Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 junio › lingvaj rajtoj

Revuo Esperanto

malferme

Lingvaj Homaj Rajtoj

Renato Corsetti

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros.

Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unu kontraŭ alia...

Tion diris Zamenhof en la konata parolado en la londona Guildhall en la jaro 1907-a. Preskaŭ unu jarcento pasis de tiam, jarcento plena je la plej teruraj teruraĵoj, kiujn certe Zamenhof ne povis imagi, jarcento plena je teruraĵoj plenumitaj ne de popoloj postrestintaj kaj vivantaj en profundaj ĝangaloj, sed de homoj laŭ komuna sento plej civilizitaj.

Ankoraŭ hodiaŭ se vi legus la verson Popolo popolon atakas kruele, vi povus kredi, ke ĝi estis ĵus verkita por priskribi okazaĵon de ĉi tiuj tagoj. Sed eĉ io pli malbela okazas, laŭ mia kompreno, ĉar malgraŭ la paso de unu jarcento la proponantoj de perforta solvo de ĉio solvinda, la proponantoj de la leĝo de la ĝangalo, nun kiel tiam ne hontas pri si mem. Ili eĉ fiere anoncas, ke ili estas la avangardo de progreso kaj tutmondiĝo, kaj ke estas nature ke fortuloj kaj efikuloj regu kaj aliaj regatu.

Mi jam aŭdas iujn, kiuj demandas kaj admonas: Kiel tio rilatas al Esperanto? Ĉe ni oni parolu pri kulturo kaj ne pri politiko! Tamen, karaj geamikoj, ni perfidus Zamenhof-on kaj liajn ideojn pri egaleco inter la popoloj, finfine la nebulan sed tre fortan internan ideon de Esperanto, se ni ne agus ankaŭ en ĉi tiu epoko surbaze de tiuj ideoj.

Tio estas esence la kialo, pro kiu UEA decidis nun lanĉi la kampanjon Lingvaj Homaj Rajtoj. Ĝi volas esti ampleksa informkapanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaŭ - sed ne nur - kiel ilo de efikeco. Al kiu ĝi proponu Esperanton? Mia respondo estas: Al ĉiuj! Simple, laŭ mi estas erare veti sian tutan monon sur unu numeron. Estas erare aserti, ke nur Eŭropo triumfigos Esperanton aŭ ke nur lingvistoj donos al ni la venkon aŭ ke nur per laboro ĉe la brazilaj amasoj, ktp. aŭ ke nur per la praktika uzado en turismo ktp. Neniu el ni havas la monopolon pri la vero. Ĉiuj ideoj estas respektindaj, ĉar en ĉiu el ili estas parta vero.

Simple ni devas kombini la tradiciajn desuprismon kaj desubismon, kaj toleri, ke aliaj havas ideojn tute malsimilajn je niaj. Ankaŭ ili eble parte pravas avantaĝe al Esperanto.

Vi scias, ke kelkaj neesperantistoj, kiel Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, kaj aliaj ĉirkaŭ ili provas lanĉi la koncepton pri Lingvaj Homaj Rajtoj. Ni, kies pioniroj inventis tiun koncepton antaŭ ol la koncepto mem pri Homaj Rajtoj naskiĝis, provu ligi Esperanton al ĝi en mensoj de la homoj. Esence la celo estas, ke post iom da tempo, kiam oni aŭdos la vorton Esperanto, oni aŭtomate pensos: Aĥ, jen ree tiuj, kiuj okupiĝas pri lingvaj homaj rajtoj! Vi scias, ke oni jam komencis labori en tiu direkto. La Komunikad-Centro en Bruselo, malgraŭ sia terura nomo, provas fari ĝuste tion. UEA ĵus eldonis Esperanto-dokumenton pri Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. Se vi volos traduki ĝin al via lingvo kaj disvastigi ĝin al viaj samlandanoj, tio povus esti via unua ago por ĉi tiu kampanjo. Kontaktu UEA-n tiucele.

Ĉiukaze la kampanjo Lingvaj Homaj Rajtoj konsistu el pluraj kunordigitaj agadoj (kaj la listo estas nur komenca listo): * Provo atingi, ke UN diskutu la NRO-rezolucion de Seŭlo, kiu petas, ke oni (la Socia kaj Ekonomia konsilantaro de UN) serioze pristudu la problemon de internacia help-lingvo.

* La agado lingvo de paco kaj dialogo kadre de la Jardeko por kulturo de paco 2001 - 2010 de Unesko kaj UN, kies oficiala partnero UEA estas. Ĝi esence baziĝus simple sur ofertado de retaj Esperanto-kursoj al NRO-oj kaj al individuoj, ĉefe en militaj teritorioj, sub la ŝildo de tiu Unesko-kampanjo, kaj sur aliaj iniciatoj kiuj provos ekestigi dialogon inter malsamaj civilizoj.

* Lingvaj homaj rajtoj estas la koro de la inform-kampanjo al intelektuloj, ĵurnalistoj, politikistoj, normala publiko. Ĝi devus konsisti el informpakaĵo, kunmetita de ni kaj vaste donacata tra la mondo, kaj el anoncoj en gazetoj. La celo de la anoncoj, kompreneble, estus la lingvaj homaj rajtoj, sed per la fina adreso oni kunligus ilin al Esperanto.

Kiel mi havis jam okazon diri aliloke, persone mi estas nur profeto sen armiloj kaj UEA povas fari nur tion, kion vi faros en ĝia nomo. Por efektivigi ĉi tiun programon ni bezonas vin ĉiujn, individuajn membrojn, asociajn membrojn kaj nemembrojn. Ni bezonas tiujn, kiuj havas informistajn kapablojn por redakti la anoncojn, ni bezonas tiujn, kiu havas komputilajn kapablojn, por verki la anoncajn TTT-paĝojn, ni bezonas tiujn kun organiza kapablo kaj kun financa kapablo, ni bezonas ĉiujn landajn asociojn kaj ĉiujn lokajn klubojn. Unuvorte ni bezonas ĉiujn esperantistojn de bona volo por klopodi ŝanĝi la bildon de Esperanto ĉe la tuta publiko. Kontaktu min aŭ miajn estrarajn kolegojn aŭ la oficistojn de UEA kaj ofertu vian helpon.

Nia adreso por la papera poŝto kaj anka ŭ niaj retadresoj estas en ĉi tiu revuo.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/junio/lingvajrajtoj.html