Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › marto › gotenburgo

Gotenburgo: la venonta UK-urbo

Göteborg (elparolu jeteborj) havas ĉ. 450 000 loĝantojn kaj estas la dua plej granda urbo de Svedio. Ĝi apartenas al la gubernio Västra Götaland (Okcidenta Gotio), kiu estas aree pli granda ol iuj eŭropaj ŝtatoj kaj havas ĉ. 2 milionojn da loĝantoj. La urbo havas diverslingvajn nomojn: svede Göteborg (la oficiala nomo), angle Gothenburg, france Gothembourg, hispane/itale/portugale Gotemburgo, latine Gotoburg(um), Esperante Gotenburgo.

La unuaj loĝlokoj en la regiono aperis antaŭ 10 000 jaroj. Tre longe poste formiĝis la tri regnoj Svedio, Norvegio kaj Danio, kaj la gotenburga areo troviĝis en limlando inter ili. (Danio kaj Norvegio konsistigis unu regnon de la 14-a jarcento ĝis 1814.) Antaŭ 1658 la provinco Bohuslän, norde de Gotenburgo, apartenis al Norvegio, kaj Halland, la provinco sude, estis parto de Danio. La sveda teritorio ĉe la marbordo estis nur kelkajn kilometrojn longa. Fortikaĵo tie estis tre valora, kaj teritorie kaj komerce.

Ekde la mezepoko troviĝis kelkaj "praurboj" de Gotenburgo en tiu regiono, unu post la alia: Lödöse, Nya Lödöse, Älvsborg.

Kio finis ilin estis la militoj inter Svedio kaj Danio-Norvegio, dum kiuj la praurboj estis forbruligitaj. En 1658 Svedio konkeris tiujn apudajn provincojn kaj Gotenburgo ektroviĝis en la mezo de la sveda okcidenta marbordo.

Gotenburgo mem fondiĝis en 1619 kaj ricevis siajn urbajn privilegiojn en 1621 de la reĝo Gustavo la II-a, Adolfo. Kelkaj fortikaĵoj kaj restaĵoj de la malnova urbomuro atestas pri la milita historio de Gotenburgo. La origina urbo okupis insulon ĉe la elfluejo de la rivero Göta Älv, kiu venas de la lagego Vänern.

Nederlandanoj kaj germanoj estis granda parto de la loĝantaro en la komenco.

Gotenburgo estas la plej granda havenurbo de Skandinavio; preskaŭ 1/3 el la komerco de Svedio kun la eksterlando iras tra la haveno de Gotenburgo. Ŝipfarejoj estis granda parto de la industriaro ĉi tie, ĝis la 1980-aj jaroj. Kelkaj mondfamaj industriaj entreprenoj havas siajn sidejon kaj originon en Gotenburgo: SKF (fabrikanto de globlagroj), Volvo (aŭtoj kaj kamionoj), kaj Hasselblad (fotiloj).

La 88-a UK

Ĝi estos la unua UK en Gotenburgo. Ĉi tie okazis unu skandinava E-kongreso (en 1918), du SAT-kongresoj (en 1928 kaj 1976) kaj unu postkongreso (de UK en Kopenhago en 1975). Sed ĝi estos la kvara UK en Svedio; la antaŭaj okazis en Stokholmo (1934 kaj 1980) kaj en Malmö (1948).

La kongresa kaj ekspozicia centro Svenska Mässan, kie okazos la plej multaj programeroj, troviĝas en la centro de la urbo, kelkcent metrojn de la ĉefa strato Kungsportsavenyn.

Ankaŭ la plej multaj hoteloj troviĝas en la centro, ofte je piedira distanco de la kongresejo. Gotenburgo ne havas metroon, sed efikan reton de tramoj kaj busoj.

Laŭ sia enhavo UK plejparte similos al antaŭaj UK-oj, sed estas antaŭviditaj kelkaj novigoj. LKK klopodos utiligi la nuntempajn informadikajn eblojn por komuniki parton de la programo ankaŭ al nekongresanoj en diversaj mondpartoj, al tiuj kiuj pro diversaj kaŭzoj ne povos ĉeesti en UK sed tamen havas aliron al Interreto.

Samsomere okazos kelkaj gravaj aranĝoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo: IJK en Lesjöfors, (UK,) kaj KEF en Helsingborg/Helsingör, unu post la alia. Okazos du antaŭkongresoj de UK, en Stokholmo kaj en sudorienta Svedio, kaj du postkongresoj, unu en Stokholmo kaj unu en la ferproduktanta parto de meza Svedio.

Post UK krome sekvos ILEI-konferenco en suda Svedio kaj blindula kongreso en Gotenburgo.

La Dua Bulteno (kun informoj pri ekskursoj, hoteloj, antaŭ- kaj postkongresoj k.a.) troviĝas en la TTT-ejo de UEA ĉe http://www.uea.org/kongresoj/ kaj ĝi kompreneble ankaŭ ekzistas en presita papera formo.

La gotenburga E-movado

En La Esperantisto (la unua E-gazeto) de februaro 1892 troviĝas notico pri la fondiĝo de Esperanto-klubo en Gotenburgo, "La Esperantistoj". Laŭ fondotempo ĝi estis la tria en Svedio kaj la 12-a en la mondo. En la adresaro de "La Esperantisto tiujare troviĝis 25 gotenburganoj. La klubo daŭris almenaŭ du jarojn. Sekvis ĝin aliaj mallongdaŭraj kluboj, fonditaj en 1897, 1907, 1909 kaj 1913, respektive. (Tiu de 1909 estis laborista E-klubo.) En 1918 okazis skandinava E-kongreso en Gotenburgo; unu el ĝiaj rezultoj estis nova E-societo en la urbo.

De tiam daŭre troviĝas E-movado en la urbo, plejofte pli ol unu klubo.

Multklubeco estas grava trajto de la gotenburga E-historio. En 1936 ekzistis 13 kluboj/grupoj en la urbo kaj ĝiaj antaŭlokoj. Iuj havis nur kelkajn membrojn, kontraste al ABF:s Esperantoklubb (fondita en 1929), kiu havis ĉ. 300 membrojn.

Post la dua mondmilito ekzistis en la urbo 8 E-kluboj. Ili malaperis unu post la alia, kaj nun troviĝas nur unu: Esperanto-Societo de Gotenburgo, fondita en 1956 (nun 77 membroj). Dum la jaroj 1892-1992 agadis en Gotenburgo 41 E-organizoj.

En la Urba Biblioteko de Gotenburgo troviĝas ĉirkaŭ 800 E-libroj. Tiu librokolekto estiĝis pro testamentaĵo de la esperantisto E. S. Nilsson. De 1979 fonduso aĉetadas librojn por la kolekto. Ili estas deponitaj en la urba biblioteko, laŭ speciala kontrakto, kaj oni povas prunti ilin samkiel oni pruntas aliajn librojn tie.

En Svedio kaj en ĉiuj nordiaj landoj eblas prunti librojn de tiu kolekto, per reto da urbaj kaj municipaj bibliotekoj, de Viborg en Finnlando al Rejkjaviko en Islando, de norda Norvegio al suda Danio kaj suda Svedio. Bedaŭrinde malmultaj utiligas tiun eblon; la librojn pruntas la lokaj esperantistoj kaj preskaŭ neniu alia. La plimulto de tiu kolekto troveblas per la katalogo de la urba biblioteko: http://www.stadsbiblioteket.goteborg.se (Bedaŭrinde nur svedlingve).

Bonvenon al Gotenburgo!

Christer Lörnemark

Celo de unu el la tuttagaj ekskursoj dum la 88-a UK en Svedio estos la kastelo Läckö, unu el la plej famaj barokaj kasteloj de Svedio, gajninto en arkitektura konkurso en 2001 pri la plej bela konstruaĵo de Svedio kaj situanta sur insulo en lago.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/marto/malferme.html