La titolo de tiu ĉi artikolo povas esti komprenata diversmaniere. Fakte, la jaro 2002 povus signifi por TEJO aparte gravan jaron! La situacio de la tutmonda junulara Esperanto-movado estis dum la lastaj jaroj parte pliboniĝanta: abundis aranĝoj por gejunuloj - ĉiam pli ankaŭ ekster Eŭropo, praktike la daŭra centro de la movado - kaj per interreto eblis multe pli facile komuniki ol antaŭe. Kontaktoj kun aliaj junularaj organizoj estis tenataj kaj TEJO gajnis certan pozitivan reputacion en diversaj junularaj forumoj, kiuj gravas ĉar ili ebligas al la junaj esperantistoj prezenti sin kaj la lingvan problemon.
Tamen, oni aliflanke devas konfesi ke vera progresigo de la junulara Esperanto-movado ne okazis. La situacio, kiun alfrontis pluraj TEJO-estraroj en la naŭdekaj jaroj, estis granda manko pri kelkaj ŝlosilaj kriterioj. Nome, por progresiga laboro mankis ĉefe kontinueco kaj (kiel ofte) sufiĉaj financaj rimedoj. La unua problemo, kontinueco, estas aparte malfacila por junulara organizo kies aktivuloj havas kutime ankoraŭ amason da aliaj aferoj por priokupiĝi ol nur aktivado, kiel ekz. studado aŭ eklaborado. Krome, juneco bedaŭrinde ne estas eterna fenomeno tiel ke post la trideka naskiĝtago la adiaŭa de TEJO-aktiviĝo proksimas (se ĝi ne jam antaŭe estis atingata). Sed plie, la fakto ke TEJO estas praktike reprezentita en la Centra Oficejo de ambaŭ (UEA kaj TEJO) per nur unu volontulo, kiu restas nur esceptokaze pli ol unu jaron, forte malhelpas al kontinueco.
TEJO do praktike dependas de la libera tempo de siaj aktivuloj - rigardante la eblojn kiujn povas utiligi junulara organizo hodiaŭ, tio estas absolute malsufiĉa! La strukturo permesas tial nur vivteni TEJO-n kaj realigi tre modestan agadon ĉar ĉiu aktivulo, de estrarano ĝis komisiito estas tro okupita per administraĵoj! Tiel kompreneble ne eblas solvi la duan menciitan problemon, nome la mankon de financaj rimedoj. Estas hodiaŭ relative facile por junulara organizo akiri subvenciojn, sed bezonatas regula kontaktado kun la diversaj instancoj, ĝuste afero kiu ne realigeblas kiam mankas kontinueco!
La konsekvenco estas ĉefe stagnado de la agado de TEJO dum la lastaj jaroj, kio estas aparte tristiga rigardante la eblojn kiujn oni povus uzi se... Interalie konsekvenco de la stagnanta agado de TEJO estas ankaŭ malproksimiĝo de la Landaj kaj Fakaj Sekcioj. La Sekcioj de TEJO intertempe - tiel evidentiĝas denove kaj denove en konversacioj kun aktivuloj - ne plu vidas esencan kialon membri en TEJO: TEJO alportas nenion konkretan al la agado de siaj Sekcioj tiel ke tiuj realigas sian agadon memstare kaj ligite en diversaj regionaj cirkloj - aŭ neligite, laborante por si mem.
La TEJO-estraro kiu ekoficis lastsomere, provas solvi la problemojn paŝon post paŝo: certe ne eblas solvi ĉion samtempe kaj ankaŭ ne ene de la du jaroj de la oficperiodo! La plej urĝa afero estas momente la solvo de la kontinueco-problemo. La TEJO-estraro bezonas finfine tion, pri kies neceso la komitato de UEA jam plurfoje konsentis, nome propran oficiston en la Centra Oficejo, homon kiu transprenas la esencajn administrajn taskojn, estas alparolulo por Sekcioj, aliaj organizoj kaj subvencidonantoj. Ni kredas ke la ekzisto de tia oficisto povas signife senŝarĝigi la aktivularon kaj finfine alporti la bezonatan kontinuecon!
Ankaŭ la financan problemon ni volas provi eksolvi kaj feliĉe la situacio estas momente favora ĉar la junularo ricevas lastatempe apartan atenton, eksplicite en la laborplano de UEA.
Pri ambaŭ problemaroj okazis jam intensaj diskutoj kun la UEA-estraro. Kvankam ankoraŭ ne estas konkretaj rezultoj, TEJO kredas ke subteno flanke de UEA estus inda investo ĉar la momenta agado same kiel alcelota agado kongruas tre bone kun la laborplano de UEA kaj ĝiaj agadkampoj informado, instruado kaj utiligado. Tamen, dum TEJO principe pretas fari ankoraŭ pli en tiuj direktoj, momente ankoraŭ mankas la financaj kaj homfortaj rimedoj. Ni en TEJO estas tiom realismaj ke ni ne provas lanĉi plian agadon ol nuntempe ĉar finfine, pro trookupiteco de la aktivularo, la tuta agado suferus.
La solvo de la trie menciita problemo, nome la malproksimiĝo de TEJO-Sekcioj, postulos malpli da financaj rimedoj - sed necesas konsciigi la diversajn erojn de tiu ĉi junulara movado ke en la momento ĝi fakte ne estas junulara movado sed multaj diversaj movadoj - el kiuj multaj eble eĉ forgesis siajn originajn celojn dum Bambumado...
TEJO devas retrovi sian komunan identecon, denove vortumi siajn komunajn celojn kaj tiam traduki tiujn celojn al agado. Sonas facile, sed verŝajne tio postulos multe da diskutoj kun multaj gravuloj de la movado, multe da retmesaĝoj kaj gazetartikoloj skribitaj... Ni kredas ke indas. Tial ni antaŭlonge diris: Ek al labor'!
Holger Boos
Holger.Boos@gmx.de