|
||
|
|
||
Loke. Fake. Persone.Loke* SANCTI SPIRITUS: En tiu kuba urbo ekzistas vigla E-grupo, kiu havas hejmpaĝon kun informoj pri la urbo, la loka E-agado, ktp. Bv viziti la hejmpaĝon! La adreso estas: www.gratisweb.com/ diaznorberto/jajabokubo.htm. * VALLADOLID: Sub la titolo Simpla, logika, neŭtrala la ĵurnalo Diario de Valladolid, vendata kun la prestiĝa hispana ĵurnalo El Mundo, publikigis la 15-an de januaro ampleksan artikolon pri Esperanto, surbaze de intervjuo al d-rino Uruena kun atento al agado de la loka E-societo Fido kaj Espero. La teksto estas ilustrita per granda kolora foto de la intervjuato apud diversaj E-revuoj, inter ili la organo de UEA. * NUMAZU: La 23-an de marto 2002 la aliĝ-nombro de la koresponda kurso fare de E-Societo en Numazu, Japanio, atingis la nombron 800. * PUNTO FIJO: La 2-an de marto 2002 okazis la Unua Laborsesio pri Homaj Rajtoj, Lingva Diverseco kaj Esperanto en la urbo Punto Fijo (Venezuelo). Okazis diskutoj pri konceptoj kiel identeco, lingvo, homaj rajtoj, diskriminacio k.s. Pri la evento raportis vaste aŭskultata loka radio, invitanta la gejunulojn lerni Esperanton kaj instigante la pluan okazigon de similaj laborsesioj. * TRIESTO: Triesta E-Asocio (TEA) tradicie organizas aranĝojn okaze de Semajno de Internacia Amikeco. La lastan lanĉis kvindeko da esperantistoj la 17-an de februaro en la Germana bonfara societo en la centro de Triesto. Dezirante montri diversecon de la urbo kaj regiono, oni prezentis dekon da literaturaj verkoj en originalaj lingvoj kaj Esperanto (verkoj de Dora Pejaĉevic?, drama grupo de la Kroata E-Unuiĝo, teatraĵoj, slovena virina koruso Ivan Grbec el Triesto k.s.). TEA okaze de SIA eldonis flugfolion kun bazaj informoj pri Esperanto kaj SIA. Pri la programo oni vaste informis pere de la loka gazetaro kaj du televidkanaloj. * KOSTARIKO: Ekde la 3-a de aprilo denove okazas Kurso pri ID en la Politekniko de Kostariko. Entute estas 25 studentoj el plej diversaj teknologiaj fakoj. Ĝi daŭros 5 semajnojn, ĉiumerkrede okazos tri-hora leciono. José Carlos Morales kaj Gilbert Gonzales Maroto prelegos dum la kurso. La unua pri la internacia organizado de la indiĝena movado, la dua pri la lukto kontraŭ la konstruado de digo en indiĝena teritorio. * PATAGONIO: Malgraŭ la konataj malfacilaĵoj okazis en Bariloche, la 30-an de marto 2002, la dua renkontiĝo de patagoniaj esperantistoj. Oi pritraktis movadrilatajn aferojn, praktikis la lingvon, la pli spertaj esperantistoj klopodis komprenigi ĉiujn paroladojn al la novlernantoj. Oni sugestis kelkajn esperantistojn por ricevi subvencion oferitan de Atilio Rojas. Post komuna tagmanĝo en urbocentra restoracio Ruben Sanchez faris prelegeton pri Jumeiho-masaĝo. La galerio, kie okazis la renkontiĝo, estas la sola loko en la urbo Bariloche, kie nuntempe ĉiun lundon oni instruas kaj lernas Esperanton. Fake* INFORMADIKO: En Tutmoda Forumo de Scio pri Informadika Teknologio (http:// www.it-globalforum.org/), en la lingvo-listo aperas ankaŭ Esperanto. * ĈINA RADIO: ekde la unua de majo la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia prove "surteriĝis" kaj estas legebla kaj aŭdebla per la retejo: http://esperanto.cri.com.cn. Gratulaj leteroj aŭ mesaĝoj estas bonvenaj. Oni atendas aktivan eĥon rilate al paĝaranĝon, enhavon kaj lingvaĵon: Esperanto-sekcio, cri-36, Ĉina Radio Internacia, Poŝtkesto 4216, Pekino, Ĉina Popola Respubliko, rete: "espradio" espradio@cri.com.cn. * HISTORIISTOJ: Michel Clément restartigas la reton de historistoj kiu estis nomata: La Internacia reto de esperantistaj historiistoj (IREH); oni povas membriĝi senpage, sendante mesaĝon al: mclement@gmx.fr. Plie, oni povas legi tekstojn pri la historio de nia movado en la TTT-paĝo de IREH: www.er.uqam.ca/nobel/k33440/premier.html. * ASTRONOMIO: Astronomia Esperanto- Klubo ( AEK ) celas eduki la E-publikon pri la plej antikva scienco - Astronomio. La du antaŭaj staĝoj okazis en E-kulturcentro Kvinpetalo, Bureso, Francio, kaj en Observatorio de Monto Chiran en suda Francio. Ĉi-jare la staĝon akceptas konata Sankt-Mikaela Observatorio kun unika teleskopo por observadi la Sunon (diametro de la spegulo1,20 m), Neŭtona teleskopo de 60 cm kun ebleco foti per speciala CCDkamerao astrojn kaj multaj pli malgrandaj teleskopoj. Gvidanto de la staĝo Patrick Lagrange denaske parolas Esperanton kaj estas unu el la plej spertaj astronomoj en Esperantujo. Pliaj detaloj: www.esperanto.org/AEK ) au astroek@yahoo.com. * SKOLTOJ: Skolta Esperanto-Ligo serĉas novajn aktivulojn, interalie redaktoron por la revuo La Skolta Mondo. Kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion Hector Campos Grez, rete: esperanto@terra.cl. * KANTOJ: Ĉe la TTT-ejo de Mikaelo Povorin: http://mpovorin.narod.ru troveblas kolekto da E-kantoj en la formato MP3 (16 kantjoj) kaj en MIDI- kaj karaoke-formato (po 33 kantoj). * PC MASTER: la maja eldono de la greka komputila gazeto PC Master enhavas artikolon pri Esperanto (p. 69 sub la titolo Esperanto ankaŭ kreskas en nia lando). Sub fotoj de la retpaĝo www.esperanto.gr aperas artikolo pri la historio kaj la celoj de nia lingvo. La artikolo finiĝas per kontaktoj al la Helena E-Asocio kaj la demando Vere, kiel oni dirus 'PC Master' Esperante? Persone* WITTEVEEN: La 32-jara Joost Witteveen (Nederlando) eniris la teamon de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo. Joost estas doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto; lia tasko estas prizorgi kaj modernigi la komputilaron. * NILEN: Meze de majo la anoj de la Eklubo en Väsby, Svedio, metis florojn kun rubando Esperanto i Väsby memoras kaj honoras la Esperanto-pioniron sur la tombon de Paul Nylén, por tiamaniere montri sian estimon al lia nemezurebla signifo por la sveda Esperanto-movado. * BROZOVIC: Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, akademiano Dalibor Brozovic', publikigis en Filologija, prestiĝa eldonaĵo de Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj, vol. 35/2002, artikolon Slavaj elementoj en Esperanto. La sama artikolo en Esperanta traduko de Davor Klobuĉar estas preparata por La Monda Lingvoproblemo. * RERICH: Vizitu galerion de pentraĵoj de la fama rusa pentristo, filozofo kaj sciencisto Nikolaj Rerich: www.roerich.ee/nr/. La galerio havas version ankaŭ en Esperanto. |
||
|
|
||
| © "UEA", reto@uea.org |