|
||
|
|
||
ForpasojDuŝanka KAĈAREVIC (1905-2002) mortis en Beogrado, Jugoslavio, komence de marto. Ŝi estis instruistino, lernis Esperanton ĉ.1950, por poste gvidi plurajn kursojn, aktivi en la loka kaj regiona movadoj, i.a. kiel sekretario (1957-1962) de Serbia E-Ligo. Ŝi membris en UEA dum pluraj jardekoj kaj estis landa peranto de SAT (1963-68). Eeiko SUNARDO, antaŭa nomo Khwat Liat Kho (1927-2002), indoneziano, diplomato, aktiva esperantisto de sia junaĝo, dumviva membro, mortis en Aŭstrio, kie li loĝis dum la lastaj dudek jaroj. Manfred FUHRER (1933-2002), germana aktivulo kaj delegito pri kemio, disvastiganto de E-literaturo per propra libroservo (kune kun sia filipina edzino), mortis la 21-an de februaro en Santa Barbara, Filipinoj. Alex PHILIP, dumviva membro, iama volontulo en CO, mortis la 7-an de marto en Osoyoos, Kanado. Reinold HUBER (1937-2002), dumviva membro, mortis la 28-an de januaro en Salzburg-Gnigl, Germanio. Adalberto HULESH, poeto (Katoj kaj ĉevaloj, 1982), tradukisto, kontribuinto al la revuo Hungara vivo, mortis la 14- an de marto en Hungario. Clément THOLET (1923-2002), estrarano kaj poste ĝen. sekretario de Mondpaca Esperantista Movado, mortis ĉi-januare en Saive, Belgio. Ottilie BURGER forpasis la 10-an de novembro 2001 en sia 92-a vivjaro. Ŝi estis multjara membrino de la E-grupo en Linz, Aŭstrio. Werner LAEDERACH-Emmes (1912 -2002). Li prezidis la lokan kongresan komitaton de la 64-a UK en 1979 en Lucerno kaj estis dum multaj jaroj estrarano de Esperanto-Societo Zuriko. Li gvidis nombrajn kursojn kaj dum longa tempo estis motoro de la E-Societo Zuriko. Heinrich PETER (1911-2002), esperantisto de 1937, dumviva membro, mortis en Vieno, Aŭstrio. Edward William WOODRUFF (1905- 2002), dumviva membro, delegito ĝis 1996, membro de Societo Zamenhof, sekretario de LKK por la 69-a UK en Kanado, mortis en Vankuvero, Kanado. Franz SCHICK, kunfondinto de la postmilita Kolektivo Esperantista Komunista kaj ties honora prezidanto, multjara redaktoro de Internaciisto, mortis la 9-an de marto. David FEATHERSTONE (1923-2002), E-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de E-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj, estrarano de Kristana esperantista Ligo Internacia kaj kunmetanto de ĝia Estrar-bulteno, forpasis la 8-an de marto 2002. Heinrich NISCHWITZ (1907-2002), honora membro de GEA, esperantisto de sia 15-a jaraĝo, mortis la 12-an de marto. En 1926 li iniciatis la fondon de Suda Ligo (laborunuiĝo de esperantistoj en Badeno kaj Virtembergo), en la estraro de Germana Esperanto-Asocio agis inter 1954 kaj 1983, nian movadon subtenis mecenate i.a. kiel membro de Societo Zamenhof. Jan KUSTER (1920-2002) iama fakdelegito, forpasis kiel 81-jaraĝa en Nederlando. D-ro Emil FEIST (1907-2002), dumviva membro, iama fakdelegito pri administrado, mortis la 22-an de novembro 2001. |
||
|
|
||
| © "UEA", reto@uea.org |