UEA - http://www.uea.org/- ehhavlistoj kaj artikoloj de revuo Esperanto, la katalogo de la Libroservo, gazetaraj komunikoj, informoj pri UK, regularoj, projektoj, mallongaj informoj pri landaj kaj fakaj E-asocioj - la plej granda movada E-retejo.

Faka agado

Kompreni la neceson kaj agi laŭ tio

Detlev kaj Wera Blanke

En la aprila kajero de la revuo (4/02, p.75) Ivo Osibov prave elstarigis la gravecon de praktika utiligo de Esperanto kaj aparte de la faka agado. Ni volas reveni al la temo kaj mencii kelkajn problemojn ligitajn al ĝi. Eble per ĉi tiu malkompleta kontribuo estiĝos diskuto, i. a. pri tio, kiel por siaj planitaj agadoj en la periodo 2001-2004 UEA al si havigu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto (Esperanto 10/01, p.165).

Laŭ ni oni ja lernu el la pasinteco, el ties pozitivaj rezultoj kaj el ties eraroj. Necesas novaj impulsoj, por aktualigi niajn potencialojn. Konsciante, ke la sube menciitaj demandoj kaj ideoj tute ne estas novaj (kaj ke certe multe pli, ol oni povas mencii en ĉi revuo, jam okazas en la reto) ni tamen opinias, ke la temoj daŭre meritas diskuton. Jen kelkaj konsideroj.
Terminologia gvidilo-Fakaj aplikoj de Esperanto
Ekzemploj de gravaj lastjaraj fakaj E-eldonaĵoj: Terminologia gvidilo, baza manlibro por terminologoj, UEA, EUR 5,70 kaj prelegkolektoj el du lastaj KAESToj 1998 kaj 2000 kun resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. KAVA-PECH, po EUR 15

Pri la valoro de ampoemoj

Ja estas ĝojiga fakto, ke la Esperanto-movado disponas pri relative riĉa kaj bonkvalita beletro, kiu grave kontribuis al la evoluo de nia lingvo kaj estas por ties uzantoj fonto de ĝuo kaj riĉiĝo. Sed ni ne estas certaj, ĉu la esperantistaro samgrade konscias pri la neceso de ĝisdata kaj adekvate evoluanta faka lingvo. Jam la malekvilibro inter la feliĉe produktata kvanto de romanoj, noveloj kaj poemaroj unuflanke kaj la malmultaj fakaj tekstoj aliflanke montras la preferon. Sed ni ja scias, ke la ĉiutaga vivo de ni ĉiuj pli kaj pli estas influataj de nebeletraj teknikaj kaj alifakaj faktoroj kaj premoj. Se nia prezidanto Renato Corsetti kun sia specife komprenenda humuro en sia novjara mesaĝo skribas: Unu socilingvistika aŭ esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamiĝinta komencanto, tiam estiĝas la demando, ĉu finfine ni havu tiom da fakaj verkoj kiom ni havas ampoemojn de komencantoj? Estas fakto, ke la ĉefa kvanto de parolaj aŭ skribaj tekstoj, produktitaj en la organoj de Eŭropa Unio, estas fakaj aŭ almenaŭ havas fortan fakan trajton.

Kompreneble, se oni nur volas ĝui la lingvon kun siaj amik(in)oj, oni apenaŭ bezonas fakajn tekstojn. Se oni tamen volas proponi al la mondo alternativan komunikilon por internaciaj rilatoj, la ŝancoj esti konsiderata alternativa modelo kun la nuna nivelo de la faka apliko de Esperanto estas tre modestaj. Por ke ne estu miskompreno: Ni estas por ampoemoj kaj por komencantoj.

Eĉ pli: ni esperas pri multaj komencantoj kiuj poste verkos ampoemojn kaj... el kiuj multaj fariĝu diverstemaj fakuloj!

Ĉu denove inventi la radon?

Ŝajne la pludonado de valoraj spertoj el la pasinteco ne trovas sufiĉan atenton. Tro logas la tento (re)inventi la radon.

Se temas pri la faka agado: ŝajnas, ke iam - en tempoj sen reto - ĝi estis multe pli brila ol nun. Memoru ekzemple pri la sistema kaj tre tekstoprodukta aranĝaro Someraj Universitataj Kursoj (SUK), kiu dum la 70/80-aj jaroj en Lieĝo realigis abundon da fakaj prelegoj kaj surmerkatigis preskaŭ 40 brilajn prelegkajerojn sen komplika burokratio. Ĉu nuntempe ne eblas tia aranĝaro? Alia ekzemplo: Kiel ni ofte povis konstati, relative nekonata restis la serio de sep altnivelaj fak-aplikaj kolokvoj sub la mallongigo (S)AEST ([Seminario]Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), kiu okazis inter 1978 - 1984 en Ĉeĥoslovakio, kun eldono de la prelegvolumoj. Ne eblas sufiĉe laŭdi, ke antaŭ nelonge Petro Chrdle revivigis tiun tradicion kaj ĉijare okazigos jam la 3-an KAEST (kie K signifas Kolokvo aŭ Konferenco), sub la tre aktuala kadra temo Elektronikaj rimedoj (8.-10.11.02, informojn donas chrdle@kava-pech.cz). La KAEST-oj okazadas ĉiun paran jaron sub aŭspicioj de UEA kaj krom la kerna temo en la unua sekcio ili pritraktas en pliaj du sekcioj tradiciajn temojn Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de esperanto kaj Scienco kaj tekniko ĝenerale.

La eldonitaj volumoj de la unuaj du bone frekventitaj KAEST-oj (Modernaj rimedoj de komunikado 1998, kaj Fakaj aplikoj 2000) apenaŭ vendatas. Kial tia manko de intereso kaj ...de solidareco? Ni ne havas veran superrigardon pri la ĉefa faka literaturo produktita en Esperanto. Tio kaj koncernas monografiojn (kvankam bonvenas la ĉirilataj listoj en Eventoj - tamen bibliografie ofte malkompletaj) kaj aparte la fakajn artikolojn dissemitajn en multaj fakaj revuoj. Ĉu faka asocio ne devus okupiĝi pri tia materialserĉado kaj kompili taŭgan bibliografion? La lasta bibliografio eĉ de fakvortaroj aperis en la 60- aj jaroj (Haferkorn)! Espereble baldaŭ aperos en la reto la aktualigita bibliografio de vortaroj de Esperanto, valorega kompilaĵo de Edward Ockey, publikigita la unuan fojon (kiel manuskripto) en la jaro 1982. En la reto ĝi estos daŭre aktualigebla. Sed ĝis nun mankas fidinda superrigardo pri fakaj tekstoj.

Kiel solvi komunajn problemojn?

Fakaj asocioj havas amason da similaj problemoj, sendepende de la fako: kiel trovi samfakulojn, ekscii pri farita laboro, aranĝi konferencojn, eldoni bultenojn kaj revuojn, redakti kaj publikigi monografiojn kaj vortarojn, kunlabori kun neesperantistaj partneroj, ĉerpi financojn el neesperantistaj fondaĵoj, administri membrojn, utiligi la reton ktp.

Ja bonvenas la forumo de fakaj asembleoj kadre de la UKoj.

Sed ĝi laŭeble estu strukturita kaj ĉefe ebligu la spertinterŝanĝon pri komunaj kaj bazaj problemoj. Siatempe eldoniĝis iu interfaka bulteno, nun certe realigebla en la reto (aŭ eble jam realigata?). De tempo al tempo releviĝas la postulo pri multflanka, sciencostrategie kaj sciencorganize kapabla oficisto en CO, kiu kompetente kaj sisteme priservu tiun fakan agadon sur la komuna nivelo.

Por kiu ni publikigu?

Restas malfacila la demando, ĉu aktivi por tre limigita aro da specialistoj aŭ pli larĝe, popularscience, por pli granda klientaro. Certe ambaŭ aspektoj necesas. Tio aparte estas problemo por la vendendaj publicaĵoj. Iuj tre alte specialigitaj materialoj ja povus aperi etkvante, resp. en la reto. Sed ni bezonas bonan, modernan popularsciencan revuon. Ni memoru pri la revuoj Homo kaj kosmo (Beogrado) kaj Fokuso (Budapeŝto). Ĉu eblus pluevoluigi la tradician Sciencan Revuon, laŭ la kvalito de la prezento kvazaŭ krucante ĝin kun Kontakto kaj Monato, por ke ni havu vere interesan magazinon? Eble tiam troviĝus pli da abonantoj.

Kiel atingi profesiecon?

Jen demando, kiu rilatas niajn aranĝojn, niajn eldonaĵojn, nian aperon en fakaj neesperantistaj medioj ktp. Ĉu vi estas fakulo pri tiu aŭ jena temo? Bone, fakulo ja pretendas pri profesieca nivelo. Certe ankaŭ vi malaprobas, ke aperadas fakaj vortaroj sen uzebla enkonduko, libroj sen ISBN, revuoj sen ISSN. Aŭ ke mankas klara indiko pri redaktisto, eldonejo kaj eldonjaro, ke eĉ malestas iuj kutimaj redaktaj normoj, ideo pri la utilo de alilingvaj resumoj ktp. Literaturindikoj ĉe fakaj verkoj foje estas katastrofaj. Tiu kiu devas bibliografii esperantaĵojn por neesperantistaj profesiece farataj bibliografioj, ja ofte ne tre bonfartas...

Kiel baki fakvortojn?

Jen malnova sed absolute centra problemo, kiu montras kiom fora de profesieco estas la esperantistaro en kelkaj rilatoj.

Se oni konstatis bezonon kaj sentas emon plugi specialan kampon, necesas unue rigardi, kio jam okazis sur la plugota tereno kaj nur poste konkludi kion fari. Ni timas, ke oni foje forgesas pri tio. Por taŭge nomi nociojn oni bezonas ne nur fidindajn difinojn sed ankaŭ adekvatajn lingvajn rimedojn kaj la scion, kiel uzi ilin. Ni ne estas la solaj, kiuj multfoje skribis pri la neceso de sistema terminologia laboro. Ja tre dezirindas la konsidero de internacie rekonataj gvidlinioj por kompili fakvortarojn aŭ terminarojn (kio ne estas la sama). Tio restas temo, kiu devus interesi ĉiujn fakajn asociojn. Ja temas pri tri aspektoj: a) la ĝeneralaj principoj de terminfarado, sendepende de la fako kaj lingvo; b) la interdisciplina kunagado kaj interkonsento; c) la fake kaj lingve specifaj demandoj.

Kiam en 1985 fondiĝis la Terminologia Esperanto-Centro TEC, estis grandaj planoj kaj klopodoj. Ŝajne de ili nenio restis. Tio tamen estas eraro. TEC ja publike atentigis pri problemoj kaj necesoj, vekis certan intereson kaj konscion ĉe la fakuloj kaj eĉ havis kelkajn konkretajn rezultojn. Kaj ĝi ankaŭ montris, kio ne funkcias. Laŭ tio lerneblas. Fakte ĉiam denove leviĝas voĉoj postulantaj la revivigon de TEC. Tamen, strange, ne troviĝas laborpretaj homoj por tia pretendema laboro.

Klopodoj rete starigi terminologian diskutliston ne montriĝis sufiĉe fruktodonaj. Se ni ne eraras, regule pri terminologio oni diskutadas nur en la kadroj de KAEST-oj (vidu supre).

Sen terminologia agado ni ne havos la profesiecan kvaliton kaj la necesan kvanton de fakvortaroj, nemalhaveblan por aperi sur internacia scenejo kiel serioza partnero. (Ni varme rekomendas la Terminologian Gvidilon de Suonuuti kaj pretas sendi al interesatoj materialojn pri la temo.)

Kie la junularo?

Nu, tio estas ĝenerala krio, ĉiam ĝusta. Ĉi tie ĝi levas gravan demandon: Kial konataj kaj talentaj junuloj (ofte kun akademiaj titoloj kaj pozicioj) tiom malemas fake aktivadi? Ĝuste ili per sia scio kaj plej novaj ekkonoj, ne laste en la mondo de la elektronikaj medioj, plej ofte superas nin, la pli frue naskitojn. Ĉu ni eble tro malvolonte cedas respondecajn postenojn, ekz. tiujn de estro de faka asocio, de redaktisto de iu revuo, bulteno ktp. ? En universitataj kursoj kaj seminarioj pretiĝas multaj kapablaj junuloj. Kaj tamen fakte mankas fake aktiva studenta movado, kie junaj intelektuloj povus elprovi sin kaj trovi motivojn por aktivadi ankaŭ en la estonto. Kiu klopodos iom kunordigadi kaj impulsi la universitatan agadon?


© "UEA", reto@uea.org