UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.

Recenzoj

La perfido de Jehoŝua bar-Jozefo

Wolfgang Kirschstein

La tago kiam Jesuo perfidis JudasonLa tago kiam Jesuo perfidis Judason. Romano. Manuel Seabra (1932). Vieno: IEM, 2001. 135 p. ISBN 3 901752 20 X. 23 cm, € 11,10. Ĉu eblas trakti la vivon de Jesuo kiel historian romanon kaj aldoni samtempe ion novan? Manuel de Seabra pruvas en sia nova romano La tago kiam Jesuo perfidis Judason, ke lerta verkisto ja povas fari tion.

La strukturo de tiu verko estas tre neordinara, ĉar ĝi komenciĝas per epilogo, sekvata de prologo. Por la daŭrigo li bezonas nur 25 liniojn.

De Seabra ŝatas elmontri sian eruditecon, sed brilas tute sen bezono, ĉar detaloj, kiuj plaĉas precipe al filologoj, ne decidas pri la funkciado de la novelo. Por doni pli da aŭtentikeco al sia rakonto, li uzas kiel plej eble ofte formojn, kiuj similas al la originalaj nomformoj. Tiel la titola Jesuo tute ne aperas en la romano, kie ni konatiĝas kun la migranta predikanto Jehoŝua bar-Jozefo.

Jehoŝua ĉerpis sian mondkoncepton el egiptaj (aŭ misraimaj) fontoj. Tiu koncepto sendube plaĉus al ajnaj nuntempaj religiaj alternativuloj.

Feliĉe romanverkanto ne devas pruvi siajn hipotezojn.

Kiam Jehoŝua komencis sian agadon kiel migranta predikanto en Judeo, tiu lando similis al kaldrono de sektoj politikaj kaj religiaj. Ĉiuj atendis la Mesion, kiu restarigu dian ordon, aŭ almenaŭ forpelu la romanianojn el sia lando. En tia socio la mesaĝo de Jehoŝua ŝajne estis ambigua. Kion li opinias ekzemple, kiam li eldiris en la templo de Jeruĥalaim svingante senĉese la skurĝon: Mi detruos tiun ĉi sanktejon kaj dum tri tagoj mi ĝin rekonstruos! Ĉiuj haltis konfuzite (p.13). Kompreneble tiaj deklaroj estis konfuzigaj por la samtempuloj de Jehoŝua . Postaj generacioj aldonis teologian interpretadon (vidu evangelio laŭ Johano 2:21). Tial la leganto demandas sin, ĉu Jehoŝua eble ne plene komprenis la implikojn de sia predikado. Eble Judaso, la Sikaro, (aldona noto klarigas, ke sikaroj estis ekstremistaj zelotoj) ja estis pli fidela al la origina mesaĝo de Jehoŝua - la leganto juĝu mem kiu perfidis kiun.

De Seabra verkas ne precipe por religiemuloj, sed por kredantoj kaj nekredantoj. La plej esenca afero estas, ke ni renkontas Jesuon kiel homon kiel li povintis esti en siaj samtempaj kondiĉoj kaj en tiu senco la romano bone funkcias, eĉ por leganto, kiu - kiel mi - apenaŭ konas la originajn fontojn de la jehoŝuaa kredo.


© "UEA", reto@uea.org
UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.