Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › majo › malferme

REPACIĜO

Malferme

Stano Marĉek

Stano MarchekEksilentis kanonoj en Irako. La kristana mondo nun festas Paskajn Festojn kaj en pluraj landoj oni ĵus spektis en televido la solenan papan benon Urbi et Orbi (Por la urbo kaj la mondo) en Esperanto. Oni povis vidi esperantistojn, kiuj sur la Placo de Sankta Petro denove manifestis la ekziston de Esperanto per okulfrapaj portafiŝoj.

La papo ripete alvokas al dialogo kaj repaciĝo de la kristana mondo kun ĉiuj eklezioj, al forigo de ĉiuj militoj.

Esperanto ekde sia naskiĝo portas en si idealojn ligitajn al la paco, justeco, egaleco, dialogo, interkompreni ĝo, kaj proponas al la mondo facilan kaj justan rimedon por efektivigi la malnovajn revojn de la homaro pri pli justa kaj paca mondo.

Estas tamen interese, ke kvankam esperantistoj unuflanke proponas al la homaro facilan kaj justan interkomprenilon, aliflanke ili ofte ne scias pace kunvivi inter si mem. La historio ja alportis plurajn “verdajn konfliktojn kaj skismojn” kaj la malkonkordo inter iuj verdaj pacbatalantoj ne volas finiĝi: ni ne scias interkonsenti pri la rolo de Lapenna, pri la uzo de nia alfabeto en interreto, pli ol strangaj estas la rilatoj inter la Esperanta Civito kaj UEA, la paco ne sukcesis forte enradikiĝi eĉ en UEA mem: aŭdiĝas kritikoj kaj disputoj, atakoj kaj ofendoj, spertaj kaj utilaj homoj demisias el siaj funkcioj, ekestas retaj diskutrondoj kaj retaj gazetoj, ne kontentaj pri la politiko kaj demokratio en nia universala asocio...

Miskomprenoj, konfliktoj kaj malpaco naskiĝas tie, kie mankas dialogo, toleremo, komprenemo, amikeco aŭ amo, takto, deco, reciproka estimo kaj fido, kie oni ne emas aŭskulti unu la alian, aŭ ne scias formeti antaŭjuĝojn aŭ bridi la propran egoismon. La lingvo mem verŝajne ne ludas en interhomaj rilatoj tre grandan rolon.

En retaj diskutejoj aŭdiĝas voĉoj ke al manko de diskutoj kontribuas ankaŭ nia revuo. Ke ĝi ne informas objektive, ke ĝi ne aperigas reagojn kaj sugestojn de la legantoj, ke ĝi ne informas pri tio, kio okazas en la Centra Oficejo.

Kie mankas diskutantoj, mankas la diskuto. Kaj se mankas la diskuto, aperas miskomprenoj. La redaktoro ne povas mem produkti tiajn diskutojn por kontentigi ies dezirojn (krom intervjuoj, kiuj ja ekzistas), sed povas eventuale elprovoki konstruan diskuton pri iuj temoj sur la revuaj paĝoj.

Mi do invitas la legantojn, kiuj volas diskuti en nia revuo pri aktualaj temoj, ke ili faru tion. Ni povas tiucele fondi rubrikon, ekz. kun la titolo REPACIĜO. Ni povas en ĝi diskuti pri konfliktoj, analizi ilin, serĉi la elirejojn. Ĝi tamen estu diskuto deca, konstrua, sen atakoj kaj ofendoj, konforma al la ĵurnalismaj principoj kaj etiko.

Tiuj kiuj venis al la novembra Malferma Tago, dediĉita al nia revuo, povis respondi la disdonitajn enketilojn, diskuti kun la redaktoro pri tio, kiel naskiĝas nia revuo kaj ricevi respondojn al multaj demandoj. La enketo donis interesajn rezultojn kaj elvokis sekvan paŝon: en la venonta, junia revuo, vi trovos novajn enketilojn, destinitajn al ĉiuj legantoj de la revuo. Post ilia reveno oni tre atente klasifikos ilin, faros statistikojn, esplorojn kaj eblajn korektojn en la strukturo de la revuo. Ĉiu el vi do povos esprimi sian opinion, indiki preferatajn aŭ nepreferatajn temojn, respektive proponi novajn temojn aŭ rubrikojn kaj tiel influi la venontajn enhavon kaj aspekton de via revuo.

Ne kredu ke via redaktoro ne emas aperigi interesajn leterojn aŭ ideojn. Tamen estas iom ĝene aperigi nur laŭdojn (tia estas la tendenco: al la redakcio oni skribas laŭdojn, dum kritiko aperas en - ofte fermitaj - retaj diskutrondoj).

La Papo (fakte pluraj eklezioj) proponas repaciĝon de ĉiuj eklezioj en la mondo. Ĉu ne estas tempo proponi, ke ankaŭ ni, esperantistoj, humile donu la manon unu al la alia kaj repaciĝu? Ke ni uzu la mirindan eltrovaĵon de Zamenhof por trovi la vojon unu al la alia kaj montri al la cetera mondo, ke ni havas kaj sukcese elprovis efikan rimedon por reciproka kaj paca interkompreniĝo, kiu elkondukos la homaron el la tenebro de eternaj miskomprenoj, konfliktoj kaj militoj?

Lasta ŝanĝo:
2003-05-22
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/majo/malferme.html