|
||||
|
|
||||
InstruadoNi observis, raportis kaj planisStefan MacGill Dudeko da esperantistoj troviĝis inter la kvarcento da partoprenintoj de tritaga konferenco de CALICO fine de marto en la univeristata urbo Davis, en Kalifornio. Pro la temo, komputile asistata lingvo-lernado, Esperantic Studies Foundation (ESF) arigis delegacion de komputistoj kaj pedagogoj. Tri fest-paroloj enkondukis densan programon de prezentaĵoj, la plimulto kun praktikaj demonstraĵoj, apud kiu svarmis budoj de komercaj kompanioj. Por informoj, vizitu: www.calico.org/CALICO02/.
Atentinda estis prelego pri komputile liverata kurso de TPR (Totala Fizika Reago), kio unuavide ŝajnas kontraŭ- dira. Frapa estis ĝia verbo-centreco, kio karakterizas la plimulton de la demonstritaj programoj. Jen leciono por ni: transirante de libro-bazita al komputil-bazita instruado; nia enhavo migru de statika al dinamika. Ni vidis viglan prezenton de ies matena rutino, konsistanta el amaso da praktikaj, fizikaj kaj realismaj agoj. Ekzemple, aperas senmova vidbenda bildo de matenulo kun etendita mano, kun kvar objektoj flanke (dentobroso, glaso, kulero, viŝtuko). Oni aŭdas unu el kvar frazoj (ekz. Liza trinkas lakton). La lernanto devas muse kapti kaj tiri la glason ĝis la mano de Liza. Por gratuli la ĝustan elekton, Liza tuj vivigas kaj ektrinkas la lakton. Je miselekto, ŝi farus nenion. En alia oni stiras aŭton laŭ voĉaj ordonoj selektitaj de la programo. La montrita bildo evoluas laŭ la stirado de la lernanto; protestante je malsekvo: Iru maldekstren - haltu ĉe la halt-signo - bone vi turnis - sed, kio? Vi ne haltis antaŭ la signo! (polica sireno). Sono ludas gravan rolon en lernoprogramoj. Oni preferas uzi registritajn voĉojn ol sintezitajn. Tipe, oni permesas al lernantoj registri sian voĉon kaj kompari tion kun modela voĉo. Parol-rekonaj programoj ekestas uzataj por funkciigo de aparatoj (lumoj ek, televidilo - kanalo dek kvin, ktp.) sed ili ankaŭ ekprenas didaktikan rolon. Se parol-provoj estas rekonitaj, eblas doni voĉ-analizon komparata kun tiu de modelo, prezentebla kun procentaĵaj similecoj por ĉiu vorto, aŭ kiel grafikaĵo, laŭvorte kaj laŭlitere. Elementoj kun simileco super 80% aperas verde, sub 80% ruĝe. Lernanto scias kiuj sonoj perfidas ŝin/lin kaj bezonas ekzercadon. Frapa projekto menciita (ne demonstrita) rekonas la malperfektan elparolon de lernanto ĉe donita teksto, diĝitigas ĝin, komparas ĝin kun la diĝita parolo de modelo kaj laŭ tio modifas la misan parolon por bonigi ĝin. Tiel, la modela prononco kiun la lernanto aŭdas kaj alcelas, venas de ties propra voĉo! EsperantePost la konferenco, la ESF-aro kunsidis unu tagon por plani evoluigon de perkomputila lernado en Esperanto. Ili resumis viditaĵojn el la konferenco; pro paralelaj sesioj, multaj raportis kion aliaj ne vidis. Maturaj komercaj instru-programoj ekzistas: eldoni E-version de iu el tiuj provizus kadron kiu unuflanke faciligus la kreo-taskon, aliflanke limigus la eblecojn; fariĝis pli favoraj la financaj eblecoj por tio. Oni montris instigan instruadon pere de kinejaj filmoj sur DVD, ekzemple la francan per Chocolat. La mult-trakaj sonaj kaj subtitolaj eblecoj liveras eblon spekti la filmon nur ĝue, aŭ en la propra lingvo (L1), aŭ la cel-lingvo (L2), kun aŭ sen sub-titoloj (en L1 au L2), kun gramatikaj atentigoj (sone aŭ skribe), kun komentario priskriba (nun ŝi paŝas al la tablo, prenas la leteron...) aŭ interpreta (ŝia mieno esprimas timon pro la enhavo...) aŭ ekzercigaj demandoj.
Tio montras vojon pli plene ekspluati la vidbendon Pasporto al la Tuta Mondo, kun ekzercoj, kurso kaj instruista gvidilo sur DVD aŭ en retejo (aŭ ambaŭ). Poste oni resumis proprajn projektojn en konstruo: lern-programo de Ian Fantom (GB) E Viva!, el Usono Mind Scaffolds de Duncan Charters kaj Denis Ferland, entenanta milojn da bildoj el la siatempa bildvortaro de Benson, Curso de Esperanto el Brazilo, k. a. En koncepta sed demonstrita stadio estas retejo ellaborata de Hokan Lundberg, Sonja Petrovic', Henning von Rosen, Clayton Smith, Arono kaj aliaj. Ĝi nomiĝas Kursejo, sed estas pli ol ejo por kursoj, ĝi povos ekesti bunta eduka bazaro. Rigardu mem: www.kursejo.net. La partoprenantoj konsciis pri la atingoj de edukado.net tra lastaj monatoj. Ne estis fina decido kiun podion elekti/subteni; estos kunlaboro, hipersaltoj kaj dividado de materialoj inter la podioj starigataj. Starigante edukajn retejojn, estis konsentite interalie: * Kreaĵoj havu daŭran valoron, sed estu laubrike konstruataj, por ke uzeblaj eroj estu je dispono kiel eble plej baldaŭ. * Ni kreu ĝenerale uzeblajn rimedojn kaj apogu diversecon: estu elekteblaj diversaj lerno-stiloj, evoluigo de diversaj lertoj, kun diversa enhavo - ekzemple kursoj kun kaj sen movadaĵoj - por atingi ekvilibron aŭ neŭtralecon (en pozitiva senco). * Pretigantoj kolektu kaj dividu spertojn, ankaŭ disponigu ilojn por faciligi al aliaj enretigi siajn materialojn. * Retejoj ofertu al progresantoj gamon da lerno-programoj, estu retaj babilejoj, ĉu por mikrofona/laŭtparolila konversacio, ĉu por sinkrona aŭ nesinkrona mesaĝado. * Estu allogaj bazaj kursoj, kies fino provizas malŝlosilon al babilejoj kaj aliaj faciligoj. Tiel kompletaj kursoj povos esti pli densaj kaj kontentigaj. Estu materialo por ĉiu nivelo, ĝis inkluzive por instruistoj. * Ni enplektu aŭtentikajn materialojn en la kursojn (ekz. tekstoj el Monato, Kontakto k.a.). Estu sonarkivoj, bildvortaroj kaj serĉeblaj saltenhavaj gramatikoj, ligeblaj al la legomaterialoj. * Ĉefrolu la pedagogio kaj ne la teknologio. Ni ne ofertu tro da teknikoj aŭ lern-elektoj al komencantoj - multaj el tiuj estos ankaŭ komputilaj komencantoj. Tra venontaj monatoj multo progresos sur ĉi tiu kampo, ĉar la kunveninta teamo funkcios kiel laborbrigado. Ni finu per diraĵo, trafe tradukebla al Esperanto, de festparolinto ĉe CALICO, valida por ajna instruado, sed aparte memorinda ĉe la komputila: Nia celo ne estas transdoni lernaĵojn, sed transformi lernantojn.
|
||||
|
|
||||
| © "UEA", reto@uea.org |