Disvastigo:
Informi la neesperantistojn
En
Italio ekzistas eksterdordinara esperantisto, Giorgio Bronzetti, kiu opinias,
ke malmultaj lernas Esperanton, simple ĉar neniu parolas al ili pri
ĝi. Ĉefe la ĵurnaloj daŭre parolas nur pri la angla
kaj la neceso lerni la anglan. Nu - Giorgio diris iun tagon: kial ni ne
starigas sistemon por disdoni informojn al la gazetaro en la nacia lingvo
pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto? Ĉar li apartenas al tiu
speco de esperantistoj, kiuj ne atendas ke aliaj faru sed faras mem, li
komencis puŝi siajn geamikojn starigi la sistemon, kaj nun la sistemo
en Italio funkcias. Ĝia nomo estas Disvastigo (ĝuste tiel en
Esperanto!), kaj ĝi ne nur donas informojn al la gazetoj, sed ankaŭ
al la parlamentanoj.
Ĝi kunlaboras kun la Komunikad-Centro en Bruselo, kaj multaj aliaj.
Giorgio evidente ĉerpas siajn informojn el pluraj fontoj kaj el pluraj
listoj, interalie el e-inf@yahoogroups.com, kiu liveras tiajn tradukeblajn informojn al ĉiuj esperantistoj.
Mi scias ke kelkaj landoj havas propran sistemon similan, sed estus bele, se
multaj landoj celus starigi similan sistemon. Giorgio pravas pri tio, ke neniu
lernos Esperanton, se neniu parolos al la publiko pri lingvaj problemoj kaj
Esperanto. Ĉar neniu potenca grupo volas fari tion, eble ni mem faru kiel
Giorgio.
Renato Corsetti
|