|
|||
|
|
|||
Estrara raporto 2001UEA en 2001Raportas la respondecaj estraranoj
Karaj membroj individuaj kaj asociaj, en la mitoj de pluraj popoloj oni havas transiron de maroj, de montaroj aŭ de dezertoj fare de la malgranda grupo de prapatroj en la plej fora antikveco. Esperantistoj ne estas escepto. Ankaŭ ni havis niajn periodojn de transiroj. Ni transiris la unuan mond-militon, ni transiris la periodon inter la du mondmilitoj, ni transiris la duan mondmiliton, ni transiris la dividon de la mondo en du blokoj. Dum la lastaj jardekoj ni havis eĉ pli malfacilan transir-periodon. Ni devis transiri la perdon de celoj kaj sekve la perdon de klara marŝo-direkto kaj la perdon de kuraĝo. Antaŭ la graviĝo de la pozicio de nur unu etna lingvo, kiu emas forpuŝi ĉiujn aliajn, ni restis dubantaj pri nia funkcio, kaj okupiĝis ĉefe pri ni mem. Mi havas la plezuron informi vin, enkonduke al ĉi tiu agad-raporto, ke laŭ mi ĉi tiu lasta transir-periodo estas finiĝanta. En la tuta raporto vi trovos detalojn pri la okazintaĵoj de la pasinta jaro. Mi nur diru resume, ke nia asocio feliĉe superis serion da organizaj problemoj, kaj en la nova jaro ĝi prezentiĝas refondita kaj preta al novaj taskoj. Mi kaptas la okazon por bonvenigi la novajn direktoron, redaktoron kaj oficistojn en la Centran Oficejon kaj en la laboron por la Asocio ĝenerale. Sub mafacilaj cirkonstancoj Trevor Steele t r a n s p r e n i s trankvile kaj klarvide la rimenojn kaj Stano same facile ekredaktis la revuon. Ilia laboro certe estas jam rimarkita de la legantoj de ĉi tiu raporto. Mi volas ankaŭ danki la aliajn oficistojn, kiuj restas en siaj postenoj kaj daŭ- rigas la laboron por la Asocio.
Kaj ĉi tie mi menciu la novan estraron, kiu ekoficis en Zagrebo, kaj kiu prezentas ĝuste tiurilate tre interesan gamon da talentoj. Mi ne bezonas paroli pri ili, ĉar ili pruvis siajn kapablojn tra la jaroj. Nun necesas, ke ni ĉiuj faru kroman klopodon por adaptiĝi al la novaj situacioj en la mondo kaj en la movado. La malnovaj organizaj strukturoj bezonas renovigon. La tuta mondo de lernantoj en la komputila reto bezonas taŭgan medion por evoluigi siajn interesojn en Esperanto. La ideoj de Zamenhof pri paco inter la batalantaj gentoj bezonas modernan veston, kiu tamen gardu ilian centran mesaĝon. La esperantistoj bezonas reakiri la certecon, ke ilia agado estas utila al ili mem kaj al la mondo. Unuvorte ni nun devas pli celkonscie okupiĝi pri informado, instruado kaj utiligado. Tiujn prioritatojn la komitato en Zagrebo aprobis, kaj ili estas nun parto de la laborplano de UEA. En tiu laborplano ili estas detaligitaj en pluraj eroj, kies konkreta realiĝo estas jam survoje. La Komunikad-Centro en Bruselo estas unu el tiuj eroj. Permesu al mi fine mencii la centran rolon, kiun en nia strategio havas la junularo kaj la instruistoj/instruantoj de Esperanto. La junularo esperantista, kaj ĉefe tiu organizita en TEJO, estas la plej konkreta garantio, ke ni s u k c e s o s adaptiĝi al la nova mondo. Mi certas, ke ili faros sian parton. Pri la instruistoj kaj ilia graveco ni ĉiuj estas konvinkitaj. En ĉi tiu spirito estas por mi agrable danki ĉiujn esperantistojn, kiuj laboris por Esperanto dum la pasinta jaro, kaj aparte tiujn, kiujn mi rekontis en Zagrebo pasintjare, kaj bonvenigi ĉiujn al la ĉi-jara Universala Kongreso en Fortalezo, Brazilo. Ek al la komuna laboro! PersonaroLa jaro 2001 estis jaro de ŝanĝoj. Ĝi estis ne nur elektojaro por nova estraro. Okazis ankaŭ adiaŭo de fidelaj oficistoj.
La estraro nomumis inter si oficejan komisionon. Ĝi konsistas el: vicprezidanto Humphrey Tonkin, ĝenerala sekretario Ivo Osibov kaj estrarano por financo kaj administrado Ans Bakkerten Hagen. La triopo estis komisiita kunordigi la proceduron por dungi novajn oficistojn. Samtempe ĝi analizu la funkciadon de la CO, la servojn kiujn la Asocio havigu al siaj membroj kaj al la cetera mondo. Kiel la kvaran komisionanon ĝi invitis Marko Naoki Lins, observanto por TEJO en la estraro de UEA. Montriĝis ke la etoso en la oficejo estis streĉa. La komisiono faris ĉion eblan por plibonigi tiun situacion. Kiel agantan ĝeneralan direktoron la estraro elektis el pluraj altkvalitaj kandidatoj Trevor Steele. Li estas homo, kiu povas kunordigi teamon kaj pozitive stimuli ĝin. Osmo Buller finis plurajn taskojn antaŭ ol oficiale forlasi la CO-on (en 2002). Ankaŭ Pasquale Zapelli ĝis la lasta momento (en 2002) de sia deĵorado restis aganta por la Asocio. Lia posteno de direktoro ne estas malvakigita. La estraro atendas la rezultojn de la analizoj pri taskoj. Kvankam Istvan Ertl volis demisii plej laste en la monato junio 2002, la estraro elektis novan redaktoron jam ekde januaro 2002. Tiel Stano Marĉek prizorgos minimume unu plenan jarkolekton de la revuo. Li promesis akuratigi la aperadon. Komence de la jaro la oficeja stabo konsistis el 11 personoj, ĉe la fino estis 10. Krome prizorgis la oficejon s-ino Merceij, kiu post 32 jaroj da laboro tie emeritiĝis fine de decembro. Kiel regulaj volontuloj kunlaboris 3 personoj. Krome aro da volontulaj helpantoj estis en la oficejo plurfoje. En la Libro-Servo dum tri monatoj volontulis persono sendita de Ĉina Esperanto-Ligo. TTT-ejon de UEA daŭre prizorgis volontuloj. TEJO havis sian volontulon ĉijare el Usono. Ekipaĵo, domoLa direktoro, kun helpo de Fred de Geus kaj teamo de volontuloj, daŭrigis la konstruadon de nova komputila sistemo. Pri la domo kiel Centra Oficejo la estraro, kune kun la ĝenerala direktoro (kaj la stabo) diskutos post analizo de la funkcioj kiuj okazu centre. ServojLa Jarlibro 2001 ampleksis 300 paĝojn. La Revuo Esperanto aperis 11-foje. La aperdatoj ne estis tiom regulaj kiom dezirataj. La nova redaktoro promesis tion ripari. Kontakto, la dumonata socikultura periodaĵo de TEJO, ekhavis novan redaktoron: Ĵenia Zvereva, Ukrainio. Ĝin presas nun Skonpres, Pollando. La Libro-Servo aperigis katalogon en papera formo. Ĝi estas konsultebla ankaŭ rete. Rete ankaŭ pli kaj pli aperas mendoj por la LS. Pro la populariĝo de komputiloj la estraro volas uzi ilin por komunikado kun la membroj, ne forgesante tiujn kiuj ne havas konekton kun la reto. Ĝi ankaŭ devas iel eviti ke retpoŝtantoj tro postulu tujtujan servadon en la Centra Oficejo. Dufoje la Centra Oficejo malfermis la pordon por tielnomata Malferma Tago. Tiu iniciato de la iamaj direktoroj montras ke interesa programo kaj la okazo por revidi geamikojn garantias ĉiam denovan sukceson. Ankaŭ en la vendoj de la libroservo! Ĉi tie ni dankas al ĉiuj, kiuj per sia profesia aŭ volontula laboro plu servadis la membrojn kaj subtenadis la agadon de UEA en la mondo. Ans Bakker-ten Hagen
Dum la raporta periodo UEA ĉiam pli aktive uzis la modernajn komunikadajn eblecojn, prezentatajn de Interreto. Por tio estis lanĉitaj aŭ prizorgataj kelkaj retaj dissendolistoj, dediĉitaj al informado. Ekzemple estis funkciigita dissendolisto E-inf, en kiu estis publikigataj informoj kaj artikoletoj, taŭgaj por ekstera informado. Pluraj el tiuj informoj estis represitaj de la naciaj E-periodaĵoj. Pli aktive estis uzata la retejo www.uea.org, en kiu regule aperis aktualaj informoj pri la preparado de Universala Kongreso kaj Gazetaraj Komunikoj de UEA. En januaro en la retejo estis prove publikigita elektronika versio de la revuo Esperanto. Por postaj numeroj post pridiskuto en la subkomitato de UEA pri informado estis akceptite publikigi nur po unu-du artikoloj. Sekve de tiuj agadoj la kvanto de vizitoj al la retejo duobliĝis dum kelkaj monatoj kaj en aprilo 2002 superis 10 mil. Laŭ iniciato de Humphrey Tonkin estis renovigita dokumento Ĝisdate pri Esperanto. Roy McCoy en la CO petadas tradukojn en kiel eble plej da naciaj lingvoj de Ĝisdate, por ke ĝi, same kiel la Manifesto de Prago, estu havebla por la informa laboro de landaj asocioj kaj lokaj kluboj per simpla peto al UEA.
En la 86-a UK en Zagreb partoprenis 1691 kongresanoj el 57 landoj kaj 46 unutagaj aliĝintoj. La solenan inaŭguron partoprenis la alta protektanto, kroata prezidento Stipe Mesiĉ mem, kiu en sia salutparolado trafe menciis kialojn por lerni, disvastigi kaj uzi Esperanton. En 9 forumoj estis priparolitaj plibonigo, pliintensigo kaj plilarĝigo de la agadoj diversregionaj kaj diverskampaj. Tardicie okazis diversaj fakkunsidoj kaj renkontiĝoj. La Internacia Kongresa Universitato kun 7 prelegoj de renomaj sciencistoj donis sciojn pri lingvistiko, astronomio, literaturo, ekonomio, muziko kaj edukado al interesiĝantoj. La kongresanoj ĝuis atmosferon en nacia kaj internacia vesperoj, 5 koncertoj, 2 filmoj kaj 3 teateatraĵoj. La Kongreso donace postlasis al Zagreb la ŝtonan monumenton La futuro, la verkon de la skulptisto Jesper Neergaard. Ekstera publiko atente sekvis la Kongreson. La landskala kaj lokaj televidoj, radio-stacioj kaj ĵurnaloj abunde raportis pri la Kongreso publikiginte multajn artikolojn kaj intervjuojn kun kongresanoj. La plej granda ĵurnalo Veĉernji list havis ĉiutagan prikongresan rubrikon. Faka agado
|
|
|
La amerika komisiono tre dilingente laboras, sub gvido de Atilio Orellana Rojas, regule aperigante la bultenon AktivAmeriko kaj la doserion Partopreno, kaj ekspluatante plej bone la eblojn de la retaj diskutejoj. Vigligo de la movado en tiu regiono kaj entuziasmo por la okazonta UK en Brazilo, kreis la kondiĉojn por konkretigi la eblon starigi oficejon de la amerika komisiono en Brazilo, gaste de la Brazila Esperanto-Ligo.
La sekvoj de la aktiviĝoj en diversaj aziaj landoj konkretiĝis dum la zagreba UK, kie kunvenis la Komisiono por la Azia Esperanto-Movado KAEM kaj decidis ke en ĝi membru po unu reprezentanto el la ses landaj asocioj aliĝintaj al UEA, nome Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamo, Pakistano kaj Barato. Prezidanto de KAEM estis elektita Hori Yasuo el Japanio kaj akceptis transpreni la gravan kaj pezan taskon.
Li ankaŭ redaktos la bultenon Esperanto en Azio.
Antaŭeniras la preparlaboroj por la tria Azia Kongreso de Esperanto, okazonta en aŭgusto 2002 en Seulo, Koreio, kio certe estos plia sukcesa etapo en la evoluo de la movado en tiu mondoparto.
La organo de KAEM Esperanto en Azio rekomencis aperi en septembro 2001, dank' al prizorgado de la nova prezidanto kaj sekve de ĝia apero komenciĝis kolektado de mondonacoj por la azia fondaĵo, por ebligi novajn agadojn en diversaj landoj.
Syozi Keiko tre lerte prizorgis projekton C, nome kolektadon de sinproponoj por iĝi individua membro de UEA pere de fondaĵo Canuto, kune kun raporto pri farita agado, tiel ke eblis akcepto de 41 homoj el kvin landoj.
La ĉefa problemo estas la kunvenigo de la aktivuloj, kaj la nesufiĉa ekspluatado, ĝis nun, de la retaj diskutejoj.
La araba komisiono, kunmetita en la jaro 2000, fiksis kiel prioritaton por 2001 starigon de kontaktoj inter la unuopaj komencantaj esperantistoj en la tuta regiono, motivigon de la interesatoj en Jordanio, kiuj petis informmaterialon de UEA, sendon de instruisto al Amman (Jordanio) kaj starigon de tiea landa asocio, enkondukon de retpoŝta diskutlisto, ttt-paĝoj, kaj kreadon de baza kapitalo per Fondaĵo Araba Mondo.
Bedaŭrinde la komisiono suferis du gravajn perdojn: la forpason de Hugo Martin, tre aktiva komisionano, kaj la translokiĝon de Kamal Chaouachi el Amman.
Pere de fondaĵo Canuto membri ĝis al UEA 5 jordananoj, 2 libananoj, 2 sirianoj, 1 kuvajtano, 5 alĝerianoj, 1 irakano, 1 bahrejnano, 1 UAE-ano, do entute 18 personoj.
La planoj realiĝis: fakte viglas la diskutlisto Araba-mondo; Wael Al-Mahdi, studento en Irbid, Jordanio, ekkonstruis tttpa ĝon: www.geocities.com/waelalmahdi/jea por la Jordana Esperanto-Asocio, fondita de Ghassan Al-Zohbi, Wael Al- Mahdi, Kamal Chaouachi kaj Nesrin Nabbulsi.
Dum la jaro Reza Kheir Khah vizitis kaj aktivis en Dubai, UAE; Esperanto estis instruata ĉe la Asocio por Homaj Rajtoj kaj ĉe la Asocio de Junaj Kristanoj; grupo da aktivuloj sin dediĉis al transskribo de arabdevenaj vortoj (islamaj, geografiaj, familiaj nomoj, ktp) por transdono al la Akademio por fina beno. Jordanion vizitis Orellana por fortigi la lokan agadon, gvidi lingvan kurson, prezenti la unuan araban studlibron de Abraham (bedaŭrinde forpasinta), danksaluti la eksministron pri kulturo Faysal Ar-Rfouh (subtenanton de la antaŭkongreso en Amman 2000), kaj por starigi kontaktojn kun Unesko-komisiono, kun Jordana Lernejo por Turismaj Gvidantoj, kaj universitato.
Jarfine estis redaktitaj la kontribuoj de la Amana seminario 2000: Globaliĝo (Ar-Rifouh), La nargileo (Chaouachi), Esperanto en la mondo (Orellana), Esperanto en la araba mondo (Sinno).
Fine ekestis paŝoj por konigi Esperanton unualoke en la alĝeriaj medioj, kaj en norda Afriko ĝenerale.
Pro la amplekso de la kontinento, la komisiono decidis dividiĝi en agadregionojn gvidatajn de respondecaj komisionanoj.
La plano Prioritato Afriko komencas realiĝi: fakte funkcias la Afrika Oficejo, prizorgata de teamo konsistanta el Gbeglo Koffi, Doumegnon Koffi kaj Raoul K. Hounnake, kaj ĝi iom post iom tranprenas la taskojn de la komisiito pri Afriko, Hans Bakker.
Sed kion praktike faras la oficejo? Ĝi respondas leterojn plej diversajn, organizas perkorespondajn kursojn diversnivelajn, disdonas subvenciojn al naciaj kaj lokaj afrikaj grupoj, ktp.
Por pli bone instrui, krom utiligi didaktikan materialon franc- kaj anglalingvan por la unua grado, fariĝis reta versio de la libro Kuba ekzercaro, kies celo estas helpi al progresantoj kaj informi novajn esperantistojn. Oni uzas la retan version de Manlibro por novaj membroj de UEA. La afrika oficejo rolas ankaŭ kiel eldonejo por la afrika movado; en 2001 aperis Togolando Fabelas kaj la kongresa Kajero de la 8-a TEK (kolekto de raportoj pri TEK de la jaro 2000).
Fine nun funkcias ttt-paĝo: www.multimania.com/afrikaoficejo; kaj la reto estas ankaŭ uzata por distribui la informilon Tr'Afrik, dum la bultenoj Alvoko kaj Ovo plu aperas en papera formo, redaktataj en Afriko sed presataj kaj ekspedataj en Nederlando. Ĉefa evento de la jaro estis la UTE-kongreso, en kiu partoprenis ankaŭ kelkaj eŭropaj esperantistoj. Pli detale en la diversaj landoj: en Ganao okazis seminario; Benina Esperanto- Federacio, kiu estis akceptita kiel la 60-a Landa Asocio de UEA dum la zagreba UK, instruas Esperanton al etaj infanoj en tri bazaj lernejoj; en Tanzanio okazis tutlanda renkonti ĝo; multaj kluboj en rifuĝejoj tanzaniaj kaj DR-Kongolandaj; konstruiĝas Esperanto-instituto en Togolando; en Niĝerio okazas kursoj al lernantoj de privata lernejo en la vilaĝo Orodo.
La movado en tiu ĉi kontinento estas relative stabila.
![]() |
|
foto: Daniel Vignauld Francaj
gejunuloj antaŭ stando pri Esperanto dum la ekspozicio
Expolangues en Grande Halle de la Vilette, Francio
|
Apartan mencion meritas Unuiĝo Franca por Esperanto pro sia magazino, tre belaspekta, inteligente redaktata, tre taŭga por prezenti ĝin al eksteraj interesatoj. Francio ankaŭ organizis en Strasburgo la junularan kongreson, sed pri tio vi legos en alia ĉapitro. En Italio estas serioza pretigado de la 5-a Eŭrop-Unia Kongreso okazonta en Verona fine de aŭgusto, kiu promesas esti tre ĝuinda.
Daŭras la zorgoj pri iuj landaj movadoj, kiel la brita.
La balkana komisiono, sub gvido de Radojica Petrovic estas tre aktiva kaj fokusigas sian agadon al tre konkretaj planoj, klopodante helpi la iom malfortajn asociojn en la regiono kaj klopodante ankaŭ enirigi refoje Esperanton en Turkio.
Ankaŭ la pola movado, sub la gvido de Stanislaw Mandrak, revigliĝas kaj refortiĝas.
En Baltio la movado estas jam tre matura, precipe en Litovio, kie la asocio ĝuas grandan prestiĝon en la socia kaj politika vivo de la lando.
Rusio jam famas en Esperantujo pro la lingvaj festivaloj, kiuj iom post iom disvastiĝas en aliaj mondopartoj, ĉiam sukcese.
Oceanio La oceania komisiono, sub gvido de Brian Fox, komencas agadi por esperantigi la landojn apud Aŭstralio kaj Nov- Zelando. Tre aktiva en ĝi estas la antaŭa UEA-prezidanto, Kep Enderby, kiu direktas sian konatan vervon kaj viglon en tiun komisionon.
Jam
en 1990 ILEI estis komisiita de UEA zorgi pri la eduka kampo. Pluiris
la Projekto Interkulturo kaj la Kvazaŭlernejo Tibor SEKELJ. Eldoniĝis
gvidilo de la lernolibro Okuloj.
Pluaperis la periodaĵoj Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko. La 35-a ILEI-konferenco okazis en Lovran. La internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI okazigis sesiojn.
Klopodoj por revizii la ekzamenan sistemon komenciĝis.
Okazigo de superaj ekzamenoj kaj instruista seminario, plibonigado de naciaj kursoj komputilaj kaj retaj, starigo de internaciaj retaj kursoj, starigado de lernoprogramoj, ktp ekokupis la respondeculojn de la eduka kampo de UEA.
ESF (Esperantic Studies Foundation) starigis la ttt-pagon Edukado.net, kie estas multaj informoj pri lernado de Esperanto, instruado kaj ekzamenado.
Surfote: Dum la 35-a Konferenco de ILEI en Lovran estis elektita nova estraro: Jennifer Bishop, Mauro la Torre, Agneta Emanuelsson, Stefan MacGill, Boo Mee Kim Lindblom kaj Radojica Petrovic'.
La ĉefaj agadoj rilate al la eksteraj rilatoj dum ĉi tiu raportperiodo temis pri Unesko (Vincent Charlot) kaj la Eŭropa Jaro de Lingvoj (Anna Ritamäki).
Apogite de la Unesko-Komisiono de Kroatio, iniciatite de Spomenka Ŝtimec, kaj surloke kunordigite de Vincent Charlot, Rezolucio pri Kulturo de Dialogo inter Civilizoj (favore al Esperanto) estis proponita de Kroatio al la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en oktobro 2001. Renato Corsetti ankaŭ partoprenis por fortigi la UEA-reprezenton. La reprezentanto de Kroatio prezentis la malneton de la rezolucio, sed la prezento okazis tro malfrue, ke estu tempo por organizi subtenon al la rezolucio fare de aliaj landoj. Pro tio la rezolucio estis nur mallonge diskutita en la koncerna komisiono, sed ne atingis voĉdonadon, kaj la malneto restas kiel labordokumento 31 C/4 DR.6. Necesas prepari novan proponon al la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2003.
Lige al la Eŭropa Jaro de Lingvoj de la Eŭropa Unio, TEJO sukcese okazigis la 16-an Lingvan Festivalon kunordigitan de Anna Ritamäki. La lingvaj festivaloj estas efikaj eventoj por tiri atenton al Esperanto. En venontaj jaroj indas aktive partopreni la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26-an de septembro ĉiujare) deklaritan de la Konsilio de Eŭropo.
Laŭ aranĝo de Ĉina Esperanto-Ligo, Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong vizitis Beijing, Ĉinio, kaj rendevuis kun Li Zhaoxing, Vic-ministro pri Eksteraj Aferoj, kaj Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Amikeca Asocio kun Alilandaj Popoloj, en novembro 2001. Oni diskutis la eblan rolon de Ĉinio por atentigi UN-n pri la monda lingva problemo. Corsetti kaj Lee ankaŭ vizitis Vilnius, Litovio, en majo 2002 por rendevui kun la Ministro pri Eksteraj Aferoj kaj diskutis la eblon, ke Litovio surtagordigu la internacian lingvan problemon en la UNAsembleo.
Okaze de la ICA 2002, konferenco de Internacia Komunikado-Asocio, kiu havas 3000 profesiajn membrojn en 64 landojn, ĉefe universitatajn profesorojn kaj ĵurnalistojn, (www.icahdq.org) la Konferenca Komitato akceptis apartan duhoran sesion, planitan de Mark Fettes, kun la titolo Reconciliation through Communication in the Neutral International Common Language (Repacigo pere de Komunikado en Neŭtrala Internacia Komuna Lingvo), la 15- an de julio 2002, en Seulo, Koreio. Sub la prezido de LEE Chong-Yeong kvar esperantistoj (Cui Juanhua, Kimura Goro, Usui Yasuo, kaj Lee Chong-Yeong) prelegos pri la temo al ne-esperantistoj.
H. Tonkin
En la daŭro de la jaro 2001 notinde pliaktiviĝis la agado ĉirkaŭ CED, kiu nun laboras sub kvinkapa estraro: D. Blanke, M. Fettes, I. Koutny, J. Lindstedt kaj H. Tonkin.
La 25-a volumo de Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado (LPLP), la faka revuo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), aperis kiel kutime en tri numeroj en 2001, sub redakto de H. Tonkin (Usono) kaj P. Daŝgupto (Barato) ĉe la eldonejo Benjamins en Amsterdamo. La interlingvistikan sekcion redaktis M. Fettes (Kanado), la recenzojn redaktis F. Nuessel (Usono) kaj R. Corsetti (Italio). Artikoloj kaj recenzoj aperis ĉefe en la angla, sed ankaŭ en la franca, itala kaj hispana lingvoj.
Ĉiun artikolon akompanis ampleksa resumo en Esperanto.
Inter la temoj traktitaj en la interlingvistika sekcio estis la efiko de instruado de Esperanto sur la denaska lingvo de lernejanoj, la fenomeno de lingva reciklado en Esperanto, kaj la historio de interlingvistiko en Usono. Tridekmembra redakta komitato el eminentaj lingvistoj liveris konsilojn kaj helpon.
D. Blanke daŭrigis sian redaktadon de la Informilo por Interlingvistoj, ankaŭ eldonaĵo de CED. Kunlaboris ankaŭ H. Tonkin por redakti la interlingvistikan sekcion de la jara bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (MLA) de Usono. En sia plej lasta volumo, la Bibliografio listigis inter 300 kaj 400 fakajn librojn kaj artikolojn aperintajn en la jaro 2000, el kiuj la plejparto traktis Esperantologiajn temojn.
Sub prezido de D. Blanke okazis Esperantologia Konferenco en la kadro de la Universala Kongreso en Zagrebo. Aperis la aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco (Prago 1996). Kunlige kun la UK, la Akademio de Esperanto kaj la Kroata Akademio de Sciencoj okazigis simpozion pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo kaj aperigis referaĵan volumon. La nova estraro de UEA decidis intensigi la aperigon de la serio Esperanto- Dokumentoj, ĉefe en la lingvoj Esperanto, angla kaj franca, kaj nomis Dafydd ap Fergus kiel redaktoron. Jam aperis kontribuaĵo de la konata lingvisto Robert Phillipson, Internaciaj Lingvoj kaj Internaciaj Homaj Rajtoj. CED ankaŭ respondecas pri la Biblioteko Hodler ĉe la domo de UEA en Roterdamo kaj lastatempe elformulis planon por ĝisdatigo, kompletigo kaj riparo de la kolekto, por kiu ĝi nun serĉas eksteran subvencion.
Rimarkinda estis la agado pri interlingvistiko kaj rilataj temoj je nacia kaj regiona niveloj, ekzemple aperigo de 736-paĝa festlibro por Detlev Blanke sub redakto de S. Fiedler kaj Liu Haitao kaj kun subvencio de la nordamerika Esperantic Studies Foundation (ESF); aperigo de Esperanto en la 21-a Jarcento sub redakto de Lee Chong-Yeong kaj kun aŭspicio de UEA; kaj tuta serio da eldonaĵoj de la germana Gesellschaft für Interlinguistik.
Salutinda estas ankaŭ la daŭra aperigo de la revuo Esperantologio ĉe la Upsala Universitato en Svedio.
Vivigis la esperantologian kaj interlingvistikan agadon aktivaj retaj diskutlistoj BJA-listo (sub gvido de J. Lindstedt) kaj la listo de la Akademio, kaj daŭre vastiĝis la retpaĝaroj kun faka enhavo.
La paĝaro de CED estas enkadrigita en tiu de ESF (http:// esperantic.org/ced/), kaj ligita al la vasta enhavo de la Virtuala Esperanto-Biblioteko (http://esperanto.net/veb/). ESF kunvokis kelkajn renkontiĝojn de fakuloj kunlige kun usonaj fakaj konferencoj kaj subvenciis plurajn interlingvistikajn projektojn kaj projektojn ligitajn al la instruado de Esperanto.