reta versio de la revuo

Esperanto

95-a jaro • n-ro 1148 (6) • Junio 2002
Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)

Vi trovos...

la kovrilo: partoprenintoj de la 17-a Australia E-Somerkursaroke nia buso iras plu kaj eĉ rekaptis la regulan horaron.

Ŝanĝiĝis nur la ŝoforo (bv. ne timi, li ne estas absoluta novico), la karoserio ricevis novan lakon, sed el la fenestroj (kiuj ricevis nur iom aliajn kadrojn), oni plu povas admiri novajn regionojn de nia Esperantujo...

Post pensiga malfermo de nia prezidanto ni vizitos kelkajn Landajn Asociojn kun Michela Lipari, tra Faka Agado ĉiĉeronos Detlev kaj Wera Blanke, post eta miraklo (tempa retroiro al 2001 en formo de Estrara Raporto) ni pluveturos kun Stefan MacGill al interesa konferenco en Kalifornio, vizitos la UEA-Libroservon por vidi la novaĵojn... - Bonvolu komforte eksidi! Kantado permesita! Serĉataj estas ĉiĉeronoj por la venontaj ekskursoj!

Stano Marĉek


FRONTPAĜE: Al la plej sukcesaj aranĝoj en 2001 sendube apartenis la 17-a Aŭstralia E-Somerkursaro en Melburno, Aŭstralio (legu pli en la marta pasintjara revuo). Sur la bildo estas internacia grupo dum festa manĝo: Dimitar Haĝiev (Bulgario), Miranda Lutz (Aŭstralio), Hong Hanh Trinh (Vjetnamio), Joyce Tamasee (Samoo), Teleri Holton (Aŭstralio), Stanley Iko Snam (Papua Novgvineo), Reinhard Kurz (Germanio) kaj Penny Vos (Perto, Aŭstralio).

Foto: Jenifer Bishop