
Humphrey Tonkin
Ni
parolantoj de Esperanto foje pensas, ke demandoj pri lingva egaleco, lingva
diskriminacio, kaj lingvaj rajtoj estus facile respondataj, se oni uzus la Internacian
Lingvon en la internacia komunikado. La rajto je egala pritrakto senkonsidere
de la lingvo, kiun oni parolas, havas historion pli longan ol la Zamenhofa lingvo.
La koncepto de lingvaj rajtoj originis, almenaŭ en okcidentaj landoj, en la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj, precipe en aranĝoj por la klerigo de minoritatoj en minoritatlingvaj lernejoj, ekzemple en la Aŭstra Imperio; sed la postmilitaj internaciaj instrumentoj de la mezo de la dudeka jarcento firme starigis tiun koncepton, ekzemple pere de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 kaj ĝiaj du pli poste akceptitaj konvencioj (pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kaj pri civilaj kaj politikaj rajtoj). En la Esperanto-movado la demando pri lingvaj rajtoj jam delonge estas esplorata kaj notata, precipe en la lasta kvardeko da jaroj, unue pro nia interesiĝo pri egaleca pritrakto de lingvoj je la internacia nivelo, kaj due pro nia esplorado de analogiaj situacioj ene de unuopaj ŝtatoj.
Tiuj situacioj efektive estas tre komplikaj. Sub kiuj cirkonstancoj oni povas aserti, ke difinita homo havas rajton utiligi difinitan lingvon en difinitaj situacioj? Ĉu, ekzemple, ni havas rajton postuli, ke la ŝtato eduku niajn infanojn en nia denaska lingvo? Kaj ĉu samas la situacio se temas, unuflanke, pri forta lingva komunumo en difinita ŝtato (ni diru, la kataluna) aŭ, aliflanke, se temas pri familio de enmigrintoj, kiuj estas la solaj en la regiono, kiuj parolas iun lingvon de la propra patrolando? Ŝajne, la rajto estas limigita al certaj kazoj kaj ne al aliaj - sed kiel difini la diferencojn?
Kaj ĉu estas kazoj kie difinita individuo ne havas rajton al aliro al lernejoj kie oni uzas lian aŭ ŝian denaskan lingvon, sed ja havas rajton al aliro al kortumo? Se jes, ĉu al ĉiu kortumo, aŭ nur kriminala kortumo? Kaj ĉu nur se oni estas enloĝanto aŭ civitano de la koncerna lando, aŭ ankaŭ se oni estas eksterlandano trapase arestita? Ne estas tiel facile difini la limojn de la rajtoj, nek ilian rilaton al la leĝoj de la koncerna lando.
Foje ni esperantistoj argumentas, ke la diversaj ŝtatojmembroj de Unuiĝintaj Nacioj devus povi uzi la propran lingvon en la debatoj kaj aliaj oficialaj intertraktoj, aŭ almenaŭ, ke oni ne diskriminaciu favore al certaj lingvoj je la kosto de aliaj. Ĉu temas do pri ia rajto ne esti diskriminaciata? Ĉu entute oni povas difini rajtojn, kiuj etendiĝas ne nur al unuopuloj sed ankaŭ al kolektivoj? Facile povus okazi, ke en difinita ŝtato, por sekurigi la rajton de difinita minoritato (ekzemple al uzo de la propra lingvo en komerco aŭ en la publika vivo), oni malhelpus al unuopa nemembro de la koncerna minoritato ĝui siajn rajtojn kiel individuo. Se, kiel diras la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (26.3), Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj, ĉu tio inkluzivas elekton de la lingvo de instruado, ekzemple en la franclingva provinco Kebekio en la plejparte anglalingva Kanado?
Kaj kion fari se iu ŝtato estas tiel finance malforta, ke eĉ ne eblas liveri edukadon al ĉiu infano sub ajnaj cirkonstancoj? Kio nun pri lingvaj rajtoj? Tio estas la situacio en la landoj de Afriko kaj multaj aliaj mondopartoj - kaj foje ĝi povas ludi kiel motivo, aŭ preteksto, por ne fronti la problemon entute.
Kaj, ĉe la alia flanko de la medalo, kiujn respondecojn havas kolektivoj kaj individuoj sur la tereno de lingvaj rajtoj? Kiujn devojn havas ŝtatoj? Kaj, se oni devas iamaniere ekvilibrigi rimedojn kaj devojn, kiuj devoj gravas, kaj kiuj malpli gravas? Kaj ĉu ekzistas ia etiko de lingvouzo, ia lingva politiko de la individuo, kiu diktas la gamon de raciaj elektoj ĉe la individuo? Ĝis kiu grado ano de lingva minoritato, ekzemple, havas etikan devon aŭ respondecon konservi kaj utiligi sian lingvon? Ĉu tia respondeco etendiĝas ankaŭ al uzantoj de Esperanto?
Kiel esperantistoj, ni havas nian unikan pensan aliron al la demando pri lingvaj rajtoj kaj respondecoj, sed ne ĉiuj el ni komprenas iliajn subtilecojn kaj la historion de ilia pritrakto. Ni ankaŭ ne komprenas, nek plene esploris, niajn respondecojn kiel civitanoj kaj kiel membroj de tutmonda kolektivo. La celo de la ĉi-jara temo en la Universala Kongreso en Gotenburgo estas pliklarigi la demandon kaj esplori kiel ĝi aplikiĝas al niaj argumentoj por utiligo de la Internacia Lingvo Esperanto.