Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto › jarkolekto 2003 › aprilo › esperanto en afriko

Esperanto en Afriko

Ĵus aperis Esperanto-traduko de nederlandlingva universitata diplomverkaĵo de Heidi Goes, belga afrikistino. Ĝia titolo estas: La Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento por Tanzanio kaj Togolando.

Heidi montras ke Esperanto en Afriko havas historion, kiu reiras ĝis preskaŭ la komenco de Esperanto. En tiu ĉi artikolo Hans Bakker kunplektas tiun prahistorion kun la periodo de post 1980, kiam UEA komencis doni multan atenton al tiu kontinento.

La nova danco

Esperanto en AfrikoTiuj kiuj sekvas la afrikan agadon, ekzemple abonante la retliston agado-en-afriko@yahoogroups.com, jam plurfoje renkontis la esprimon Nova danco. Ĝin eltrovis Gbeglo Koffi. Lian nomon nun preskaŭ ĉiu leganto konas. Ankaŭ lian vizaĝon, ĉar ĝi ilustris la ĉefartikolon en revuo Esperanto de februaro. En tiu numero aperis ankaŭ artikolo de Raoul Hounnake: La deka Togolanda, en kiu li skribis, ke la kongresa temo estis Nova danco. Ĝi esprimas ke la afrika agado devas ekde nun lerni novajn paŝojn. Finiĝis la epoko de malnova danco, kiu daŭris de 1980 ĝis 2002. Ĝi estis la epoko kiam eŭropanoj kune kun afrikanoj gvidadis la agadon de UEA en Afriko.

Pli malnova danco okazis en la jaroj 1960-1980, kaj ankoraŭ pli frua pratempo okazis de la aŭroro de la 20-a jarcento ĝis 1960, la jaro kiam Afriko komencis formale ekskoloniiĝi.

Pratempo

Revuo Esperanto de 1914 publikigis statistikon de UEA-membroj en resp. la jaroj 1913 kaj 1914: Alĝerio: 1/4; Egiptio: 8/29; Maroko: 2/6; Sudano: 0/1; Tunizio: 4/3; Okcidenta Afriko: 0/1; Suda Afriko: 10/44.

Evidente eŭropaj entuziasmuloj importis la lingvon al tiuj landoj. Iliaj rezultoj multe variis. Jam tiam la fenomeno ekzistis, ke pro vigla agado de unuopuloj ekflagras fajro kiu poste - estingiĝas.

Ekzemple, en Madagaskaro jam en 1901 aktivis du esperantistoj, unu franca kaj unu malagasa. En 1907 fondiĝis malagasa Esperanto-grupo kaj ankaŭ alia grupo en la 13-a regimento de la franca kolonia infanterio. Tiu lasta havis 30 membrojn. Dudek jarojn poste la statistiko nombras nur unu esperantiston kaj neniun klubon. Sparkoj fajrigis jen kaj jen la movadon, sed la amasevoluo de Esperanto en Eŭropo ne kuntrenis Afrikon.

La postkoloniaj jaroj 1960 - 1980

Grandaj nomoj en la movado de tiuj jaroj estis Tibor kaj Antonij Sekelj.

Precipe la aventuroj de Tibor Sekelj, esploristo kaj verkisto, estis sensaciaj.

Ankaŭ en Afriko

UEA eldonis en 1962 broŝuron de Tibor Sekelj The international language Esperanto, Common language for Africa, Common language for the world (La internacia lingvo Esperanto, komuna lingvo por Afriko, komuna lingvo por la mondo). Tiu broŝuro estas uzebla eĉ nun.

La 8-an de marto 1962 ok aventuremuloj gvidataj de Tibor Sekelj ekvojaĝis al Turkio, Sirio, Egiptio kaj pli suden. Tiu Karavano de amikeco celis longan vojon tra tuta Afriko, sed ĝi atingis sian finon en Dar-es-Salam (Tanzanio) en 1963. La celo de la karavano ne estis disvastigi Esperanton en Afriko. Sekelj vekis interesiĝon ĉe kleruloj ĉie kie li pasis, sed li ne organizis ilin. La Karavano de amikeco pasis sed ne lasis daŭran spuron.

En 1970 aperis alia nomo: Renato Corsetti. La juna Renato estis estrarano, eĉ prezidanto, de TEJO. En 1969 TEJO kongresis en Tyresö, Svedio, kie ĝi malfrue vekiĝis en la nova epoko de junulara protesto. Precipe Humphrey Tonkin vekis ĝin per inspira prelego.

Sekve de tio, TEJO lanĉis lavangon da agado kontraŭ kultura kaj lingva imperiismo. Tiu emancipada tasko koncernis ne nur Eŭropon sed ankaŭ Afrikon. Multaj el la tiutempaj entuziasmuloj, nun grizharaj kaj sulkvizaĝaj, restis ĝis nun fidelaj al UEA. Inter ili la verkanto de tiu ĉi artikolo. Rezistado kontraŭ kultura kaj lingva koloniismo estis lia ĉefa motivo por komenci afrikan karieron en 1980.

Esperanto en Afriko 1980 - 1990

En 1980 Renato Corsetti jam ne plu estis TEJO-membro. Li eniris la estraron de UEA kaj okupiĝis i.a. pri regiona agado. En la Universala Kongreso de Stokholmo, 1980, li siavice vekis en plenplena salonego grandan entuziasmon por agado en "regionoj": Latin- Ameriko, Afriko, Azio.

Kiel varbi lernantojn en Afriko? Simple! Lernantoj sin anoncis grandnombre. En Kenjo, Nino Vessella publikigis kelkajn anoncetojn en svahilaj gazetoj. Multaj komencis sekvi lian suahillingvan kurson. En okcidenta Afriko Germain Pirlot sisteme respondadis al tiuj afrikanoj kiuj serĉis korespond-amikojn per Jeune Afrique kaj Bingo.

Ne nur UEA estis aktivega. Ankaŭ SAT laboris siamaniere. Aperadis gazetoj, bultenoj, artikoloj. En 1987, la jaro kiam Esperanto fariĝis centjara, Hungara Esperanto-Asocio faris paŝon de historia graveco: ĝi invitis 13 afrikanojn al Budapeŝto por kvinsemajna Cseh-seminario.

De tie la grupo vojaĝis al la TEJO-kongreso en Krakovo kaj al la jubilea Universala Kongreso en Varsovio. Antaŭ miloj da aplaŭdantoj ili staris sur la podio - kiel apogeo de nova movado en Afriko. Multaj, multaj esperantistoj emocie bonvenigadis tiujn afrikajn fratojn. En unu movo Afriko okupis sian lokon en Esperantujo.

Esperanto en Afriko 1990 - 2000

Abundis la kursfinintoj en Afriko. Normale, kursfininto membriĝas en asocio, aliĝas al klubo, ekkorespondas, partoprenas kongresojn. En Afriko ne estas tiel. Neniu el la junaj finlernintoj havis la monon por tio. Sed - neniu problemo. La movado ne nur aplaŭdis sed ankaŭ donacis monon al Fondaĵo Afriko, komencis korespondadon, ĝemeligis klubojn, invitis afrikajn amikojn transmaren. Asocioj donacis membrecojn. Eldonistoj eldonis siariske libretojn. Bultenoj kaj gazetoj en Afriko kiel fungoj ekkreskis - kaj multaj kiel fungoj mortis. Kelkaj tamen restis aperantaj: Ondo da Vero, Inter Ni, La Afrika Reto. Ĝis hodiaŭ.

Varbado de novuloj tute ne estis problemo. La problemo troviĝis aliloke: kiel akcepti ilin? Kie trovi instruistojn? Kie trovi ĝemelajn klubojn? La malnova, ĉefe eŭropa esperantistaro devis mobilizi sin por akcepti la ondon de novaj lernantoj, kiuj foje miskomprenis kian utilon esperi de sia aliĝo.

En 1989 aperis broŝuro pri la strategio por la agado en Afriko. En revuo Esperanto de januaro 1990 ĝi aperis kiel granda artikolo. Se mi devas resumi ĝin per unu slogano, jen ĝi: En Afriko ni ne bezonas pli multajn sed pli bonajn esperantistojn. El la triopo Varbado, Instruado, Utiligado, la lasta estas la plej grava kaj malfacila, la dua estas grava kaj malfacila, kaj la unua estas facila kaj senutila se mankas la dua kaj tria.

Okazis Afrikaj Kongresoj en Togolando, Benino, Ganao, Tanzanio, kun cento da afrikaj kaj deko da aliaj partoprenantoj. Pro deficitoj tiaj kongresoj ne plu okazas post 1995, sed naciaj kongresoj plu okazadis: en Kongolando, Madagaskaro, Benino, Togolando. Pri la deka togolanda kongreso raportis revuo Esperanto de februaro 2003. Tiujn kongresojn subvenciis UEA.

Nova danco ekde 2002

En la lastaj jaroj okazis denove ŝanĝoj. La unua estis ke afrikanoj transprenis la plenan gvidadon de sia movado. Por tio naskiĝis en UEA Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo. En la Afrika Oficejo deĵoras Raoul Hounnake kaj Doumegnon Koffi, gvidate de Gbeglo Koffi. La dua ŝanĝo estas ke Afriko ne plu estas “io nova, io aparte bonveniginda”. La ondo de entuziasmo pasis, ankaŭ en la donacemo por la afrika movado.

Anstataŭ 20 000 eŭroj kiuj ĝis 1995 ĉiujare alvenadis al fondaĵo Afriko, nun alvenadas kelkaj miloj. Ne pli ol cento da fidelaj donacantoj kontribuas la plenan buĝeton. La sekvoj estas ke fine de 2002 ĉesis la papera eldonado de Ondo da Vero, la tutkontinenta gazeto kun 400 ricevantoj. La 36-a numero aperis nur en la reto. Ŝrumpis la subvencietoj al kluboj de $40 jare al maksimume $20. Kongresoj ne povos plu okazi kiel ĝis nun.

Afrika kapitalo

Por savi sian afrikan movadon, UEA kreis apartan konton Afrika Kapitalo. En ĝi kolektiĝis jam kelkaj dekmiloj da eŭroj, sed la celo estas kelkcentmiloj da eŭroj - tiom, kiom jam la azia movado sukcesis kolekti en sia Azia Kapitalo. La kapitalo estas netuŝebla. Nur la rento certigos la bazan funkciadon en Afriko, sendepende de la kapricoj de la konjunkturo. Ne nur donacoj, ankaŭ senrentaj pruntoj estas bonvenaj. Mecenato eĉ ne bezonas fizike verŝi sian monon al Roterdamo: ĝi povas resti en la konto de lia hejma banko, sed la rento fluos konstante al Afriko.

La homa kapitalo

Afrikaj esperantistoj ne sidas kaj atendas ĝis venos monhelpo. Ili entreprenas enspezigajn projektetojn, aŭ ili iel ajn pagas sian propran agadon.

Ekzemplo de projekto: klubo en Zambio komencis bredi kuniklojn kaj tiel sendependiĝas de subvencieto. Alia ekzemplo: instruisto en Kiliba, Kongolando, veturas per biciklo trifoje semajne 34 kilometrojn por instrui Esperanton en elementa kaj duagrada lernejoj en Uvira. Dum tiuj tagoj li ne havas enspezon por manĝi. Krome, la biciklo foje paneas. Tion li faradas jam dum du jaroj. - Kiu eŭropa esperantisto agas same?

Iuj afrikanoj skribis al mi: Esperanto ŝanĝis mian vivon. - Esperanto en Afriko havas fascinan historion. Ĝi enhavas miraklojn. Ĝi meritas nian ĉirkaŭbrakon.

Hans Bakker

Notoj:

1. La Esperanto-traduko de la nederlandlingva universitata diplomverkaĵo de Heidi Goes, belga afrikistino, estas trovebla en la retpaĝo de la tradukinto, Johan Derks: http://home.tiscali.nl/derks/. Ĝia titolo estas: La Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento por Tanzanio kaj Togolando. La nuna artikolo ĉerpas plurajn informojn el ĝi.

2. Revuo Orienta intencas publikigi similan artikolon pri tiu ĉi temo. Vi povas ĝin mendi ĉe: Japana Esperanto-Instituto, jei@mre.biglobe.ne.jp (Jarlibro de UEA 2002, p.204).

3. Informojn pri la afrika agado donas la TTT-ejo http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html, kaj pri la Afrika Oficejo http://www.dromadaire.com/esperantogo/ao.

4. En julio 2002 aperis informfolio Skizoj pri Esperanto en Afriko kaj en oktobro 2002 sekvis alia eldono: Skizoj -2. Kun plezuro mi sendos en koverto tiujn foliojn al mendantoj. Mia adreso: H. Bakker, Kastelenstraat 231, NL 1082 EG Amsterdam, Nederlando. Retadreso: hansbakker@raketnet.nl.

5. Kiu volas per la reto sekvi la evoluon, povas aliĝi al la retlisto, sendante malplenan mesaĝon al agado-en-afriko-subscribe@yahoogroups.com.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2003/aprilo/malferme.html