiĝis, trovante neniun en la oficejo. Atie kaj Katja estis elirintaj tra la fenestro sur la tegmenton, starantaj meze de basenego pro la nokta pluvo. Ĉar la akvo damaĝus la malnovajn murojn, dum du horoj ni triope forigis la akvon per balailoj. Elektraj problemoj endanĝerigas la ĉeestantojn en la domo. Cetere, tie estas enarkivigita la tuta historio de nia movado. Se troviĝus la necesa monrimedo, oni rapidege translokiĝus.

Malsame al la fizika stato de la domo, la homa materialo estas treege bonkvalita. Kleraj kaj amikemaj estas la oficistoj, kio ebligis interesajn konversaciojn kun ĉiuj el ili, pri multaj temoj. Sed dum laborhoroj mi neniam vidis oficiston ripozi eĉ por momento, ja laboro tro abundas. Fojfoje mi emis konsili al Trevor, Marvin, Katja, Nikola, Simo aŭ Ionel (fakte al kiu ne?) ke ili ne laboru tiom streĉe, sed mi sciis, ke se ili permesus al si ripozi, la laborstreĉo nur pliiĝus. Rob kaj Ina, kiuj memvole helpegas, ne sukcesas tamen solvi la problemon de troa farendaĵo. Pluraj oficistoj, precipe tiuj loĝantaj en, aŭ apud la Oficejo, laboras ĝis malfruaj horoj, multfoje nokte kaj semajnfine! En tia fervora etoso ankaŭ mi sentis ke estas kvazaŭ nature foje labori en nekutimaj horoj. Malgraŭ ĉiame maratona laboro, foje alvenis plendoj de membroj.

Vidante deproksime la klaran mankon de homforto, mi ne miris, kaj tamen mi ricevis impreson de tre glata laboro.

La oficistoj bone scias, ke mi korligiĝis al ili, kaj ke mi volonte revenos iam por vizito, ĉar mi trovis ĉe ili ĝuste tion, kion oni serĉas en tiaspeca laborejo: amikecon, seriozecon, malamatorecon, intelekton, kaj plej grave: laboremon. Danke al tiu diligenta kolegaro, fervoraj Eaktivuloj dise en la mondo sciu, ke ili ne estas solaj.

● foto: Gad Modan.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/marto/malferme.html