UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.

 

MAZI DENOVE ESTAS AĈETEBLA!

La plej sukcesa vidbenda kurso, esperantigita laŭ sukcesa metodo de la prestiĝa BBC, estas denove en la merkato, ĉi-foje kontraŭ duona prezo de Eur 39,00 (antaŭe NLG 180 = Eur 81,68).

MAZI EN GONDOLANDO

Verkita de Wendi Harris. Esperantigis Roman Dobrzynski, Mila van den Horst-Kolinska, Stefan MacGill kaj Andrzej Pettyn. Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 1995. Intergeneracia kurso de Esperanto por infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj. La kompleto konsistas el 2 vidbendoj (180 minutoj entute) en PAL-sistemo, tekstolibro (159p) kaj sonkasedo (ekzercoj).

Krome, ekster tiu kompleto mendeblas aparte ankaŭ:

Ekzercu kaj ludu

Aktiviga libro de Barbara Cmielewska, 94+5p. 24 cm. Plenkolore presita sur kartoneca papero; ringe bindita. Prezo: Eur 7,80. Ankaŭ la baza tekstolibro de la kurso estas aparte mendebla - prezo: 7,50.

La libroservo de UEA estas la ĉefa distribuanto de la tuta Mazi-materialo. Ni donas trionan rabaton por satempa mendo de minimume 3 ekz. de la sama ero. Kiel kutime, aldoniĝas 6% da imposto (nur por loĝantoj de EU) kaj 10% por sendokostoj.

Mendu pere de la reta katalogo de la UEA-libroservo!


 "UEA", reto@uea.org
UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.