
Trevor Steele
2002 ne estis facila jaro por la CO en Roterdamo, ĉar pluraj novaj kolegoj devis lerni sian metion. Novuloj kutime faras erarojn, kaj ni ne estas esceptuloj tiurilate. La plej sentebla problemo ekster la oficejo estis la malfrua apero de la Jarlibro, sed tio certe ne ripetiĝos en 2003.
La komputilisto Joost Witteveen
modernigas la kontosistemon de UEA
Fakte la laborego modernigi nian komputilan sistemon, kiu kaŭzis la malfruiĝon de la Jarlibro, estas nun grandparte farita, kaj ni spertos la fruktojn ĉi-jare. Baldaŭ la homoj kun retaliro ricevos leteron de nia komputilisto Joost Witteveen, en kiu li petos konfirmon, ke oni volas ekspluati novan sistemon de rekta konsultado de la propra UEA-konto rete (neniu devos uzi la sistemon!). Joost petos vin konfirmi papere, ne rete, kaj subskribi.
Plua paŝo, kiu estos matura post kelkaj monatoj, permesos al vi eĉ rete fari transpagojn el via konto en aliajn. Pri tio, kaj pri la sekureco de la aranĝo, ni informos vin; kaj ni ripetu, ke neniu devas konsenti ekspluati la sistemon. Ni stumblis en 2002, kiam ni lanĉis la novan UEA-retadresaron sen antaŭa averto. Nun tamen ŝajnas, ke preskaŭ ĉiuj retantoj estas kontentaj uzi la novan sistemon: fakte, hodiaŭ 87 delegitoj, kiuj intertempe ŝanĝis sian iaman adreson, estas kontakteblaj nur per la UEA-adreso, se vi ne scias iliajn novajn adresojn el alia fonto. Ankoraŭ estas grupoj da retuzantoj, kiuj ne indikis sian deziron aliĝi al la UEA-kodaro; se vi estas inter tiuj, vi povas nun peti aliron.
Malgraŭ financaj problemoj la Brusela Komunikadcentro tre bone komencis sian agadon en 2002. Ĝis nun granda parto de tiu agado konsistis en reliefigo de la diskriminaciaj dunganoncoj aperantaj en EU-landoj, kiuj postulas, ke kandidatoj parolu la anglan denaske. Nia Centro faris tre specifajn demandojn al EU-instancoj, kiuj vole-nevole devis pritrakti la aferon, kaj ni foje ricevas demandojn de ĵurnalistoj kaj aliaj grupoj, kiuj aprobas nian agadon. Sendube tiu nova taktiko estas pli energia ol la tradicia; kaj povas esti, ke la epoko postulas pli rektan prezenton de nia celaro kaj malkaŝan reliefigon de nia programo kiel la sola, kiu povas liveri lingvan justecon kaj protekti aliajn lingvojn kontraŭ la hegemonio de la unusola. Dank’ al donacoj de japana mecenato nia agado en Eŭropo plivigliĝas.
Estas ja danĝero tro koncentriĝi pri la originala hejmkontinento de Esperanto, sed ŝajnas, ke ĝuste tie la agado estas aktuale plej promesoplena kaj la drivo al lingva hegemonio plej evidenta.
Alia grava elemento de la laboro de UEA estas eldonado. En 2002 aperis ĉe ni kiel Esperanto-Dokumento traduko de broŝuro, Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj de la neesperantista anglo Robert Phillipson. Aperis kvar libroj: Esperanta frazeologio de Sabine Fiedler; Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker; Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj; Saluton de Audrey Childs-Mee la sepan fojon, kaj du aliaj libroj estas finpretigataj. Ni aperigis ankaŭ la broŝuron Skizoj pri Esperanto en Afriko. Kun granda kontento ni mencias, ke librovendoj en 2002 atingis rekordon, valoron de preskaŭ EUR 150 000. Tiu rekordo estis konvena adiaŭa donaco de Simo Milojeviĉ, kiu – ni apenaŭ povas kredi – fakte forlasis nin fine de la pasinta jaro, post jardekoj da sindediĉo al UEA. Alia plano de la CO estas ĝisdatigi Bibliotekon Hodler, kio postulos multe da tempo, energio kaj scio; ni esperas lanĉi tion frue en 2003.
Tiu ĉi revuo Esperanto venas al vi el Slovakio, kie ĝi estas nun redaktata, presata kaj ekspedata. Tiu paŝo jam ŝparis konsiderindan sumon, kaj ni esperas, ke la politika kaj ekonomia evoluoj ne ŝanĝos tion. Kontakto, kiu celas unuavice junan legantaron, estas redaktata en Ukrainio kaj presata kaj ekspedata en Pollando.
Vi povas nun legi la revuon en la reto. Sendube tiu evoluo pliiĝos en la venontaj jaroj. Entute, la interreto pli kaj pli gravas en la funkciado de nia movado.
La UK en Fortalezo estis eble plej memorinda pro la unika brazila etoso. La bona financa rezulto estis kvazaŭ kroma beno, ĉar ekstereŭropaj kongresoj povas eĉ montri negativan saldon. (Tio klarigas, kial tiom da kongresoj okazas en Eŭropo.)
Ni esperas vidi milojn da samideanoj en Gotenburgo, Svedio, en julio-aŭgusto ĉi-jare.
Dum jaroj estas klare, ke la nuna sidejo en Roterdamo ne povas daŭre kontentigi niajn bezonojn. Aktuale ni aktive serĉas alia(j)n domo(j)n, kiu(j) povus esti aŭ en Roterdamo aŭ aliloke. La unua paŝo estis, ke makleristoj taksis la valoron de la nuna domo.
Daŭre estas tamen fundamenta problemo, kiu donas zorgojn: la konstanta falo de nia membraro. Fine de 2001 estis 6450, fine de 2002 estis 5700, do falo de 11,6%; kaj inter la junuloj la falo estis eĉ pli malbona. Ni cerbumas pri la kaŭzoj: ĉu estas nekontentigaj servoj el la CO? Ĉu la kotizoj estas tro altaj? Ĉu la monda lingva situacio senesperigas kelkajn? Ĉu ni spertas la saman fenomenon kiel preskaŭ ĉiuj similaj organizoj, ke homoj ne plu emas amase aliĝi al organizoj? Ni konsolas nin iom per la konstato, ke multaj homoj ja uzas nian lingvon en interreto sed ne aliĝas al lokaj aŭ landaj aŭ internaciaj grupoj. Sendube tiuj supozas, ke moderna individuisma homo ne plu bezonas ligojn ekster la komputila mondo. Eble ili ununivele pravas, sed certe UEA kaj la landaj asocioj bezonas ĉiujn eblajn membrojn.
Imagu, se la nombro tiel falus, ke ne plu eblus havi centran oficejon. Rapide la movado disfalus sur organiza nivelo, ne plu estus mondskalaj kongresoj, ne plu estus la libroservo kaj la jarlibro kaj la revuo, nia literaturo ŝrumpus. Ĉu retmesaĝoj vere povus anstataŭi la movadan strukturon, la vizaĝ-alviza ĝajn renkontiĝojn, kiuj tenas vivaj niajn lingvon kaj kulturon? Se vi konas ekstermovadan esperantiston, bonvolu diri al li/ŝi, ke eble li/ŝi povas vivi sen UEA sed UEA ne povas vivi sen li/ŝi!
La kotiza strukturo de UEA-membreco estas tia, ke baze la membroj en pli riĉaj landoj subvencias tiujn en malpli riĉaj.
Malgraŭ tiu helpo estas multaj Esperanto-parolantoj, kiuj malfacile povas pagi la nunajn kotizojn. Pri tio ni ofte cerbumas, kaj pri alternativaj manieroj financi nian agadon. Viaj ideoj pri tiaj temoj estas ĉiam bonvenaj.