
Valentin Melnikov
Nun ĉiuj Esperanto-asocioj plendas pri malkresko de sia membraro. Certe, en la epoko de interreto homo povas praktiki Esperanton sen neceso ie membri kaj pagi kotizojn.
Tamen evidente, post la fino de elementaj kursoj nur tre malmultaj personoj restas aktivaj en la Esperanto-medio: bone se unu el 50. Oni diskutas, kiel plibonigi la situacion...
Paralele, kaj preskaŭ sen ligo kun tio daŭras la eterna diskuto inter raŭmistoj kaj finvenkistoj. Pleje bedaŭrindas, ke la diskutantoj nur tre svage imagas la esencon de la oponata koncepto - kaj iam eĉ de la propra. Aperas bizaraj fantazioj kaj reciprokaj akuzoj pri diversaj pekoj. Anstataŭ kune labori por la bono de Esperanto, oni disipas fortojn en interkvereloj. Mi ne pretendas je absoluta vero, sed ŝatus proksimiĝi al ĝi kune kun vi...
Se ignori la plej ekstremismajn dirojn, la finvenkistoj revas kaj strebas, ke Esperanto estu la dua lingvo por ĉiuj, rimedo por ĉiutaga interkompreno en diversaj sferoj de la vivo: por tio necesas vasta propagando kaj instruado. La raŭmistoj pledas por "interna" evoluo de la Esperanto-medio, evoluigo de diversaj lingvotavoloj, pliriĉigo de la kulturo ktp, sen granda atento al ekspansio. Kiu pravas en kondiĉoj de la nuna mondo, se konsideri la karakterojn kaj mondkonceptojn de la plimulto de ordinaraj homoj? Jen oni unuafoje legas/aŭdas pri Esperanto. Kutima (por ni) sortimento de asertoj, faktoj kaj fantazioj... Se la homo estas iom scivolema kaj havas iom da libera tempo, li/ŝi povas veni al elementa kurso, kaj - se ĉio bonordas - fini ĝin. Kaj kio poste? Uzi Esperanton kiel komunikilon kun renkontita alinaciano praktike ne eblas - nun por tio estas aplikata la (fuŝ)angla.
Ĝuste pro tio la plejparto de la publiko restas indiferenta al la tradiciaj propagandaj argumentoj. Necesas proponi diversajn variantojn de la lingvoaplikado: aliron al riĉa kulturo, eblon esprimi sin, fari sian vivon pli interesa kaj varia...
Jen la homo lernis bazojn de la lingvo. La kursgvidanto jam laboras kun nova grupo de lernantoj. La kursfininto restas sola kaj ne scias - kion li faru kun/per Esperanto... do post kelkaj monatoj senspure malaperas. Kaj ni tion ne rimarkas, okupitaj per propagando kaj elementa instruado kaj fiere raportantaj pri la kvanto de la kursanoj. Ĉio ripetiĝas, denove kaj denove.
Ĉu ne absurdo? Ankaŭ en la komerco ja validas la regulo ke malpli da energio bezonatas por konservi malnovan klienton, ol por varbi kaj konvinki novan...
Aliflanke, allogi tute "freŝan" homon al Esperanto multe pli facilas, ol tiun, kiu iam lernis ĝin kaj poste seniluziiĝis: tiu lasta ja diros, ke li jam scias la lingvon (eĉ se li ĝin reale jam forgesis) kaj "ne havas tempon" por aktive uzi ĝin. La kutimaj blufoj al li ne aplikeblas. Se konsideri, ke plejparto de la ordinaraj homoj tute indiferentas al tio, kio ne donas tujan profiton - do fuŝa propagando kaj instruado, samkiel malatento pri freŝaj novicoj treege malutilas, ĉar ili detruas la bazon, t.e. por ĉiam forpuŝas tiujn (ne multajn) homojn, kiuj en normalaj kondiĉoj povus iĝi bonaj esperantistoj.
La konkludo evidentas: apud saĝa propagando kaj elementa instruado necesas same serioze atenti la finintojn de elementaj kursoj, zorgi pri instruado en pluaj ŝtupoj. Bezonatas bonaj perfektigaj lernolibroj - kiel Paŝoj al plena posedo kaj Vojaĝo en Esperanto-lando; fidindaj fontoj de scioj kiel la iama Gvidlibro por supera ekzameno aŭ la ĵus aperinta Epitomo de esperantologio.
Tiaj libroj devas esti reeldonataj por esti ĉiam haveblaj por ĉiu deziranto. Homo, lerninta la bazon de Esperanto, havu la eblecon perfektiĝi kaj praktike apliki la lingvon en sfero interesa por li.
Por tio necesas ankaŭ pliriĉigi la Esperanto-kulturon kaj fari ĝin pli atingebla: ĉiu povu akiri klasikaĵojn kaj aliajn valorajn verkojn se ne libroforme, do almenaŭ rete.
Neesperantistoj fakte nenion scias pri nia kulturo - sed ankaŭ la scioj de multaj esperantistoj estas tute nesufiĉaj! Necesas plu evoluigi la lingvon, prepari terminarojn por tiuj agadsferoj, kie Esperanto dume ne uzatas. Tiel ni povos reteni la homojn kaj allogi novajn, do niaj vicoj poiomete kreskos, kaj per raŭmisma agado ni moviĝos al finvenkisma celo.
Kompreneble, la nepra kaj ĉefa kondiĉo por sukcesa funkciado de nia kulturo estas la stabileco de Esperanto: oni povu ĉiam libere percepti tion, kio estis kreita antaŭ jarcento(j). Bonvolu relegi la Zamenhofan Esenco kaj estonteco de la ideo pri la lingvo internacia - vi klare vidos, kial ajna principa reformo de Esperanto estus sensenca kaj povus nur malutili. Ni neglektu la reformmaniulojn (mi ne menciu nomojn, por ne fari reklamon por ili), kiuj simple pigris sufiĉe lerni Esperanton por tutlibera uzado (aŭ ne scipovas agordi sian komputilon por korekte uzi ĉapelitajn literojn) kaj tial vidas en ĝi neekzistantajn "malperfektaĵojn". Kial oni ne provas same draste reformi sian nacian lingvon? Same gravas distanciĝi de diversaj stranguloj, strebantaj alligi al Esperanto iun, kutime ekstremisman, (pseŭdo)religian aŭ politikan doktrinon aŭ simple frenezan obsedan ideon. Tiaj uloj ĉiam havas enorme multe da energio - kaj rezulte normalaj homoj ricevas la misan impreson, ke Esperanto estas tio, pri kio okupiĝas nur frenezuloj...
Ni ne ĉasu okazojn reklami Esperanton iel ajn sendepende de la rimedoj. Indas memori, ke skandala mencio de Esperanto povas allogi dekon da ekzaltuloj (kiuj baldaŭ malaperos, altirite de alia hobio), sed por ĉiam forpuŝi milojn da prudentuloj. Ni trankvile parolu pri Esperanto al seriozaj homoj, sed evitu skandalemajn kaj sensaci-avidajn ĵurnalistojn de certaj amaskomunikiloj. Iam necesas atendi, iam kapti momenton. Ekzemple: dank'al persona amikeco kun lingvistoj al mi bonŝancis aperigi ampleksan, informriĉan kaj favoran artikolon pri Esperanto en prestiĝa Porinfana enciklopedio, jam trifoje reeldonita kun eldonkvanto pli ol 150 mil. Ĉar la enciklopedio havas sufiĉe altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de "elituloj", havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn.
Mi tre esperas, ke dank' al tio post 10-20 jaroj Esperanto en Rusio estos pli favorata. Indas fari similon en aliaj landoj.
Ni ne disipu fortojn por agiti tiujn, kiuj tutegale nin ne komprenos (ekzemple, bruemajn naciismajn politikistojn). Indas konkeri plej progresemajn tavolojn: cento da interret-uzantoj pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol cento da dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri "sap-operoj". Oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo (kaj necesas ke ĝi ja vere estu tia!). Unuvorte, necesas krei pozitivan impreson pri Esperanto kaj pozitivan etoson en Esperanto-medio - ke homoj ne nur venu al ni, sed ŝatu resti kun ni. Ĉio ĉi ne eblas per pure finvenkismaj metodoj...
Mi estas realisto - do certas, ke mi ne ĝisvivos la finan venkon.
Tamen, ke tiu venko povu iam okazi, necesas prepari la grundon nun.