
Renato Corsetti
Karaj
esperantistoj, malgraŭ tio, ke tradiciaj funkciuloj de movadaj
organizaĵoj kiel mi emas koncentriĝi je la malfortaj flankoj de
nia situacio (membronombroj, abonoj je paperaj revuoj, ktp.) oni ne povas
ne rimarki ke daŭris en la jaro 2002-a la pliiĝo de la nombroj
de retaj komencantoj. Ne eblas citi difinitajn retajn kursojn en difinitaj
landoj, sed fakte ĉiuj tiaj kursoj havas centojn aŭ milojn da
novaj lernantoj. Mi humile konfesas, ke, kiam mi aranĝas tradician
ĉeestan kurson, mi havas problemojn atingi dekon da partoprenantoj,
kaj tial mia admiro al la produktantoj kaj funkciigantoj de la retaj kursoj
estas tre granda. Oni certe ne rajtas diri kaj rediri la konatan frazon:
La moderna junularo pensas nur pri dancado kaj amuziĝado kaj ne pretas
lerni novajn aferojn. Necesas nur, proponi ilin en la ĝusta maniero.
La kresko de intereso kaj entuziasmo pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj ekster Eŭropo daŭris. La partoprenantoj de la Universala Kongreso povis proprasperte rimarki kia povas esti Esperantomovado en Suda Ameriko: juna, brua kaj idealisma. Mi aldonu por vi etan informon laŭ la sama linio: en Afriko oni lanĉis kursojn por aparte varbi pli maljunajn homojn kaj eliri el la "pesto" de la troa juneco de la movado. En Azio, dum la jaro 2002-a, oni eksperimentis Esperanto-kongreson en mongola tendego, kaj vidis, ke ĝi funkcias.
Estas ankaŭ malgrandaj okazaĵoj, kiuj donis al mi la klaran senton, ke Esperanto havas tian forton, ke ĝi sukcesas superi la plej fortajn mondajn problemojn. Vi ĉiuj legis siatempe pri la heroaĵoj de esperantistoj de antaŭaj generacioj en militaj situacioj. Nun aŭskultu ĉi tion: islama esperantisto decidas pilgrimi al Mekko, Saŭda Arabujo. Temas pri la konata rita pilgrimado, kiun ĉiu pia islamano faras almenaŭ unu fojon dum la vivo. Tiu esperantisto kaŝas librojn pri Esperanto en kelkaj lingvoj en sian valizon, kaj li riskas tre drastajn sekvojn, se oni eventuale malkovros ilin, pro la malpermeso pri politika kaj alispeca propagandado dum la pilgrimado mem. Feliĉe li sukcesas trairi senprobleme la kontrolojn, kaj poste dum la tuta periodo riskas ankoraŭ eksterproporcie grandajn punojn, ĉar dum la tagaj paŭzoj li arigas kunpilgrimantojn kaj instruetas al ili pri kaj en Esperanto. Laŭ la sama pensolinio mi rimarkis kun miro kaj ĝojo la interŝanĝon de bondeziroj inter pakistanaj kaj barataj (hindujaj, se vi preferas) esperantistoj okaze de festo. Kiel vi scias Pakistano kaj Barato estas inter la landoj, kiuj plej malbone interrilatas nuntempe.
Ĉiukaze por malpravigi tiujn, kiuj daŭre diras al mi: Viaj mesaĝoj estas longaj kaj senkonkludaj!, mi venu nun al kelkaj pli konkretaj aferoj. Dum la pasinta jaro komencis funkcii la tiel nomata Komunikad-Centro en Bruselo (pli malfacilan nomon ni apenaŭ estus povintaj elpensi) de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu havas la subtenon de UEA. En tiu Centro ĉefe laboras Dafydd Ap Fergus (oni sisteme kaŝas de mi la elparolon de kimraj nomoj, por ke mi ne skribu ilin en komprenebla formo).
La ĵus finiĝinta jaro estis bona jaro por la movado Ĉu vi kredus, ke en kelkaj monatoj da laboro, baziĝante sur la ideo: la Esperanto-movado batalas kontraŭ lingvaj diskriminacioj, tial ni estas parolantoj de Esperanto, la Centro atingis sukcesojn, kiujn neniu el ni esperis, kiam ĝi estis starigita? Krom dekoj da artikoloj kaj informoj en pluraj ĵurnaloj, ĝi devigis la Eŭropan Komisionon (temas pri tiuj gesinjoroj en Bruselo, kiuj daŭre aperas en la televido, kaj kies mesaĝoj estas pli longaj kaj pli tedaj ol la miaj) agnoski, ke ĝi diskriminacias, kiam ĝi anoncas postenojn en Bruselo, al kiuj rajtas proponi sin nur denaskaj anglalingvanoj. Kompreneble tio estas nur la komenco de la batalo. Nun la Komisiono postulas nur kvazaŭdenaskajn konojn, ktp.
La Centro kaj EEU nun antaŭeniras al novaj bataloj kaj al novaj formoj de informado pri tio, ke lingva diskriminacio estas maljustaĵo. Ili komencas, danke al donacoj de malavaraj esperantistoj, aperigi anoncojn en gazetoj por rekte alparoli la koncernatajn politikistojn kaj la publikon. Mi estas tute konvinkita, ke tiu strategio de kunligado de Esperanto al konkretaj mondaj problemoj estas tio, kio donas al ni la rajton ekzisti kaj donas al la neesperantistoj la kialon por respekti nian laboron.
Mi havas tamen en la nuna momento du grandajn dolorojn, kaj kiam mi diras "mi", mi fakte volas diri "ni", la Esperanto-movado.
Ni devas sukcesi relanĉi la plijuniĝon de la movado ankaŭ en Eŭropo, ĉar pro la monda ekonomia situacio la riĉaj landoj kompreneble havas gravan signifon en nia laboro. Ni estas en ĉi tiu stranga situacio, en kiu multaj junaj homoj lernas Esperanton per la reto, sed apenaŭ iuj el ili iĝas aktivaj kaj organizataj movadanoj. Ni devas trovi la manieron alparoli ilin en formoj kompreneblaj por ili pri la neceso pli konkrete subteni la movadon pro ĝiaj potenciale mondotransforma rolo.
Ni devas sukcesi relanĉi la organizitan instruan agadon, la agadon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Kiel mi ofte diras ŝerce (kaj oni eĉ riproĉas tion al mi: La prezidanto de serioza organizaĵo ne ŝercas.) - la Esperanto-instruantoj estas la mankanta ĉenero inter homoj kaj esperantistoj.
Laboro pri tiuj du punktoj kaj pri amaso da aliaj punktoj atendas nin ĉiujn dum la jaro 2003-a, sed ni certe ne devas timi tiun laboron, precipe kiam ni rigardas la bonajn rezultojn de nia pasintjara laboro.