|
||
|
|
||
Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA
|
![]() |
|
Post la Ĝenerala
Membrokunveno la 25-an de majo 2002 Dafydd ap Fergus, ĵurnalisto
kaj oficisto de la Brusela Komunikadcentro, prelegis pri siaj agadoj.
Els van Dijk, estrarano de Esperanto Nederland post la prelego dankas
al la preleginto.
|
Eldoniĝas: monata bulteno Okazas, franclingva, por informi la membrojn pri la okazaĵoj rilataj al Esperanto, ĉefe enlande; ses-foje jare aperas Le Monde de l'Espéranto, parte Esperante, parte france, kolora, kiu informas ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pli ĝenerale pri lingvaj problemoj.
Aniĝiss1000 simplaj kaj abonantaj membroj.
Tra tuta Francio ekzistas regionaj federacioj en kiuj membras pluraj lokaj grupoj.
La estraro estas 5-kapa.
La landa kongreso okazas ĉiun jaron, 3-4 taga.
Ekzistas perkorespondaj kursoj: unua-, dua- kaj triagrada. Iuj regionoj havas la propran.
La ĉefa atingoj: la UK en Montpellier! Pasintjare: Euroscuola-tago en Esperanto; lanĉo de nova bela revuo Le Monde de l'Esperanto; sukceso havi du pagitajn dungitojn per ŝtata mono. La ĉefa problemo: varbi novajn membrojn por havi pli fortan kaj efikan asocion; trovi pli da aktivuloj, ĉar pli da pordoj estas malfermitaj al Esperanto ol oni kapablas puŝi. La espero/deziro de UFE: organizi Universalan kongreson en Lille en 2005.
Ĝi ne havas retadreson, retpaĝon, nek oficialan diskutliston.
La sidejo estas luita, ekzistas biblioteko kun preskaŭ 500 volumoj, ne ekzistas libroservo.
Ne estas eldonata bulteno, membroj estas 209.
Ne ekzistas lokaj grupoj.
La estraro estas 7-persona.
La komitatano kaj ĉefdelegito ĉe UEA estas Maria Pontika. Ne ekzistas perkoresponda kurso.
Ĝi havas hejmpaĝon: www2s.biglobe.ne.jp/~jei/esperanto kaj propran sidejon.
Ekzistas biblioteko, listiganta ĉ. 15.000 titolojn kaj libroservo. La bulteno nomiĝas La Revuo Orienta kaj ĝi estas eldonata 12-foje jare kun amplekso de 40 paĝoj.
La membroj estas 1388, dividitaj inter normaj, subtenaj, familiaj, junularaj, dumvivaj.
Ekzistas 46 filioj (urbaj grupoj).
La landa kongreso okazas 1-fojon jare kaj daŭras 3 tagojn.
JEI aŭspicias korespondan kurson.
La ĉefa problemo estas stagno aŭ malgrandiĝo de la membraro. Kaj la ĉefa atingoj?.... tio estas surprizo, kiu estas anoncota en venonta ĉapitro de la libro 'nia familio'.
La retadreso: esperanto@canada.com. La hejmpaĝo: www.esperanto.ca.
La sidejo estas propra (ĉe esperantisto).
Ekzistas biblioteko kun 401 volumoj en Sidney kaj en Halifax troviĝas Libraro Ludovika (la prizorganto S.T. Norvell), multe pli ampleksa. La libroservo troviĝas en Montreal.
La bulteno Lumo aperas ĉiun trian monaton kun amplekso 40 paĝoj. Krome aperas du novaĵleteroj en la franca kaj en la angla, ĉiun trian monaton, Esperanto Update kaj Aujourd'hui l'esperanto.
Membroj estas ĉ 160. Ekzistas formalaj grupoj en tri urboj, aliloke aktivas neformalaj grupoj.
La estraro estas 9-persona.
Kongresoj okazas neregule, plej parte ĉiun duan jaron.
La komitatano estas Paul Hopkins, la ĉefdelegito Olga Du Temple.
Ekzistas perkoresponda kurso.
La ĉefa atingoj: levo de la ĝenerala kono pri Esperanto tra la lando, kaj gajno de prestiĝo por ĝi. La ĉefa problemo: la aliĝanta membraro kaj manko de volontuloj.
La retadreso: karesa@mail.ru. La hejmpaĝo: www.geocites.com/abuladze_2000/karesa/start.htm.
La sidejo estas ĉe la prezidanto, la biblioteko ĉe la sidejo, ĉ. 300 volumoj, krom periodaĵoj.
Ekzistas libroservo, la 24-paĝa bulteno Kaŭkazo (dulingva) aperas 4-fojojn jare.
25 individuaj kaj 40 asociigitaj membroj, 5 lokaj grupoj, 7-persona estraro.
La landa kongreso okazas ĉiun 3-an jaron kaj daŭras 1-2 tagojn.
Ĉefaj atingoj:
Ĉefa problemo: manko de la oficejo; manko de monrimedoj por financi studproceson, pro la samaj kialoj oni ne havas eblecon partopreni en internaciaj E-renkontiĝoj.
Retadreso: keast@soback.kornet21.net, hejmpaĝo: www.esperanto.or.kr.
Ĝi havas propran sidejon, ekzistas biblioteko kun ĉ. 1100 volumoj kaj funkcias libroservo.
La bulteno La Lanterno Azia estas eldonata 11-fojojn jare (20 paĝoj). Membroj estas 250 (el kiuj dumvivaj 138), lokaj grupoj estas 12 kaj la estraro estas 20-kapa.
La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras du tagojn.
La komitatano ĉe UEA estas Lee Chong Sae, la ĉefdelegito Ma Young-tae.
Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa (planata) atingoj: inviti kaj plenumi la 79-an UK-on.
La ĉefa problemo: manko de kompetentaj movademuloj kaj financa malfacilo.