UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.

recenzoj

Kompakt-disko "Flugu falko"Birdo kantas laŭ sia beko

Máire NicAoidh

Flugu falko. Kompakta disko, 21 titoloj, 46 minutoj. Elizabeth Diaz, Ŝtefan Ternóczky kaj infana ĥoro Olé. Trad. Eduard V. Tvaroz?ek, Bratislava: ESO, 2001, kun tekstokajero, € 18. Por tiuj, kiuj ŝatas popolan muzikon, jen bela disko de ok slovakaj kantoj, unu originala Esperanta kanto kaj dekdu bone konataj kantoj el pluraj landoj, subtila miksaĵo de muziko en variaj humoroj.

Plejparte kantas Elizabeth Diaz el Kubo. Ŝi havas tre maturan voĉon (eble tro matura por folklora kantado). Bone ke akompanas la diskon broŝureto, kiu enhavas la tutan tekston, ĉar ofte la diazaj vortoj ne estas klare distingeblaj.

La aliajn kantojn prezentas junula ĥoro Olé kaj solistoj el ĝi. Iliaj vortoj estas tre klare prononcitaj kaj la voĉoj estas malpezaj kaj freŝaj. En nur unu kanto, Sankta Luĉio, kantas, unu post la alia, Elizabeth kaj junulo. Laŭ mi, la troa kontrasto inter la voĉoj iom ĝ enas.

La elekto de la slovaka muziko estas bona; la kantoj estas ĉarmaj - ekzemple tiu, el kiu la disko prenas la titolon, Flugu falko, kiun mi tre ŝatis. Du rapidaj kantoj gajigas la aŭskultanton, Dancu kaj Knabineto, kvankam Dancu estas en tro malalta tonalo por la junaj voĉoj. Bele akompanas la voĉojn pianisto Ŝtefan Ternóczky, kelkfoje sur elektronika klavaro anstataŭ piano.

Pri la alilandaj kantoj, mi sufiĉe ĝuis ilin,krom la tri banalaj, gurditaj, tro ofte kantataj melodioj, Mia Bonnie (Boni), Bonan nokton kaj Ŝi venos (laŭ montaro). Mi trovis Gvantanamera kaj Katjuŝka tro rapidaj. La komponitaj kantoj estis tre ĝojaj kaj plezurigaj.

Ne konante la slovakan, mi ne povas juĝ i la tradukojn de la tekstoj, sed la alilingvaj bone sonas kaj taŭgas por la ritmo de la muziko. La originala Macko, fare de karmemora poeto Eduard Tvaroz?ek estas ĉarma historieto pri ursido, kiu ŝtelas mielon de abeloj, kiuj instrueme pikis ĝin.

Por resumi - tiu ĉi bele produktita disko enhavas buntan kolekton da kantoj el variaj landoj, kiu montras kontraston de junaj, freŝaj voĉoj de la ĥoro Olé kaj la pli profunda matura voĉo de Elizabeth Diaz, ĉiuj taŭge akompanitaj de lirika piano.


© "UEA", reto@uea.org
UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.