Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 oktobro › malferme

Revuo Esperanto

Malferme

Bonan Novan Jaron!

Renato Corsetti

Multaj civilizoj kaj multaj landoj havas siajn proprajn apartajn kalendarojn. Pro tio la jaro daŭre komenciĝas tra la jaro, se vi permesas la vort-ludon. Por kelkaj en januaro, por kelkaj en marto, kaj tiel plu. Krome en kelkaj lokoj, ekzemple en Eŭropo, estas alia komplikaĵo: la jaro oficiale komenciĝas en januaro, sed fakte ĝi komenciĝas en septembro. Post la ferioj, ĉiuj komencas relabori, la lernejoj remalfermiĝas kaj esperantistoj okupiĝas pri la "ago-tago". Tiuj estas la veraj signoj de la jar-komenciĝo.

Do, sojle de la nova jaro, mi estas devigata reveni al vi per kelkaj vortoj. Pasintjare ni ekhavis novan laborplanon, kaj ni komencis apliki ĝin. Ni havis ankaŭ kelkajn problemojn kaj ni klopodis solvi ilin.

Informado

Ni povas esti relative kontentaj. Aplikante la labor-planon ni atingis relative multajn aferojn pri informado. Nia reta informilaro superis sian krizon, kaj nun la paĝoj www.esperanto.net estas bela ekzemplo de kolekto de ĉio trovebla pri Esperanto (informoj nacilingvaj kaj kursoj) en kvardeko da lingvoj. Ne senkiale mi uzis en kelkaj retaj listoj la sloganon Paŝtu viajn neesperantistojn en www.esperanto.net. Multo estas ankoraŭ farinda pri www.uea.org, sed jam aperas ankaŭ www.abonu.com, kiu prezentas novan servon de UEA al la homoj, kiuj volas dissendi siajn gazetojn tra la reto kun fotoj kaj supersignoj. Ankaŭ nia papera informilaro superis sian krizon, kaj nun sufiĉas sendi mesaĝon al la Centra Oficejo, por ricevi almenaŭ unu ekzempleron de informilo, jam aperinta en multaj lingvoj, por multobligi kaj disdoni. Ni ne povas ne paroli pri la faroj de tiu oficejo en Bruselo kun malfacila nomo: Komunikad-Centro, kiu komencas vere komunikadi kaj aperigi artikolojn tra la mondo, ĉefe verkitajn de David Ferguson. Krome ĝi sukcesis "ataki" la Eŭropan Komisionon pro ĝia fundamenta manko de respekto al la lingvaj rajtoj de la eŭropanoj. Kaj ĝi ekkunlaboras kun kelkaj gravaj asocioj de defendantoj de naciaj lingvoj (interkrampe tiuj homoj ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj afiŝis la kutiman kompatan rideton, kiam oni parolis pri Esperanto).

Instruado

Ni ankaŭ akiris sukcesojn en la kampo instruado. Oni daŭre instruis Esperanton kaj la retaj kursoj plimultiĝis kaj la retaj lernantoj ĉiam pli multe aliĝis kaj lernis. Ni ne povas ne mencii la kursojn al indiĝenoj tra la mondo, kiuj lernis Esperanton kaj komencas apliki ĝin. Ni ne povas ne mencii la kursojn, per kiuj multaj sindediĉaj esperantistoj instruas komencantojn, ekzemple, en Afriko. Ni ne povas ne mencii la multajn esperantistojn, kiuj redaktas, enretigas kaj gvidas retajn kursojn.

Tamen, eble, ankoraŭ mankas io, mankas plena dediĉiteco flanke de multaj Esperanto-strukturoj al tio. Dum ĉi tiu nun komenciĝanta jaro, do, ni devas doni multe pli da atento al instruado. Ni devas listigi kaj organizi ĉiujn instruistojn kaj instruantojn, kiuj estas inter ni. Tiucele UEA home subtenos ILEI, la Ligon de la instruistoj.

Aparta mesaĝo por la Landaj Asocioj de UEA: karaj estraranoj de landaj asocioj, sen instruado ne ekzistas esperantistoj.

Bonvolu doni atenton al la instruistoj kaj instruantoj en via lando. Mi revas pri situacio, en kiu en difinita lando, ni diru Nepalo, la nepalaj instruistoj estas samtempe membroj de la Nepala Esperanto-Asocio kaj de ĝia "eduka sekcio", kaj ĝi samtempe estas ankaŭ la landa sekcio de ILEI.

Ni estas tiom malmultaj, ke ni nepre bezonas kunlabori preter la asociaj limoj (ne nur kun ILEI, sed ankaŭ kun TEJO kaj kun ĉiuj aliaj asocioj).

Plijuniĝo

Alia punkto, kiun mi ŝatas substreki estas plijuniĝo. Ĉiuj, kiuj estis en la Universala Kongreso en Fortalezo, Brazilo, povis vidi ke la problemoj de nekomunikado inter generacioj estas ĉefe problemo de la riĉa nordo de la mondo. La gejunuloj en Fortalezo estis forta vitamina kuracilo por la ceteraj kongresanoj (*vidu la foton frontpaĝe, rim. de la red.).

Kunlaboro inter homoj de ĉiuj generacioj eblas, kaj tio okazas ankaŭ en Afriko kaj en Azio. Mi esperas, ke en la nuna labor-jaro en ĉiuj landoj de Esperantujo oni sukcesos apliki la brazilan modelon, oni sukcesos teni firmajn kontaktojn preter la generacia limo.

Ankaŭ ĉi-kaze ni estas tro malmultaj por dividiĝi.

Por pli vasta komunumo

Unu el la du grandaj kampanjoj de UEA estos tiu, kiu havas la nomon Por pli vasta komunumo. Temas kaj pri la tradicia varbokampanjo kaj pri netradicia varbokampanjo. Oni ja klopodos retrovi ĉiujn esperantistojn kaj proponi al ili membriĝi. Sed oni same kontentos, se ili membriĝos nur en la loka klubo de Bulonjo-sur-Rejno aŭ se ili nur aliĝos al la ret-listo esperantistoj-insiste-neorganizitaj@Yahoogroups.com.

Ni provos enplekti ĉiujn landajn asociojn kaj lokajn klubojn por kunlabori pri ĉi tiu kuntenado de la tiel nomata "komunumo".

Fakte kiel prezidanto de la plej granda Esperanto-organizaĵo mi ankaŭ sentas ioman respondecon pri la funkciado de aliaj e s p e r a n t i s t a j asocioj, landaj, fakaj, retaj, finvenkismaj, malvenkismaj, sincere frenezaj aŭ malsincere seriozaj. Sed nek la estraro de UEA nek la Komitato povas garantii la bonan funkciadon de aliaj asocioj. La ebloj niaflankaj konsistas el servoj per diversaj materialoj kaj el foruma funkcio.

Pli modernaj servoj La netradicia parto de Por pli vasta komunumo konsistas el la ekapero de pli modernaj servoj. Temas ĉi-jare pri eksperimentado pri reta ricevado de la revuo por esperantistoj el difinitaj landoj.

Mi emfazas, ke temas ankoraŭ nur pri eksperimento kaj ke ĝi rilatas al nur parto de la esperantistaro, sed vi jam povas imagi, kio povus sekvi. Ankaŭ la komitato en Fortalezo subtenis la eksperimentajn klopodojn de la estraro por iel superi la obstinan kotizan baron.

Lingvaj Homaj Rajtoj

La dua kampanjo, la dua kruro sur kiu marŝos UEA, havos la nomon Lingvaj Homaj Rajtoj. Mi jam klarigis, pri kio temas en antaŭa artikolo, kaj do mi ne bezonas redetali la aferon.

Esence ni devas: * lerni mem, kio estas lingvaj problemoj en la vera mondo, en la unuopaj landoj (ankaŭ en niaj landoj) kaj internacie konvinkiĝi, ke Esperanto povas esti solvo por kelkaj el ili (ne por ĉiuj, ĉiam); * kompreni, ke ne estas ni, kiuj devas honti, sed tiuj, kiuj antaŭenportas viv-modelojn, kiuj neas la lingvajn rajtojn de la malpli fortaj; * Konvinkiĝi, ke niaj valoroj havas pli grandan validecon, ne laste ĉar ili estas parto de tiuj klopodoj, kiuj provas eviti la detruon de la mondo, al kiu la homaro marŝas senkonscie. Tio eble sonas bele, sed estas malfacile realigebla. Tamen, ne tute, se vi kunlaboros.

* La landaj asocioj reagu al la alvokoj de la Brusela Komunikad- Centro.

- Ili liveru bonkvalitajn tradukojn de porgazetaraj artikoloj.

- Ili sendu nomojn kaj (ret)adresojn de landaj ĵurnaloj.

- Ili sendu nomojn kaj (ret)adresojn de ĵurnalistoj.

* La landaj asocioj organizu studseminariojn pri lingvaj rajtoj. Ili organizu grupon da membroj kiuj altnivele traduku en siajn naciajn lingvojn la informilojn de UEA.

* La landaj asocioj komisiu estraranon por planado enlanda kaj faka (la respondeculo sin anoncu per malplena mesaĝo ĉe al-lingva-demokratio-subscribe@yahoogroups.com. Li/ŝi tiel aliĝas al la rondo de plenumantoj de la labor-plano, kion, kompreneble, li povas fari ankaŭ per normala letero al UEA.) * Individuoj kiuj interesiĝas retu al laborplano@esperanto.se.

Ili povas informi pri realigoj de la loka, landa aŭ faka asocio en kiu ili partoprenas. Ili faru tion ankaŭ papere per letero al la kutima adreso de UEA.

Ne diru, ke ni ne povas realigi nian labor-planon kaj ĉefe ĉi tiun lastan punkton pri "Lingvaj Homaj Rajtoj", ĉar ni ekzistas por plibonigi la mondon ne por ni mem, kiel Zamenhof daŭre memorigis al siaj samtempuloj. Ĉu la mondo nun estas pli bona ol tiu de la tempoj de Zamenhof? Eble jes, eble ne, sed ĝi certe bezonas niajn idealojn. Ni provu daŭre labori je la nivelo de Zamenhof.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/oktobro/malferme.html