Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 majo › unu tago

Revuo Esperanto

Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo

Trevor SteeleTrevor Steele

Kion oni faras en la CO? Antaŭ ol veni ĉi tien, mi mem foje demandis min pri tio, kaj ne mankis negativaj onidiroj: ke la laboro "stagnas", ke la oficistoj ricevas altajn, ne vere meritatajn salajrojn, ke estus pli bone havi ĉenon da oficejetoj funkciigataj de senpagaj aktivuloj, ke la CO estas parto de nedemokratia strukturo... Dum mi mem estas nove alveninta - la taskoj ankoraŭ ne iĝis rutinaj - sed ne plu tute nova, mi provos informi vin pri la funkciado de via oficejo. La titolo de la artikolo estas duonŝerco: la vivo de Ivan Denisoviĉ estas tia, ke unu tago similis ĉiujn aliajn. Ĉi tie la sola certeco estas, ke neniu tago similas alian. Almenaŭ la laboro de la ĝenerala direktoro estas tia, ke neniam oni povas diri al si: hodiaŭ mi faros tion kaj tion kaj tion ĉi.

Senescepte la konturoj de la tago ŝanĝiĝas pro vizitoj, pro neatenditaj telefon- aŭ retmesaĝoj, pro urĝaj petoj de ie en la mondo aŭ pro alispecaj bezonoj. Sed mi provu doni ideon pri la tutteama laboro hodiaŭ, frue en aprilo 2002.

Simo
Simo

Sur la teretaĝo laboras Simo, nia libroservisto. Kiom da mendoj li plenumos hodiaŭ, mi ne scias (kaj la poŝto ankoraŭ ne venis), sed probable estos almenaŭ deko da ili. Ĉiu "plenumo" estas en si mem serio da taskoj: foje necesas kontroli, ĉu la mendinto havas sufiĉe da mono en sia konto, kaj se ne, ĉu tamen sendi (UEA ne estas profitcela entrepreno, sed ĝi havas sian limigitan buĝeton!).

Sekvas pakado (foje temas pri granda stako da libroj), afrankado, ekspedado, fakturado kaj registrado de ĉiu vendo, ĉar iam necesos remendi, se nia stoko (preskaŭ) elĉerpiĝos. Sed ne per tio finiĝas la laboro de libroservisto. Li peras la abonojn de multaj ne-UEA-periodaĵoj, kaj estas li, kiu registras kaj komentas la rubrikon Laste aperis en la revuo. La plej postula tasko de Simo estas la libroservo ĉe UK ; necesas decidi kiajn kaj kiom da libroj kunporti kaj aranĝi transporton, kaj la pakado, ekspedado kaj malpakado vere estas fizike peza laboro (kompare kun tio, la laboro pri la Malfermaj Tagoj estas relative facila). Kaj Simo, kun siaj multaj jaroj da laboro en la oficejo, estas valora informfonto por la nova, nesperta direktoro.

 

Clay
Clay

Pardonu, mi devis interrompi la skribadon de tiu ĉi artikolo por respondi al diversaj telefonvokoj (temis pri la nova komunikadcentro en Bruselo, pri subvencio de TEJO, pri monhelpo al afrika viktimo de vulkanerupcio, kaj pri dungo de nova purigistino). Mi ne listigis ĉiujn laborojn de Simo, sed ni iru pluen laŭ la teretaĝo al Clay, kiu hodiaŭ ĉefe pritraktas aliĝojn kaj mendojn rilate al la UK en Fortalezo. Li devas fari tion tre zorge, kaj li komparas ĉiun adreson alvenintan kun la registroj en nia adresaro (ne ĉiam homoj skribas sian nomon klare). Se Clay ne laboras pri kongresaferoj, li helpas Marvin, nian kasiston, kies taskaro vere estas senlima, aŭ li (Clay) okupiĝas pri etiketado aŭ portas niajn sendaĵojn al la poŝtoficejo. Foje mi sendas Clay aĉeti ion en la urbo, kaj tion li faras kun la kutima rapideco kaj efikeco.

 

Roy

Fine de la sama koridoro estas la nuna regno de nia "makintoŝulo" Roy. Lia tago komenciĝas per forfiltrado de la multaj "spamaĵoj" el nia retmesaĝaro kaj sendado de la utilaj mesaĝoj al la koncernatoj; tiujn li ankaŭ endosierigas kaj printas laŭ neceso. Ĉar Roy laboras nur per makintoŝaj aparatoj, oni ĉiam vokas lin, se estas problemo pri alia makintoŝ-komputilo, kaj tiaj laŭokazaj taskoj povas postuli multe da tempo. Lia ĉefa laboro tamen estas la enpaĝigo de ĉiuj produktoj de UEA, ĉu temas pri libroj, dokumentoj aŭ informfolioj. Roy ankaŭ heredis la redaktadon de la rubriko Navige en la revuo. Li petas legantojn, kiuj scias pri nove aperintaj aŭ ĝisdatigitaj esperantaĵoj en la reto, kontakti lin ĉe navige@co.uea.org. Alia tasko de Roy estas prizorgi la tradukadon de Ĝisdate pri Esperanto en naciajn lingvojn.

 

Atie
Atie

Se la telefono tintas (kaj kiam ĝi ne tintas !?), kutime estas nia sekretariino Atie, kiu respondas. Estas Atie, kiu plej ofte akceptas vizitantojn. Sed ŝia laboro temas pri multo alia: estas Atie, kiu daŭre aktualigas nian adresaron, registrante ankaŭ membrokategoriojn. Kaj se vi sendas malnovstilan "limakpoŝtaĵon" al ni, Atie unue ĝin malfermas kaj pludirektas al la koncerna oficisto; aldone, Atie sendas amason da leteroj, "postsendas" mankantajn revuojn, kaj foje tradukas nederlanden niajn oficialajn leterojn. Ĵus mi rememoris, ke estas tempo sendi revarb-leteron al kelkaj centoj da pasintjaraj membroj: mi tajpos, kaj poste Atie transprenos la adresadon kaj ekspedon.

En la sama ĉambro kiel Atie estas Cindrulino, kiu volontulas dum kelka tempo. Jam ŝi liberigis Atie de la kuirejaj taskoj, helpas Marvin, nian troŝarĝatan kasiston, kaj krome plenumas la gravan taskon kanali inter la CO kaj nia diligenta redaktisto Stano. Ŝi sendas al li nekrologojn kaj ĝeneralajn informojn, serĉas recenzontojn de libroj, laŭnecese kontaktas malfruantajn "recenzuntojn", sendas aŭtorajn ekzemplerojn de la revuo. Krome ŝi zorgas, ke estu ekzemple sufiĉe da papero, dosierujoj, ktp. en la diversaj ĉambroj.

 

Marvin

Sur la sama etaĝo estas la ĉambro de Marvin, ĝangalo de nigraj dosierujoj, kaj li senhezite scias, kie trovi kion. Marvin administras nian monon, kaj kutime iras hejmen eĉ pli malfrue vespere ol la kolegoj. Eksterulo apenaŭ komprenus lian taskaron, kaj malgraŭ helpo de Ina, kiu venas unu tagon semajne, de Clay kaj de Cindrulino, li estas daŭre sub peza ŝarĝo. Kiel direktoro mi devas havi klarajn ideojn almenaŭ pri la konturoj de niaj financoj, kaj Marvin ĉiam pacience klarigas al mi, kiam mi iras serĉi informojn, sed sendube estas momentoj, kiam li preferus, ke mi iru al la diablo kaj lasu lin ataki la monton da paperoj sur lia tablo.

 

Joost

Ni supreniru en la ĉambron de la plej nova oficisto Joost. Ni dungis lin unuavice por konverti nian komputilsistemon. Jam ni multe profitis de lia laboro; ekzemple, ni estas ĉiuj daŭre ligitaj al la reto, kaj iom post iom la kelkdekjara datenaro estas konvertata en pli facile uzeblan formon. Joost transprenas iom post iom aliajn taskojn: li aĉetas niajn oficejajn ilojn, li kontrolas la fakturojn de telefono, fakso, ktp., kaj nun li ekredaktas kun mi la Jarlibron, unu el la bazaj tekstoj de nia ekzisto kiel esperantistoj.

 

Francisco
Francisco

En la apuda ĉambro laboras Francisco, kiu fakte baldaŭ forlasos nin. Sed li ĵetas sin en sian lastan taskon, ilustradon de la libro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-Lando. Francisco estas artisto siakampa, kaj lia temperamento postulas, ke lia laboro estu altkvalita. En antaŭaj jaroj li redaktis Kontakton, ilustris ĉi tiun revuon kaj multajn librojn eldonitajn de UEA, kaj faris tutan galerion da fotoj, kiuj longe utilos al ni.

 

Rob
Rob

Kelkajn fojojn semajne venas Rob Moerbeek, la aglo-okula. Rob estas profesinivela provlegisto, fervora amanto de niaj lingvo kaj literaturo, ĝismorta malamiko de preseraroj. Krome li enarĥivigas niajn revuojn, leterojn, bildojn, fotojn, ktp., kio povus okupi lin plentempe. Se mi volas trovi obskuran revueton el la 1950-aj jaroj, mi turnas min al Rob; se mi volas scii la ekzaktajn vortojn de iu citaĵo, li trovos ilin por mi.

Nikola
Nikola

Preskaŭ lastaloke mi mencias Nikola nur pro tio, ke ni ĵus atingis lian angulon de la oficejo. Dum multaj jaroj Nikola estas la ĉefa respondeculo pri kongresoj, alia centra parto de nia esperantista vivo. Lia laboro devigas multe da vojaĝado (ne ĉiam plezuro!), multe da kontaktoj kun urboj, kiuj volas okazigi UK, kun LKK-oj, kun kongresejoj, kun flugkompanioj, kun hoteloj; kaj ankaŭ li pasigas multe da horoj cerbumante pri buĝetoj kaj pri mil ŝajne malpli gravaj detaloj de kongresa organizado.

Ju pli sukcese Nikola laboras, des malpli ni scias pri tiu laboro!

 

Krichjo
Kriĉjo

Tute supre laboras Kriĉjo, nia TEJO-oficisto. Li baze servas kiel ligo inter la TEJO-estraro kaj la CO. Inter liaj ĉefaj taskoj estas fari subvencipetojn por nia junulara movado, kaj li prizorgas la adresaron, arĥivojn kaj eksterajn rilatojn de TEJO. Kiam li ne okupiĝas pri TEJO-aferoj, li estas "portisto" de la CO.

Mi bezonis du tagojn por verki tiujn ĉi liniojn. Kvankam mi esperis fari la artikolon en unu-du horoj, venis daŭre urĝaj taskoj. Kaj mi servas kiel peranto inter nia same diligenta estraro kaj la oficistoj, mia plej grava tasko. Malgraŭ mia okupiteco mi ne perdis la senton, ke estas privilegio labori en la centro de nia unika organizo.

Ĉiutage ni havas kontakton kun ĉiuj kontinentoj. Ni estas ja pioniroj, nenie ni vivas grandnombre, sed ni jam rajtas diri, ke ni estas la portantoj de internaciaj lingvo kaj ideoj. Antaŭ nelonge mi intervjuiĝis en la laborministerio. La oficistoj tie havas taskon: protekti la laborkondiĉojn de nederlandaj kaj eŭropuniaj homoj. Sendube ili faras sian taskon diligente kaj efike, sed mi konstatis, ke en ilia mondo plej gravas pasportoj kaj ŝtatanecoj.

Ni esperantistoj apenaŭ konscias pri ies ŝtataneco, niaj juĝkategorioj estas tute aliaj. Nia bela naiveco pri tiuj paperaj diferencoj fariĝu tutmonda. La semoj de nia arbo kresku! Tiu planto estas ankoraŭ eta kaj protektenda, kaj ni ĉiuj celas ĝin kreskigi.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/majo/unutago.html