Nun,
estante iom pli rezonema, mi komprenas ke jes, ŝi estis lerta, kuraĝa,
multe trejniĝis, sed ŝi povis atingi sian gloron nur dank' al
la kolegoj kiuj subtenis ŝin! Ju pli sube, des pli gravaj kaj esencaj
por la bona efektivigo de la spektaklo.
Same estas, laŭ mi, pri nia movado. La pinto, la estraro, estas la plej videbla parto de la tuta konstruaĵo, sed ĝi povas iri ĉiam pli alten nur se la bazo, la landaj asocioj, la lokaj kluboj, la unuopuloj estas "solidaj".
Flankelasante poeziajn metaforojn, mi simple volas substreki la gravecon de ĉiu individuo kaj de ĝia poresperanta kaj peresperanta agado. Sed gravas ankaŭ ke ni ne laboru izolite, gravas kunigi la fortojn por dividi la laboron, por kuraĝigi unu la alian, por esti pli videblaj al la ekstera mondo.
Ekzemplo povas esti la paska manifestacio en Romo, sur la placo Sankta Petro. Itala esperantisto, membro de IKUE, pensis ke estus bele, se, okaze de la esperantlingvaj paskaj bondeziroj de la Papo, estus en la placo videbla grupo.
Li lanĉis la ideon rete kaj aliaj akceptis la inviton, kaj en la internacia televida elsendo de la okazaĵo bone videblis la grupo kaj la vorto Esperanto.
Pro tio estas nedubeble ke la bazo de UEA estas la landaj asocioj (kiuj siavice baziĝas sur la lokaj grupoj). Ju pli estas ili agemaj, fortaj, avangardaj, des pli la tuta movado pliforti ĝas.
Sed ... ĉu vere ni konas la landajn asociojn? La 60 aliĝ- intajn al UEA, kaj la aliajn ankoraŭ ne aliĝintajn? Al tiu ĉi demando mi devis bedaŭrinde respondi: ne tute (kio estas tamen io alia ol tute ne!) kaj pro tio mi komencis virtualan vojaĝon tra ĉiuj landaj asocioj per enketilo.
Mi malkovris, ke la plej novaj, la plej - laŭ supraĵa ŝajno - malfortaj, estas tiuj kiuj plej entuziasme reagis al mia alvoko, dum la historiaj solidaj landaj movadoj ne sentis la bezonon ĝis nun malfermi siajn pordojn por sin montri de interne. Iuj kuriozaĵoj? En iu lando estas eĉ telefona servo por lernantoj de Esperanto, kiuj havas urĝajn gramatikajn bezonojn; en alia ekzistas kvar diversnivelaj korespondaj kursoj; kaj krome mi malkovris ke niaj membrostatistikoj estas tre teoriaj, ĉar iuj landaj ascoioj pagas la asocian membrecon por cento da homoj, dum tie vivas kelkaj miloj! Kaj tiel plu kaj tiel plu.
Universala Esperanto-Asocio konsistas el membraro diversspeca. Individuoj rekte pagas al UEA kotizon por ricevi la revuon kaj/aŭ la Jarlibron, Landaj Asocioj kaj Fakaj Asocioj aliĝas kaj iliaj anoj fariĝas kolektivaj membroj de la Asocio. En la sekva artikolo - kaj la posta rubriko - ni volas prezenti al vi, iom post iom, kio kaŝiĝas malantaŭ la mallongigoj de niaj aliĝintaj Landaj Asocioj.
En la jarlibro ja troveblas iuj indikoj, sed tio ne sufiĉas por vere bone koni la strukturon, la disponeblan ilaron, la homajn fortojn, la agadojn, la (mal)sukcesojn... La celo de la enketo estas unuflanke konigi al vi la landajn asociojn, kaj aliflanke inviti la individuajn membrojn, kiuj ne membras en ili, membriĝi, sed ankaŭ kompreni kiujn servojn UEA povas proponi kaj kiujn iniciatojn eblas kune organizi por ke la tuta movado plifortiĝu kaj antaŭeniru samnivele.
Bv. do legi plu, vojaĝi kun ni tra Esperantujo kaj mem informiĝi!