|
||
|
|
||
Oratora konkurso de UEALa Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde de la 86-a UK en Zagrebo. Ĝi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza. Temoj:
PartoprenantojRajtas partopreni gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la konkurso, sin skribe anonci al la LKK: "Michelson" michelson@bol.com.br aŭ al la prezidanto de la juĝkomisiono: Adonis Saliba, Rua Corinto, 543 ap. 81-B, CEP 05586-060 Sao Paulo (SP) Brasil, rete: esperanto@astrale.com. OkazigoLa Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan ĵaŭdon, de la 12-a ĝis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro. PremiojLa premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA. |
||
|
|
||
| © "UEA", reto@uea.org |