Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 junio › LA-oj

Revuo Esperanto

Landaj Asocioj - la kolonoj de UEA

Michela Lippari

Universala Esperanto-Asocio konsistas el Individuaj membroj, kiuj rekte pagas sian kotizon, kaj kolekktivaj membroj de Landaj kaj Fakaj Asocioj. En tiu ĉi rubriko ni prezentas al vi la Landajn Asociojn.

Ĉilia Esperanto-Asocio

Estis elektita nova, kvinkapa estraro.

La retadreso: esperanto @ terra.cl aŭ informaciones @ esperanto.cl, la hejmpaĝo: http://esperanto.cl.

Ekzistas ĝenerala diskutlisto: chile-esperanto @ gruposyahoo.com.ar kaj aliaj por la estraro kaj por la junularo.

La sidejo estas ĉe esperantisto.

Ekzistas biblioteko kaj la katalogo estas en preparo. Ne ekzistas libroservo.

La bulteno La Verda Sago ne plu aperos papere sed nur rete, por ŝpari monon. Aliĝintaj estas 11 membroj, el kiuj 6 estas individuaj membroj de UEA.

La kongreso okazos ĉiun duan jaron en Santiago; en la alterna jaro okazos naciaj renkontiĝoj en aliaj regionoj de la lando.

Ekzistas 10-leciona kurso en la reto kaj aŭtodidakta kurso.

La ĉefa problemo: manko de Cseh-instruistoj kaj problemoj pagi la kostojn por tion atingi.

Esperanto-Nederland

La retadreso estas: sekretario @ esperanto-nederland.nl. La retpaĝoj (2!): www.esperanto-nederland.nl (asocia hejmpagho) kaj www.esperanto-info.nl (ĝenerala informado pri Esperanto en la lando).

La sidejo estas luita, la biblioteko estas parto de la Universitata Biblioteko en Amsterdam.

La bulteno, FEN-X aperas 6-foje jare kaj havas 12 paĝojn A4.

Aniĝis 469 membroj, ekzistas 14 lokaj grupoj kaj 2 fakgrupoj.

La estraro devus esti 6-membra, sed pormomente ĝi estas nur 4-kapa.

La landa kongreso ne okazas; en majo okazas jarkunveno kun kvindeko da partoprenantoj; en oktobro okazas la Faulhaber-semajnfino (kultura, sociala kunveno) kun cento da partoprenantoj; krome okazas 2-foje jare diversnilevaj studsemajnfinoj kun ĉ. 30 partoprenantoj.

La ĉefa atingoj - informado pri Esperanto al nederlandanoj. La ĉefa problemo: manko de homfortoj, sed malgraŭ la malfacilaĵoj la estraranoj estas tre entuziasmaj!

Esperanto-Asocio de Estonio

La retadreso: tonuhirsik @ neti.ee.

La sidejo estas komuna kun aliaj asocioj.

Ekzistas biblioteko kun ĉ. 250 volumoj kaj libroservo.

La bulteno, eldonata 4 fojojn jare kun amplekso de 10 paĝoj, nomiĝas Informoj de EAE.

Aniĝis 35 membroj: MA 22, MJ 6, MG 5, MAT 2.

Estas 4 lokaj grupoj, la estraro estas tri-membra kaj la konsilio 12-membra.

La landa kongreso okazas ĉiujare kaj daŭras unu tagon.

La ĉefa atingoj: eldono de Estona-Esperanto vortaro kaj Estona Enciklopedio. La ĉefa problemo: malgranda kresko de la membraro kaj manko de mono por organizi retan adreson kaj konatigan paĝon.

Unuiĝo Franca por Esperanto

La retadreso: esperanto-france @ esperanto.org; la hejmpaĝaro: www.esperanto-france.org.

Funkcias pluraj oficialaj diskutlistoj pri diversaj fakoj.

UFE havas propran sidejon en centro de Parizo. En ĝi laboras libervoluloj kaj unu pagita dungito.

Ne funkcias biblioteko, sed jes libroservo.

Eldoniĝas: monata bulteno Okazas, franclingva, por informi la membrojn pri la okazaĵoj rilataj al Esperanto, ĉefe enlande; ses-foje jare aperas Le Monde de l'Espéranto, parte Esperante, parte france, kolora, kiu informas ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pli ĝenerale pri lingvaj problemoj.

Aniĝiss1000 simplaj kaj abonantaj membroj.

Tra tuta Francio ekzistas regionaj federacioj en kiuj membras pluraj lokaj grupoj.

La estraro estas 5-kapa.

La landa kongreso okazas ĉiun jaron, 3-4 taga.

Ekzistas perkorespondaj kursoj: unua-, dua- kaj triagrada. Iuj regionoj havas la propran.

Post la Ĝenerala Membrokunveno la 25-an de majo 2002 Dafydd ap Fergus, ĵurnalisto kaj oficisto de la Brusela Komunikadcentro, prelegis pri siaj agadoj. Els van Dijk, estrarano de Esperanto Nederland post la prelego dankas al la preleginto.

La ĉefa atingoj: la UK en Montpellier! Pasintjare: Euroscuola-tago en Esperanto; lanĉo de nova bela revuo Le Monde de l'Esperanto; sukceso havi du pagitajn dungitojn per ŝtata mono. La ĉefa problemo: varbi novajn membrojn por havi pli fortan kaj efikan asocion; trovi pli da aktivuloj, ĉar pli da pordoj estas malfermitaj al Esperanto ol oni kapablas puŝi. La espero/deziro de UFE: organizi Universalan kongreson en Lille en 2005.

Helena Esperanto-Asocio

Ĝi ne havas retadreson, retpaĝon, nek oficialan diskutliston.

La sidejo estas luita, ekzistas biblioteko kun preskaŭ 500 volumoj, ne ekzistas libroservo.

Ne estas eldonata bulteno, membroj estas 209.

Ne ekzistas lokaj grupoj.

La estraro estas 7-persona.

La komitatano kaj ĉefdelegito ĉe UEA estas Maria Pontika. Ne ekzistas perkoresponda kurso.

Japana Esperanto-Instituto

Ĝi havas hejmpaĝon: www2s.biglobe.ne.jp/~jei/esperanto.html kaj propran sidejon.

Ekzistas biblioteko, listiganta ĉ. 15.000 titolojn kaj libroservo. La bulteno nomiĝas La Revuo Orienta kaj ĝi estas eldonata 12-foje jare kun amplekso de 40 paĝoj.

La membroj estas 1388, dividitaj inter normaj, subtenaj, familiaj, junularaj, dumvivaj.

Ekzistas 46 filioj (urbaj grupoj).

La landa kongreso okazas 1-fojon jare kaj daŭras 3 tagojn.

JEI aŭspicias korespondan kurson.

La ĉefa problemo estas stagno aŭ malgrandiĝo de la membraro. Kaj la ĉefa atingoj?.... tio estas surprizo, kiu estas anoncota en venonta ĉapitro de la libro 'nia familio'.

Kanada Esperanto-Asocio

La retadreso: esperanto @ canada.com. La hejmpaĝo: www.esperanto.ca.

La sidejo estas propra (ĉe esperantisto).

Ekzistas biblioteko kun 401 volumoj en Sidney kaj en Halifax troviĝas Libraro Ludovika (la prizorganto S.T. Norvell), multe pli ampleksa. La libroservo troviĝas en Montreal.

La bulteno Lumo aperas ĉiun trian monaton kun amplekso 40 paĝoj. Krome aperas du novaĵleteroj en la franca kaj en la angla, ĉiun trian monaton, Esperanto Update kaj Aujourd'hui l'esperanto.

Membroj estas ĉ 160. Ekzistas formalaj grupoj en tri urboj, aliloke aktivas neformalaj grupoj.

La estraro estas 9-persona.

Kongresoj okazas neregule, plej parte ĉiun duan jaron.

La komitatano estas Paul Hopkins, la ĉefdelegito Olga Du Temple.

Ekzistas perkoresponda kurso.

La ĉefa atingoj: levo de la ĝenerala kono pri Esperanto tra la lando, kaj gajno de prestiĝo por ĝi. La ĉefa problemo: la aliĝanta membraro kaj manko de volontuloj.

Kartvelia Esperanto-Asocio (KarEsA)

La retadreso: karesa @ mail.ru. La hejmpaĝo: www.geocites.com/abuladze_2000/karesa/start.htm.

La sidejo estas ĉe la prezidanto, la biblioteko ĉe la sidejo, ĉ. 300 volumoj, krom periodaĵoj.

Ekzistas libroservo, la 24-paĝa bulteno Kaŭkazo (dulingva) aperas 4-fojojn jare.

25 individuaj kaj 40 asociigitaj membroj, 5 lokaj grupoj, 7-persona estraro.

La landa kongreso okazas ĉiun 3-an jaron kaj daŭras 1-2 tagojn.

Ĉefaj atingoj:

  1. Estis finredaktita Esperanta lernolibro en 24 lecionoj;
  2. eldonitaj diversaj libretoj, vortaretoj, gramatika resumo, frazaro, ktp.
  3. la asocio ekhavis sian hejmpaĝon.

Ĉefa problemo: manko de la oficejo; manko de monrimedoj por financi studproceson, pro la samaj kialoj oni ne havas eblecon partopreni en internaciaj E-renkontiĝoj.

Korea Esperanto-Asocio

Retadreso: keast @ soback.kornet21.net, hejmpaĝo: www.esperanto.or.kr.

Ĝi havas propran sidejon, ekzistas biblioteko kun ĉ. 1100 volumoj kaj funkcias libroservo.

La bulteno La Lanterno Azia estas eldonata 11-fojojn jare (20 paĝoj). Membroj estas 250 (el kiuj dumvivaj 138), lokaj grupoj estas 12 kaj la estraro estas 20-kapa.

La landa kongreso okazas ĉiun jaron kaj daŭras du tagojn.

La komitatano ĉe UEA estas Lee Chong Sae, la ĉefdelegito Ma Young-tae.

Ne ekzistas perkoresponda kurso. La ĉefa (planata) atingoj: inviti kaj plenumi la 79-an UK-on.

La ĉefa problemo: manko de kompetentaj movademuloj kaj financa malfacilo.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/junio/LA-oj.html